Sri-Lanko
El Vikipedio
Sri-Lanko - Sri Lanka
Respubliko en suda Azio, fondita en 1972; inter 1948 kaj 1972, la lando nomiĝis Cejlono (angle Ceylon, el Sīhala-dīpa, "Sinhala insulo") kaj estis monarkio sub la reĝo aŭ reĝino de Britio; antaŭ 1948 ĝi estis brita kolonio.
- Landkodo: LK.
- E-nomo: [a] Lanko; [o] Sri-Lanka Demokratia Socialisma Respubliko.
- Nacia oficiala nomo: Prajatantravadi Samajavadi Janarajaya Sri Lanka (si), Ilankaic Cananayaka Cocalicak Kutiyarcu (ta), Democratic Socialist Republic of Sri Lanka (en); la populara nomo sinhala estas Lankāva.
- Areo: 65.610 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Chandrika Kumaratunga (1994).
- Ĉefurbo: Kolombo (1.412 mil).
- Loĝantaro: 18.114 mil (1995), inter ili sinhaloj 74,5 %, tamiloj 17,7%.
- Ŝtatlingvo: sinhala, tamila kaj angla.
- Ĉefaj religioj: budhismo, hinduismo, kristanismo kaj islamo.
- Eksporto: tekstilaĵo, teo, multekostaj ŝtonoj, kaŭĉuko, kokoso.
- Organizoj: UNO (1955)
Teritorie, la lando konsistas el la ĉefinsulo Cejlono kaj kelkaj apudaj insuletoj.
Lingvohistorie, la insulo estis konata sub diversaj nomoj: Lanka, Lanka-dvīpa (sanskrite) aŭ Lanka-dīpa (palie), Taprobane (el sanskrito Tāmaraparnī), Serendip aŭ Serendib (el Sīhala-dvīpa/Sīhala-dīpa, poste pliŝanĝita al Selan, Ceilán kaj Ceylon). La oficiala nomŝanĝo de la ŝtato, kiam ĝi iĝis respubliko, ne okazis rapide, kaj neniam komplete; la teo de la lando eĉ hodiaŭ nomiĝas "Cejlona teo".
La oficiala nomo de la ŝtato, Sri-Lanka Demokratia Socialisma Respubliko, restis tia dum la tuta ĝisnuna historio de la respubliko, sendepende ĉu la aktuala registaro estas por- aŭ kontraŭsocialisma.
Ŝtatoj en Azio | |
---|---|
Afganio | Armenio | Azerbajĝano | Barejno | Bangladeŝo | Barato | Birmo | Brunejo | Butano | Ĉinio | Filipinoj | Indonezio | Irako | Irano | Israelo | Japanio | Jemeno | Jordanio | Kamboĝo | Kartvelio | Kataro | Kazaĥio | Kipro | Kirgizio | Kuvajto | Laoso | Libano | Malajzio | Maldivoj | Mongolio | Nepalo | Nord-Koreio | Omano | Orienta Timoro | Pakistano | Palestino | Rusio | Saŭda Arabio | Singapuro | Sirio | Sri-Lanko | Sud-Koreio | Taĝikio | Tajlando | Tajvano | Turkio | Turkmenio | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | Uzbekio | Vjetnamio | |
Dependaj teritorioj: Brita Hindoceana Teritorio | Kokosinsuloj | Kristnaskinsulo |
Kategorioj: Azio | Sri-Lanko | Insuloj