Niĝerio
El Vikipedio
La Federacia Respubliko Niĝerio (angle Federal Republic of Nigeria) estas ŝtato, eksa brita kolonio, en Okcidenta Afriko kaj havas limon kun Benino, Niĝero, Ĉado kaj Kameruno. Ĝi estas la plej loĝata ŝtato de Afriko.
Post jaroj de militista diktaturo la lando provas konstrui demokration kaj stabilan ekonomion. Riĉaj trovejoj de nafto ĝis nun ne povis mildigi la ege disvastigitan malriĉecon. Koruptado, perforto kaj religiaj konfliktoj inter la muslima nordo kaj la kristana sudo restas gravegaj problemoj.
[redaktu] Ĝenerala informo
- Landkodo: NG.
- E-nomo: Niĝeria Federacia Respubliko.
- Nacia nomo: Federal Republic of Nigeria.
- Areo: 924.000 km2
- Politika sistemo: federacia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Olusegun Obasanjo.
- Ĉefurbo: Abuĝo (400 mil, politika), Lagoso (6 mln, ekonomika).
- Urboj: Ibadano (1.060 mil), Ogbomoŝo (527 mil).
- Adm. divido: 19 ŝtatoj kaj federacia ĉefurbo.
- Loĝantaro: 115.000 mil (1998), inter ili 21% joruba, 21% haŭsa, 18% igbo, 12% fulbe.
- Ŝtatlingvo: angla.
- Parollingvoj: haŭsa, joruba, igba, fula, kanura, ibibia, eda.
- Kredantoj: islamanoj 46%, kristanoj 32%, animistoj 20%.
- Eksporto: nafto, kakao, palmoleo, kauĉuko, kotono.
- Pokapa GNP: 260 $.
- Organizoj: UNO (1960)
- Historio: en 1914 fariĝis Brita kolonio. En 1960 estis deklarita sendependeco, al kio sekvis konfliktoj inter diversaj etnogrupoj. En 1967-1970 en orienta parto de la lando estis deklarita Biafra Respubliko. Tri diktatoroj regis laŭvice (kaj post la koncernaj puĉoj) dum la periodo 1983-1999: Muhammadu Buhari, Ibrahim Babangida kaj Sani Abacha.
Niĝerio enhavas la plej grandan loĝantaron en Afriko: el la afrikanoj sude de Saharo, unu el tri loĝas en Niĝerio.
Kiel multe da aliaj afrikaj ŝtatoj, Niĝerio estas linio, iam metita sur la mapo de Brita Imperio. Per la linio tri grandaj etnoj — la haŭsoj de la seka islama nordo, la joruboj de la malseka kristana kaj urbana sud-okcidento, la malriĉaj iboj de la naftoriĉa sudoriento kaj multe da malgrandaj gentoj inter ili — estas metitaj en unu "nacion". En ĝia mallonga vivo, Niĝerio jam estis fendita de civila milito (1967-1970), kiu portis morton al unu miliono da homoj. Sed la linio, kiu donas sangon kaj malpacon, ankaŭ donas riĉecon: la nafto sub la tero, unu el la plej puraj kaj bonaj specoj en la mondo.
El la du — la interetna malpaco kaj la nafto — venas nacio kuntenita de militista, koruptema tiraneco.
La nordaj islamaj federacieroj leĝigis interpreton de ŝario por krima juro. La konfliktoj pri homaj rajtoj (kazo de adultakuzita Safiya Huseini, 2002) kaŭzis diskutegon en la lando kaj internaciajn protestojn.
|
![]() |
---|---|
Alĝerio | Angolo | Benino | Bocvano | Burkino | Burundo | Centr-Afrika Respubliko | Ĉado | Ĝibutio | Ebur-Bordo | Egiptio | Ekvatora Gvineo | Eritreo | Etiopio | Gabono | Gambio | Ganao | Gvineo | Gvineo Bisaŭa | Kabo-Verdo | Kameruno | Kenjo | Komoroj | Kongo Brazavila | Kongo Kinŝasa | Lesoto | Liberio | Libio | Madagaskaro | Malavio | Malio | Maŭricio | Maŭritanio | Mozambiko | Namibio | Niĝerio | Niĝero | Okcidenta Saharo | Sao-Tomeo kaj Principeo | Ruando | Sejŝeloj | Senegalo | Siera-Leono | Somalio | Sudano | Sud-Afriko | Svazilando | Tanzanio | Togolando | Tunizio | Ugando | Zambio | Zimbabvo |