Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Sud-Afriko - Vikipedio

Sud-Afriko

El Vikipedio

Noto: Tiu ĉi artikolo priskribas la Respublikon de Sud-Afriko, ne la tutan geografian parton de suda Afriko.

Flago de Sud-Afriko
Emblemo de Sud-Afriko

Republic of South Africa
Republiek van Suid-Afrika
IRiphabliki yase Ningizimu Afrika
Sud-Afriko
Situo de Sud-Afriko

Bazaj informoj
Ŝtatlingvoj afrikansa, angla, conga, cvana, kosa, ndebela, norda sota, suda sota, svazia, vendaa, zulua.
Ĉefurbo Pretorio (712 mil)
Areo 1.221.037 km2
Loĝantaro la 26-a en la mondo 43.647.658
Loĝdenso 36 loĝantoj/km2
Monunuo rando (ZAR)
MEP 130 miliardoj $.
Horzono UTC +2
Interretkodo .za
Landokodo ZA
Telefona landoprefikso +27
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Prezidento
Thabo Mbeki
Nacia himno Nkosi Sikelel' iAfrika/Die Stem van Suid-Afrika
Administra
divido
9 provincoj: Okcidenta Kablando, Norda Kablando, Orienta Kablando, Kvazulu-Natalo, Liberŝtato, Nordokcidenta Provinco, Gaŭtengo, Mpumalanga, Limpopo
Dependaj
teritorioj:
Marioninsuloj, Princ-Eduardaj Insuloj

La Respubliko de Sud-Afriko (angle: South Africa, afrikanse: Suid-Afrika) estas la plej suda nacio en Afriko. Ĝiaj najbaraj landoj estas Namibio, Bocvano, Zimbabvo, Mozambiko, Svazilando kaj Lesoto.

Sud-Afriko evoluis iel malsame ol la aliaj Afrikaj landoj pro du kialoj: la granda nombro de enmigrintoj el Eŭropo kaj la minerala riĉeco kiu gravigis la nacion por okcidentaj landoj, speciale dum la Malvarma milito. Pro la unua, Sud-Afriko estas rase tre diversa ŝtato. Ĝi enhavas la plej grandajn nombrojn da "Koloruloj" (t.e., rase miksitaj homoj), da eŭropidoj kaj da hindoj en Afriko. Proksimume 75% el la loĝantaro konsistas el nigruloj.

Rasa konflikto inter la Eŭropa minoritato kaj la nigrula majoritato estas gravega temo en la historio kaj politiko de la lando, rezultiginte la apartismon kiun efektivigis la Nacia Partio en 1948. La apartismaj leĝoj ekaboliĝis en 1990 post longa kaj perforta batalo de la nigra majoritato, kaj de iuj eŭropidoj, mestizoj kaj hindoj.

En 1994 Nelson Mandela estis elektita kiel la unua nigra prezidento. La nuna prezidento, Thabo Mbeki, estis elektita en la dua demokrata baloto (1999) kaj denove en 2004.

Enhavo

[redaktu] Historio

Simile kiel kelkaj aliaj afrikaj landoj ankaŭ Sud-Afriko havas tre longan historion de homa loĝigo. Laŭ arkeologiaj trovaĵoj en la teritorio de Sud-Afriko troviĝis jam aŭstralopitekoj antaŭ tri milionoj da jaroj, plu poste homo habilis, homo erectus kaj homo sapiens.

Antaŭ alveno de eŭropanoj sur la teritorion de la hodiaŭa Sud-Afriko vivis boŝmenoj, khoinoj kaj pli poste ankaŭ bantuaj triboj.

En la jaro 1486 alnavigaciis al bordoj de hodiaŭa Kablando portugala marnavigaciisto Bartolomé Diaz. Sed la unuaj eŭropaj vilaĝanoj en la regiono estis nur nederlandanoj (buroj), kiuj loĝigis la regionon en la 17-a jarcento kaj pli poste ankaŭ francaj hugenotoj kaj germanoj. En la 19-a jarcento buroj estis forŝovitaj de la britaj koloniistoj plu en la enlandon, kie ili fondis proprajn ŝtatajn tutaĵojn Natalon, Transvalon kaj Oranĵan Liberŝtaton.

En la unua bura milito (1880 – 1881) britoj estis malvenkitaj. Fina prirego de la teritorio fare de britoj okazis nur post la dua bura milito (1899 – 1902). La 31-an de majo 1910 ĉiuj provincoj estis kunigitaj en Sudafrikan Union, kiu akiris statuton de dominio.

Signifa ŝanĝo en la evoluo de Sudafrika unio estis ampleksa industriigo kunigita kun malkovro de trovejoj de diamantoj en Kimberley kaj de oro en Witwtersrand en Transvalo. Evoluo de la industrio estis pleje potencigita en la tempo de la monda ekonomia krizo de la 1930-aj jaroj danke al altaj prezoj de oro kaj diamantoj. La ekonomia kresko daŭris seninterrompe ĝis la dua duono de la 20-a jarcento. Sed tiu ĉi pozitiva evoluo estis en akra kontraŭo kun tendencoj de politika evoluo.

Sudafrika Unio partoprenis en la Dua mondmilito en la flanko de aliancanoj. En la jaro 1948 poste venkis en balotoj Nacia Partio, kiu kreis reĝimon de apartismo (aparteido). Tiu ĉi reĝimo dum la tuta tempo de sia ekzistado renkontiĝis kun granda rezisto en la internacia scenejo.

La 31-an de majo 1961 la lando akiris sendependecon kaj ĝi ŝanĝis la nomon je Sud-Afrika Respubliko. Pro protesto kontraŭ malamikaj sintenoj de kelkaj membroj de brita komunumo de nacioj Sud-Afriko eksiĝis el tiu ĉi ligo. Ekde la sesdekaj jaroj estas establataj la t.n. bantustanoj, pseŭdo-aŭtonomaj (kaj kelkfoje pseŭdo-sendependaj) teritorioj destinitaj por la nigraj popoloj, sed kiuj ne estis agnoskitaj internacie.

Batalo kontraŭ apartismo akiras intensecon en la 1980-aj jaroj. Dum amasprotestoj estas mortigitaj miloj da homoj. Eksteraj kaj internaj premos kondukas al politikaj intertraktadoj inter tiama blankula prezidento Frederik Willem de Klerk kaj ĉefa gvidanto de la opozicio al la reĝimo, Nelson Mandela, kaj kondukis al okazigo de ĝeneralaj balotoj en la jaro 1994. En tiu ĉi la partio de Mandela, la Afrika Nacia Kongreso venkis, kaj Mandela fariĝis la nova prezidento.

En 1999 kaj denove en 2004 estiselektita nova prezidento Thabo Mbeki.

[redaktu] Politiko

Sud-Afriko havas dukameran Parlamenton: Nacian Konsilantaron de provincoj kun 90 membroj kaj 400 membran Nacian Asembleon. Reprezentantoj en Nacian Asembleon estas elektataj por kvinjaraj funkciaj periodoj surbaze de plimulta principo en unumandataj balotregionoj. En Nacian Konsilantaron estas en ĉiu provinco elektitaj dek reprezentantoj same por kvin jaroj. La balotoj en ambaŭ kameroj okazas ĉiam samtempe. La plej forta politika partio (eventuale koalicio) en Nacia Asembleo formas registaron, en kies frunto staras prezidento de la respubliko.

Nuntempe la loka politika sceno estas priregata far Afrika Nacia Kongreso – ANK, kiu en la balotoj en 2004 akiris 69,7% da voĉoj. La plej forta kontraŭulo, Partio de Demokrata Alianco, akiris 12,4% da voĉoj. Nova Nacia Partio, kiun ankoraŭ en la balotoj en 1994 subtenis pli ol 20% da balotintoj, akiris en 2004 sole 1,7% da voĉoj.

[redaktu] Administra divido

Administra divido de Sud-Afriko
Pligrandigu
Administra divido de Sud-Afriko
Ĉefa artikolo: Provincoj de Sud-Afriko

La lando dividiĝas en 9 provincojn (numero respondas al numero sur la mapo, ĉefurbo estas enkrampe). En decembro 2005 la 12a amendo del la konstitucio variadis la landlimojn de sep de la provincojn.

  1. Okcidenta Kablando (Kaburbo)
  2. Norda Kablando (Kimberley)
  3. Orienta Kablando (Bisho)
  4. Kvazulu-Natalo (Pietermaritzburg)
  5. Liberŝtato (Bloemfontein)
  6. Nordokcidenta Provinco (Mafikeng)
  7. Ĥaŭtengo (Johanesburgo)
  8. Mpumalanga (Nelspruit)
  9. Limpopo (Polokwane)

Ĥaŭtengo (ofte skribite Gaŭtengo, laŭ la oficiala sota "Gauteng", sed ĉiam oni devus elparoli tiu G kiel Ĥ, laŭ la Afrikansa k.t.p), Kvazulu-Natalo, Norda Kablando, Limpopo (ekde 1994, nomita "Norda Transvalo", kaj baldaŭ oni renomis ĝin "Norda Provinco", kaj poste ĝi estis re-renomita), Nord-Okcidento, Liberŝtato (antaŭ 1994, nomita "Oranĵa Liberŝtato"), Okcidenta Kablando, Orienta Kablando, Mpumalanga.

La lando estas ankaŭ dividiĝas en 52 distriktojn.

[redaktu] Geografio

Sud-Afriko havas 2500 km da marbordo kaj altan variecon de klimataj kondiĉoj. Okcidente de la lando etendiĝas la dezerto Kalaharo, dum la oriento de la lando havas pli subtropikan klimaton. En la meza parto de la lando etendiĝas la montara areo Highveld.

[redaktu] Urboj

Plej grandaj urboj estas:

(indikoj estas el la jaro 2004)

[redaktu] Ekonomio

Sud-Afriko estas ene de Afriko unu el la plej evoluiĝintaj landoj. Ĝi havas bone evoluiĝintan komercon kun servoj kaj ĝi estas jam longe industriigita. Sud-Afriko kreas proksimume 25 % da Malneta Enlanda Produkto de la tuta afrika kontinento. Aldone, ĝi konsumas kaj produktas pli da elektra energio ol ĉiu alia afrika lando.

Problemo estas alta la alta nivelo de disvastiĝo de la malsano HIV/aidoso; la nombron de infikitoj oni taksas je preskaŭ 5 milinoj. Nur antaŭ nelonge la sudafrika registaro komencis reagi al tiu ĉi fakto. Kelkaj gravaj reprezentantoj eĉ provis nei la ekziston de tiu ĉi grava malsano.

La agrikulturo koncentriĝas je kulturado de maizo, tritiko, sukerkano kaj je produktado de lano, kokidoj, brutaro kaj ŝafoj.

La eksporto prezentis en 2001 proksimume 30 % da Malneta Enlanda Produkto, kio signifas karakterizan kreskon kontraŭ la komencoj de la 90-aj jaroj. Ĉefaj komercaj kunuloj de la lando estas: Usono, Britio, Germanio, Belgio kaj Japanio. Por la komerco kun ceteraj ŝtatoj en regiono de suda Afriko havas karakterizan influon la membreco de Sud-Afriko en Sudafrika dogana unio kaj en Sudafrika evoluiga komunumo. Oni eksportas ĉefe diamantojn, oron kaj kelkajn ercojn. Oni importas nutraĵojn, produktaĵojn de kemia kaj krudnafta industrio kaj maŝinproduktaĵojn.

[redaktu] Loĝantaro

Virino el tribo de zuluoj
Pligrandigu
Virino el tribo de zuluoj

Nigruloj konsistigas tri kvaronojn de la loĝantoj de la Sud-Afriko. Ekzistas diversaj popoloj de nigruloj, interalie la cvanoj, zuluoj, khosoj, matabeloj, sutoj, svazioj kaj vendoj. Blankuloj konsistigas 13,6% de la loĝantaro, mestizoj 8,6 % kaj hindoj 2,6 %. Krom tio vivas ankaŭ en la lando boŝmanoj.

68 % de la loĝantoj sin konsideras kredantoj de kristanismo, 2% de Islamo, 1,5% de hinduismo 1,5 % dum adeptoj de diversaj originaj tribaj religioj estas ĉ. 28,5 % de la loĝantaro.

[redaktu] Faŭno kaj flaŭro

Protea reĝa
Pligrandigu
Protea reĝa

Sud-Afriko donas ankaŭ buntan skalon de faŭno kaj flaŭro. En dekoj da naciaj parkoj kaj rezervejoj vivas kvanto de afrika sovaĝa bestaro, al sudafrikaj bordoj alnaĝas balenoj, delfenoj, ŝarkoj. Reĝino de sudafrikaj floroj, protea reĝa, kies specioj kalkuliĝas en dekmilojn, estas juvelo en la mondo de kreskaĵoj kaj samtempe la nacia simbolo de Sud-Afriko. Sud-Afriko havas tre riĉan flaŭron kaj ĝi fieras pri unu el ses agnoskataj kreskaĵaraj regnoj en la mondo, nomata finboso, en kiu superas eterne verdaj arbustaĵaj surkreskaĵoj sen arboj. Danke al tio, ke la naturriĉeco estas en Sud-Afriko zorgeme kulturata kaj ŝirmata, hodiaŭ apartenas ties naciaj parkoj kaj rezervejoj al lastaj edenoj de sovaĝa afrika bestaro. La plej granda kaj la plej konata estas el ili Nacia Parko de Kruger, hodiaŭ parto de translima Granda Limpopo.

[redaktu] Sud-Afriko kiel tutaĵo

Kiel tutaĵo Sud-Afriko estas moderna, kosmopolita lando, evoluiĝanta en fono de riĉaj tradicioj. Procezo de ŝanĝoj, tra kiu ĝi estas trairanta, harmonigas kun la monda procezo de globaligo, kiun la sudafrika registaro subtenas.

[redaktu] Vidu ankaŭ



 
Komunumo de Nacioj
Flago de Komunumo de Nacioj
Membraj landoj: Antigvo-Barbudo | Aŭstralio | Bahamoj | Bangladeŝo | Barato | Barbado | Belizo | Bocvano | Brunejo | Dominiko | Fiĝioj | Gambio | Ganao | Grenado | Gujano | Jamajko | Kameruno | Kanado | Kenjo | Kipro | Kiribato | Lesoto | Malajzio | Malavio | Maldivoj | Malto | Maŭricio | Mozambiko | Namibio | Nauro | Niĝerio | Nov-Zelando | Pakistano | Papuo-Nov-Gvineo | Salomonoj | Samoo | Sejŝeloj | Siera-Leono | Singapuro | Sri-Lanko | Sankta Kristofo kaj Neviso | Sankta Lucio | Sankta Vincento kaj Grenadinoj | Sud-Afriko | Svazilando | Tanzanio | Tongo | Trinidado kaj Tobago | Tuvalo | Ugando | Unuiĝinta Reĝlando | Vanuatuo | Zambio
Ŝtatoj kaj teritorioj kun nerekta membreco
Transmaraj teritorioj (kronaj kolonioj): Angvilo | Bermudo | Brita Antarkta Teritorio | Brita Hindoceana Teritorio | Britaj Virgulininsuloj | Falklandoj | Ĝibraltaro | Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj | Kajmaninsuloj | Moncerato | Turkoj kaj Kajkoj | Pitkarna Insulo | Sankta Heleno
Kronaj Dependaj Teritorioj: Manikinsuloj (Alderney, Guernsey, Jersey, Sark) | Manksinsulo
Aparta statuso: Kukinsuloj | Niuo
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al



Elstara artikolo

Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de elstaraj artikoloj.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com