Preĝejo
El Vikipedio
Preĝejo estas konstruaĵo destinita por religiaj preĝo kaj kulto. Ne tre ofte uzata sinonimo estas didomo.
Se oni uzas la vorton sen aldonaj atributoj kaj sen speciala kunteksto, ĝi signifas kristana preĝejo. Se oni parolas pri alireligiaj kultodomoj, oni uzas kutime apartajn vortojn:
- pagodo por preĝejo budhisma,
- moskeo por islama,
- centro por spiritisma
- sinagogo por juda kaj
- templo servas kiel domo de preĝo aŭ kulto por iuj aliaj religioj.
Kiel sinonimon por kristana preĝejo oni proponis 'kirko'.