Socialismo
El Vikipedio
Socialismo estas politika doktrino kiu celas kolektivan posedon de la produktrimedoj, por ĉesigi ekspluatadon al la laboristoj faritan de la mastraro kaj posedantaro. Tial ĝi celas la ĝeneralan intereson anstataŭ nure personan intereson (sed kompreneble lastcele la intereso de konkretaj individuoj ja estas la celo). Socialismo ebligus, kaj historie estigis tre diversajn formojn ekde totalismajn diktaturojn ĝis anarkiistaj sistemoj pasante tra tre klasikaj demokratiaj respublikoj. Tamen la ĉefaj bazoj estas respekto al homoj, libereco kaj egaleco.
Vidu ankaŭ: Atingoj de socialismo en Sovetunio.
Enhavo |
[redaktu] Historio
[redaktu] Prahistorio de Socialismo
- Thomas More
- Morelly
Kaj turniĝe el tiu epoko al la sekvonta: la unua politike aganta kaj revolucia socialisto:
[redaktu] Utopia socialismo de 1840
En la jardeko de 1840 la laborista movado ekorganiziĝis. La plej konata sekvo de tiu periodo estis la kreado de la unua internacia organizo de laborista, konata kiel 1-a Internacio.
[redaktu] Anarĥiismo kaj anarĥo-sindikatismo
Postaj diskutoj inter la sekvantoj de anarkiistaj tendencoj kaj la marksistoj kondukis al splitiĝo de la movado. Post tiu momento, la vorto socialisto estis pli uzata por paroli pri la sekvantoj de tiu ĉi lasta tendenco.
Vidu: Anarkiismo
[redaktu] Marksismo kaj ties sekvoj
La socialismo ricevis fortan influon de la pensoj de Karl Marx. Kelkajn jarojn post la splitiĝo kreiĝis nova internacia asocio, kiu ricevis la nomon 2-a Internacio, aŭ Socialista Internacio, grupiganta partiojn pli-malpli influitaj de marksismo.
Post la Rusa Revolucio en 1917 okazis nova splitiĝo en tiu movado. La plej fortaj defendantoj de tiu ĉi movado alprenis la nomon komunistoj, kvankam plu uzis la nomon socialismo por paroli pri sia sistemo. Ci vidu 3-a Internacio kaj 4-a Internacio.
[redaktu] Social-demokratio
La socialistoj kiuj ne aliĝis al la 3-a Internacio plu konservis la nomon socialistoj, sed ankaŭ estis konataj de tiam kiel socialdemokratoj.
[redaktu] Nuna situacio
Krizo de la fina 20-a jarcento
Nuntempo de Alimondismo, kien, kiel kaj kia socialismo.
[redaktu] Specoj de socialismo
[redaktu] Konataj socialistoj
[redaktu] Historiaj
[redaktu] Nunaj gvidantoj
[redaktu] Bibliografio en Esperanto
Laŭ EdE-S
Socialismo: ĝia ideologio kaj realigo. - De S. Chazan. 1933, 48 p. „Kontraŭ la revolucia socialismo, li estas adepto de la evoluismo, emfazante, ke la socialismo estas ne nur ekonomia, sed ankaŭ morala problemo, por la efektivigo oni bezonas ĝeneraligon de l' altruista moralo.“ (xy, „Lingvo-Libro“, l934, p.: 26.)