Tanzanio
El Vikipedio
Tanzanio (svahile Tanzania) estas lando en orienta Afriko.
- Landkodo: TZ.
- E-nomo: Unuiĝinta Tanzania Respubliko.
- Nacia nomo: Jamhuri ya Muungano wa Tanzania (sw), United Republic of Tanzania (en).
- Naturo: altpinto – monto Kilimanĝaro (5895 m); la plej granda lago – Viktoria Lago.
- Areo: 945.087 km².
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Jakaya Kikwete (ekde 2005).
- Ĉefurbo: Dodomao (100 mil).
- Urboj: Daresalamo (900 mil), Zanzibaro (200 mil), Mwanza (115 mil).
- Adm. divido: 26 regionoj.
- Loĝantaro: 35,3 miliomoj (2000).
- Ŝtatlingvo: svahila.
- Kredantoj: kristanoj 45%, muzulmanoj 35%, indiĝenaj kredoj 20%.
- Eksporto: kafo, kotono.
- Persona MEP: 120 $.
- Heredaĵo: Nacia parko Kilimanĝaro, malnova urbo de Zanzibaro.
- Historio: La lando konsistas el kontinenta parto, kiu nomiĝas "Tanganjikio", kaj apudkuŝanta insularo – "Zanzibaro". Ĝis 1961 ambaŭ estis Britaj kolonioj (nomataj konfidaĵoj, angle trust territory). En 1961 sendependiĝis Tanganjikio, en 1963 Zanzibaro. Ili unuiĝis je unu ŝtato en 1964. La nomo "Tanzanio" estas akceptita el komencaj silaboj de du federaciaj subjektoj.
[redaktu] Lingva situacio en Tanzanio
En Tanzanio parolatas pli ol cent lingvoj, ĉefe de la bantua lingvofamilio. Post la sendependiĝo, la registaro agnoskis, ke tio estas problemo por la unueco de la lando, kaj pro tio enkondukis la svahilan kiel nuran ŝtatan lingvon. La registaro enkondukis ĝin en ĉiuj unuagradaj lernejoj por disvastigi ĝin. En la tiama situacio ne eblis enkonduki ĝin en la tuta edukado, ĉar jam estis tre granda laboro skribi svahilan lernlibrojn por la unuagradaj lernejoj. Pro tio la angla (kiu estis la kolonia lingvo de post la Unua mondmilito) ankoraŭ estas la lingvo de la duongradaj lernejoj kaj universitatoj.
Tamen la popolo grandparte akceptis la svahilan, kaj la angla estas malbone konata. Pro tiu lingva problemo multaj lernantoj foriras de la lernejo post fini la unuagradan edukadon.
Kvankam la multaj tribaj lingvoj ne estas aktive subpremataj, ili ne ĝuas la samajn rajtojn kiel la svahila, kaj pro tio iom post iom malaperas. Ĝis nun neniu de ili entute malaperis, sed oni povas antaŭvidi, ke se la lingva politiko ne ŝanĝiĝos, multaj el ili baldaŭ neniiĝos.
[redaktu] Eksteraj ligoj
Tanzanio | ||
---|---|---|
Tanganjikio | ||
Aruŝo · Dar es Salaam · Dodomao · Iringo · Kagero · Kigomo · Kilimanĝaro · Lindi · Manjaro · Maro · Morogoro |
||
Zanzibaro | ||
Norda Pembo · Suda Pembo · Centra-Suda Zanzibaro · Norda Zanzibaro · Urba-Okcidenta Zanzibaro |
|
|
---|---|
Alĝerio | Angolo | Benino | Bocvano | Burkino | Burundo | Centr-Afrika Respubliko | Ĉado | Ĝibutio | Ebur-Bordo | Egiptio | Ekvatora Gvineo | Eritreo | Etiopio | Gabono | Gambio | Ganao | Gvineo | Gvineo Bisaŭa | Kabo-Verdo | Kameruno | Kenjo | Komoroj | Kongo Brazavila | Kongo Kinŝasa | Lesoto | Liberio | Libio | Madagaskaro | Malavio | Malio | Maŭricio | Maŭritanio | Mozambiko | Namibio | Niĝerio | Niĝero | Okcidenta Saharo | Sao-Tomeo kaj Principeo | Ruando | Sejŝeloj | Senegalo | Siera-Leono | Somalio | Sudano | Sud-Afriko | Svazilando | Tanzanio | Togolando | Tunizio | Ugando | Zambio | Zimbabvo |