Kopenhago
El Vikipedio
Kopenhago (dane: København IFA: [købn̩ˈhaʊˀn]) estas la ĉefurbo de Danio kaj la plej granda urbo de la lando (kun 1.211.542 homoj en la regiono (2006)), kiu enhavas 16 komunoj. En kopenhago situas la nacia parlamento, la registraro kaj la monarkio.
La originala nomo de la urbo, de kiu la nuna dana nomo de la urbo devenas de Kjøbmandehavn, kiu signifas "haveno de komerculoj". La esperanta nomo de la urbo devenas de la germana nomo, Kopenhagen.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Kopenhago estis fondita ĉ. 1000 de Sweyn 1-a Forkbarta kaj lia filo Canut la Granda. Ĝi estis tiam nur fiŝista vilaĝo ĝis la mezo de la 12-a jarcento, kiam ĝi estis la posedaĵo de la episkopo Absalon, kiu fortigis ĝin en 1167. La bonega haveno antaŭhelpis la grandiĝon de Kopenhago al gravega komerca centro (el tio la nomo). Ĝi estas daŭre atakata de la Hanza Alianco. Ĝi estis defendata en la bataloj kontraŭ la svedoj de Karlo la 10-a. En 1801 la Brita floto sub la gvidado de Admiralo Nelson interbataklis kun la dana batalŝiparo en la haveno de Kopenhago. Kiam la brita batalŝipoj bombardis Kopenhagon en 1807 por malhelpi la transdonon de la ŝiparo al Napoleono, la urbo suferis grandegajn damaĝojn kaj centoj da homoj mortis. Dum la 2-a Mondmilito Kopenhago kaj tuta Danio estis okupita fare de la germanaj trupoj, de la aprilo 1940 ĝis majo 1945.
[redaktu] Geografio
Kopenhago situas sur la orienta bordo de la insulo Selando (Sjælland) kaj parte sur la insulo Amager, kontraŭ al markolo konata kiel Øresund kaj al la svedaj urboj Malmö kaj Landskrona.
En Kopenhago kaj la ĉirkaŭaĵo vivas ĉ. 1,8 milionoj da homoj. La Øresund-regiono konsistas el la Orienta Selando kaj Okcidenta Skanio (en Svedio), havas la loĝantaron de 2,8 millionoj da homoj.
[redaktu] Kulturo
[redaktu] Culture
![La malgranda marvidulino, monumento je Hans Christian Andersen, situas en la haveno de la urbo.](../../../upload/shared/thumb/4/4c/The_Little_Mermaid_4.jpg/200px-The_Little_Mermaid_4.jpg)
La danaj novaĝgazetoj rangas Kopenhagon kiel unu el la plej bonoj urboj de la mondo laŭ vivkondiĉoj malgraŭ la alta kosto de vivado.
[redaktu] Amuzado
Strøget, estas unu el la plej longaj promenadaj komercaj stratoj de la mondo, centre de Kopenhago.
[redaktu] Esperanto en Kopenhago
- Tie estis Kleriga Konversacia Klubo (fondita en la jaro 1952, poste kunfandiginta kun la kopenhaga Studenta Esperanto-Klubo), kiu dum multaj jaroj apartenis al la plej viglaj Esperanto-societoj en la mondo. En tiuj jaroj la klubo funkciigis ankaŭ la Esperantan eldonejon "Koko".
- 1962: Tie okazis 47-a Universala Kongreso.
- Tie mortis Kirsten Zacho en 1975.
[redaktu] Trafiko
Ekde la somero 2000, la urboj Kopenhago kaj Malmö estas interligitaj per dogana ponto/tunelo (Ponto de Øresund), kiu havas ankaŭ pasaĝeran kaj trajnan vojon. Ĝi estis inagaŭrita en julio 2001 fare de la sveda reĝo kaj la dana reĝino.
[redaktu] Gravaj vidindaĵoj en aŭ ĉirkaŭ Kopenhago
- Libera Ŝtato de Christiania
- Christiansborg
- Kopenhaga Zoo
- Dana Nacia Galerio
- Gefion-fontano
- Louisiana Museo de la Moderna Arto
- Dana Nacia Muzeo
- Rosenborg-Palaco
- Strøget
- Tivoli - amuzparko
[redaktu] Homoj ligiĝintaj al Kopenhago
- Hans Christian Andersen
- Niels Bohr
- Tycho Brahe
- Nicolai Grundtvig
- Ludvig Holberg
- Søren Kierkegaard
- Poul Jörgensen
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Belega Kopenhago oficiala turisma paĝo (en la angla)
- Copenhagen for Partiers - Turisma Paĝo (en la angla)
- Tagaj Bildoj de Kopenhago (en la angla)
- Kastellet (the fort) (en la angla)