Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Loveno - Vikipedio

Loveno

El Vikipedio

Mapo de la komunumoj en la provinco
dosiero:FlandraBrabantoMapoLeuven.png
Bazaj informoj
provinco: Flandra Brabanto
geografia situo: 50°52’N; 4°42’E Mapo
areo: 56,63 km²
loĝantoj: 89.185 (2004-07-01)
loĝdenso: 1575 loĝantoj/km²
horzono: GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
poŝtkodo: 3000

Loveno (Nederlanda: Leuven, franca: Louvain, germana: Löwen) estas municipo en la Belga provinco Flandra Brabanto, de kiu ĝi estas la ĉefurbo. La municipo konsistas el la urbo Loveno kaj la urbetoj Heverlee, Kessel-Lo, Wilsele kaj Wijgmaal. Ĝi ricevis la titolon "urbo" en la jaro 1211.

La unua konata mencio de la nomo Loveno estis en 891, kiel 'Loven'. En la sama jaro, la vikingoj estis fine venkitaj apud Loveno. La ruĝa-blanka-ruĝa urbflago de Loveno supoze memorigas pri la sangmakulitaj riverbordoj de la rivero Dijle post ĉi tiu batalo. Loveno situis ĉe ĉi tiu rivero kaj estiĝis grava centro de negoco en la 11-a jarcento kaj restis tia ĝis la 14-a jarcento. Loveno estis grava centro por la produktado de drapo. Ekzemple, la urbo donis ĝian nomon al tipo de linaĵa drapo, konata de la malfrua 14-a jarcento al 15-a jarcento kiel lewyn (pluraj ortografioj: leuwyn, levyne, lewan(e)). En la 15-a jarcento nova orepoko ekis kun la fondo de la plej granda kaj plej malnova universitato, Katholieke Universiteit Leuven (Katolika Universitato de Loveno aŭ KULeuven). En la 18-a jarcento Leuven estiĝis eĉ pli grava pro prospera bierfarejo, kiu poste estiĝis Interbrew, kaj la konstruo de kanalo al Meĥleno.

En la 20-a jarcento, ambaŭ mondmilitoj suferigis gravan damaĝon al la urbo, detruanta la universitatan bibliotekon dufoje. La mondo ofendiĝis pri ĉi tio kaj la biblioteko estis tute rekonstruita post la Unua mondmilito danke al usonaj karitataj kasoj kaj Germanaj militaj kompensoj. Post la Dua mondmilito, la biblioteko estis detruita denove kaj bezonis rekonstruon.

Hodiaŭa Loveno estas "lernanta urbo" de oktobro ĝis junio. Ĝi havis unu el la plej vivantaj drinkejaj scenoj en Belgio. La universitato estas rigardata kiel unu el la plej bonaj en Eŭropo. Tiu universitato estis ĝis 19-jarcente latinlingva. Poste franclingva. Sed post la leĝoj pri lingva dispartigo de Belgio, la flandroj postulis, ke oni ne plu uzu la francan en tiu universitato, kiu troviĝas sur flandra tereno. Do la franclingvanoj fondis novan universitaton en nova urbo, kiun ili nomis Louvain-la-Neuve (Nov-Loveno), ĉar ili ne volis disiĝi el la familiara kaj prestiĝa historio de Lovena universitato.

Loveno estas ankaŭ bone konata por sia somera rokmuzika festo Marktrock. Internacie, ĝi estas konata kiel la domo de InBev (antaŭe Interbrew), la plej granda bierfareja kompanio en la mondo. Fakte, la bierfarejo Stella Artois de InBev kaj la ĉefaj oficejoj dominas la tutan nordorientan parton de la urbo, inter la fervoja stacidomo kaj la kanalo al Meĥleno.

[redaktu] Famuloj de la universitato de Loveno

[redaktu] Fotoj

[redaktu] Eksteraj ligiloj

• Informoj pri la loka Esperanto-klubo: "Esperanto3000"
• Oficiala retejo de la komunumo (nederlande)
• TTT-ejo de Marktrock (nederlande, angle)
• Katolika Universitato de Loveno (nederlande, angle)


 
Provinco Flandra Brabanto
flago de la provinco Flandra Brabanto

Aarschot | Affligem | Asse | Beersel | Begijnendijk | Bekkevoort | Bertem | Bever | Bierbeek | Boortmeerbeek | Boutersem | Diest | Dilbeek | Drogenbos | Galmaarden | Geetbets | Glabbeek | Gooik | Grimbergen | Haacht | Halle | Herent | Herne | Hoegaarden | Hoeilaart | Holsbeek | Huldenberg | Kampenhout | Kapelle-op-den-Bos | Keerbergen | Kortenaken | Kortenberg | Kraainem | Landen | Lennik | Loveno | Liedekerke | Linkebeek | Linter | Londerzeel | Lubbeek | Machelen | Meise | Merchtem | Opwijk | Oud-Heverlee | Overijse | Pepingen | Roosdaal | Rotselaar | Scherpenheuvel-Zichem | Sint-Genesius-Rode | Sint-Pieters-Leeuw | Steenokkerzeel | Ternat | Tervuren | Tielt-Winge | Tienen | Tremelo | Vilvoorde | Wemmel | Wezembeek-Oppem | Zaventem | Zemst | Zoutleeuw

Belgio | Provincoj
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Loveno sub la gloso Category:Leuven


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Loveno sub la gloso Leuven
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com