Tinĉjo
El Vikipedio
Arto > Bildliteraturo > Tinĉjo
Tinĉjo estas rolulo el serio de bildstriaj libroj kiujn verkis Hergé (Georges Rémi) inter 1929 kaj sia morto en 1983. La libroserio La Aventuroj de Tinĉjo estas unu el la plej renomaj kaj sukcesaj komiksaj kreaĵoj de la 20-a jarcento kaj tradukiĝis al pli ol 50 lingvoj.
Tri el la libroj haveblas en Esperanto: La Krabo kun Oraj Pinĉiloj (tradukita de Hervé Gonin), La Nigra Insulo (tradukita de Jo-Petro Danvy), kaj Tinĉjo en Tibeto (tradukita de Hervé Gonin).
[redaktu] Ĉefaj Roluloj
[redaktu] Tinĉjo
Tinĉjo havas proksimume 21 jarojn en ĉiuj el la libroj kaj neniam pliaĝiĝas. Li estas la heroo de la serio. Krom en Tinĉjo kaj la Pikaroj li prekaŭ ĉiam portas la saman pantalonon, blankan ĉemizon kaj bluan puloveron.
Ĝis malfrue en la serio li apenaŭ havas personecon kaj estas grandparte senkolora, kvankam li estas evidente inteligenta, kaj ĉiam kapablas eskapi el malfacilaj situacioj. Li neniam havas amikinon kaj neniam planas edziĝi.
Laŭ multaj, tiu manko de personeco estas fakte fortaĵo de la serio, kaj certas helpas al la serio esti tre kohera - oni neniam plendas ke kvankam en libroj el la 30-aj jaroj li estas koloniisto, en la 70-aj jaroj li helpas gerilan armeon. Tinĉjo estas preskaŭ ĉiam neŭtrala persono laŭ la kriterio de la tempo kiam verkiĝis ĉiu libro.
Nur en Tinĉjo kaj la Pikaroj ni lernas ke li interesiĝas pri jogo kaj ofte veturas per motorbicikleto. Laŭ iuj ŝatantoj, tio perfidas la mensan bildon de Tinĉjo kiun ili tenas.
[redaktu] Miluo
Miluo estas tute blanka vulpa terhundo, kaj ĉiam fidelega al Tinĉjo. La originala franclingva nomo Milou inspiriĝis de la nomo de amikino de Hergé kiu nomiĝis Marie-Louise Van Cutsem, ankaŭ nomita Malou.
[redaktu] kapitano Hadoko
Ŝipestro, kiu unue aperas en La Krabo kun Oraj Pinĉiloj. Hadoko estas kutime la centro de la farsaj arlekenaĵoj en la libroj. Hadoko loĝas en la Kastelo Moulinsart, kiun inspiris la vera Kastelo Cheverny.
La kapitano Hadoko estas renoma pro siaj blasfemaĵoj; ekzemple:
- Kanajloj!... Gluuloj!... Senŝuuloj!... Trogloditoj!... Ĉuk-ĉuk-ŝaftoj!... Sovaĝuloj!... Aztekoj!... Ranoj!... Tapiŝvendistoj!... Ikonoklastoj!... Sentaŭguloj!... Ektoplasmoj!... Rivermaristoj!... Volapukistoj!... Galeopitekoj!... Leptinotarsoj!... Fuĝuloj!... Makakoj!... Parazitoj!... Vafloferoj!...
[redaktu] Profesoro Helianto
NOTU ke ankoraŭ ne ekzistas "oficiala" esperanta formo de la nomo de tiu ĉi rolulo. Tio estas la rekta traduko de la originala franclingva nomo Tournesol.
Profesoro, kiu inventas multajn el la maŝinoj kiuj aperas en la serio, inkluzive de la Lunraketo, unupersona submara ŝipo kaj ultrasona armilo. Li malbone aŭdas, kaj ofte misaŭdas tre amuze. En postaj rakontoj, li tre interesiĝas pri florkultivado.
Estas nun bone konate ke Hergé pensis pri Auguste Piccard kiam li kreis Profesoron Helianto. Piccard mem fakte aperas en unu bildo en La Falstelo.
[redaktu] Citserono kaj Tsicerono
Policistoj. Ili estas tre fuŝemaj kaj tre ofte misprononcas vortojn amuze, akcidente interŝanĝante la komenca(j)n litero(j)n. Ilia preferita frazo estas: "Mi dirus eĉ pli: ...". Ili ne estas ĝemeloj kaj eĉ ne fratoj, kiel indikas iliaj familiaj nomoj. La sola maniero distingi ilin estas per la lipharoj: Tsicerono (france: Dupon/D-roite) havas ilin rektajn kaj Citserono (france: Dupon/T-ordue) havas ilin kurbajn. Iliaj esperantigitaj nomoj elmontras tion respektive per la iniciala rekta "T" kaj la kurba "C".
[redaktu] Aliaj Roluloj
[redaktu] Bianka Kastafioro
Unue aperinta en La Sceptro de l'Reĝo Ottakar, Bianka Kastafioro estis al La Scala, Milano kaj estas la plej forta ina rolulo en la tuta serio. Ŝi estas konata ankaŭ per la nomo La Milana Najtingalo.
La Kastafiore estas granda, iom dika virino kiu kapablas kanti forkurige altajn tonojn. Ĉiam vestita en la plej novaj parizaj vestaĵoj, kaj fascina al ĉiuj viroj (inkluzive de Profesoro Heliano sed ne Kapitano Hadoko), ŝi estas renoma pro sia kantado de la Juvelkanto el la opero Faŭsto. Poste en la serio, ŝi pli kaj pli fariĝas parodio de Maria Callas.
[redaktu] Generalo Alkazaro
Generalo de la lando Sankta Teodoro (ĉefurbo: Tapiokapoliso). Li renversis la generalon Tapioka.
[redaktu] Roberto Rastapopulos
Malamiko de Tinĉjo.
[redaktu] Ĉong-ĉen Ĉang
Ĉina amiko de Tinĉjo.
[redaktu] Liaj aventuroj
[redaktu] Tinĉjo en Sovetio (1929)
La unua aventuro de Tinĉjo.
[redaktu] Tinĉjo en Kongolando (1930)
[redaktu] Tinĉjo en Ameriko (1932)
[redaktu] Cigaroj de la Faraono (1933)
[redaktu] La Blua Lotuso (1935)
[redaktu] La Rompita Orelo (1937)
[redaktu] La Nigra Insulo (1938)
[redaktu] La Sceptro de l'Reĝo Ottakar (1939)
Tinĉjo trovas tekon kaj redonas ĝin al la posedanto, iu Profesoro Alembick, kiu estas sigilisto. Li montras al Tinĉjo sian sigilaron, inkluzive de unu kiu apartenis al rego de Sildavio, kaj petas al Tinĉjo helpi organizi esplorviziton al Sildavio. La sigilo surhavas la vortojn "Eih bennek, eih blavek" kun bildo montrantan pelikanon. La slogano fakte signifas "Ĉi tie mi estas kaj ĉi tie mi restas" laŭ la brusela dialekto de la flandra.
Dum la flugo, Tinĉjo eksuspektas komploton. La Profesoro Alembeck kiu vojaĝas kun li ne fumas, kaj portas aliajn okulvitrojn ol tiu kiun li renkontis ĉe la sigilaro. Subite, la piloto malfermas plankan pordon, kaj Tinĉjo elfalas en fojnamason.
En Sildavio, la nuna reĝo estas Reĝo Muskar kiu, kiel ĉiuj sildaviaj reĝoj, ne rajtas regi sen la Sceptro de la Reĝo Ottakar. Ĉiujare la reĝo partoprenas paradon por ĝin montri, dum la popolo kantas la nacian kanton ("Ĝoju, Sildavio!/Jen nia reĝo/Lia Sceptro atestas/Pri liaj grandaj faroj mi kantos"). La sceptro estas bastono kun pelikano supre.
Tinĉjo sukcesas averti al la reĝo malgraŭ la klopodoj de verŝajne duono de la lando, kiuj estas parto de la komploto kontraŭ Muskar. Post kiam li sukcesas averti al la reĝo, ili ĉiuj rapidas al la trezorkamero ĝustatempe por eltrovi ke mankas la Sceptro, dum kuŝas surplanke nekonscie Alembick, la fotisto Czarlitz, kaj iuj gardistoj. Konfuzite, Tinĉjo vagas en la urbo kaj rimarkas risortan kanonon en ludilvendejo. Li revenas al la trezorkamero kun bastono samgranda kiel la Sceptro kaj montras ke la fotilo estas, fakte, risorta kanono kaŝita.
Tinĉjo transiras la riveron por serĉi la Sceptron en betularbaro. Ĝin trovas borduriaj gardistoj, kiujn li sekvas. Ĉe la bordo, Tinĉjo ŝiras la Sceptron el la manoj de borduriano kaj trafas aviadilon, kiun oni surterigas pafe. Li daŭrigas la vojaĝon piede; Miluo alkuras kun la Sceptro (kiu falis el la poŝo de Tinĉjo) en sia buŝo, tuj antaŭ ol Muksar estis abdikonta.
La Reĝo donas al Tinĉjo la titolon de "Kavaliero de la Ordeno de la Ora Pelikano", la unua eksterlando kun tiu titolo. Li eltrovas ankaŭ, ke Alembick estas unu el du identaj ĝemeloj; Hector anstataŭis Alfredon antaŭ ol vojaĝi al Silvadio.
Simile al la pli fruaj rakontoj La Blua Lotuso kaj La Rompita Orelo, tiu ĉi rakonto havas politikan subtekston. Verkita en 1939, la rakonto respegulas eventojn el la reala mondo tiutempe okazantajn en Eŭropo. La reganto de Bordurio, kiun oni ne vidas, nomiĝas Mustler - evidente kunfandaĵo el Hitler kaj Musolini, kaj Sildavio reprezentas la pacajn, kamparajn landojn kiuj tiam frontis grandajn minacojn.
[redaktu] La Krabo kun Oraj Pinĉiloj (1941)
Tinĉjo renkontras la kapitanon Hadoko por la unua fojo.
[redaktu] La Falstelo (1942)
Hergé komencis verki tiun ĉi rakonton je la 20-a de oktobro, 1941, tuj post kiam li finis La Krabo kun Oraj Pinĉiloj. Ĝi aperis unue dum sep monatoj en la gazeto Le Soir kiel taga bildstrio, kaj estas la unua kiu tiel aperis. Ĝi poste aperis (en 1942) kiel 62-paĝa kolora libro sen antaŭe aperi en nigrablanka formato, denove la unua aventuro kiu tiel aperis.
Tinĉjo komence de la libro vidas falstelon kiu pli kaj pli grandiĝas ĝis fariĝas verŝajne ke ĝi kolizios kun la Tero kaj detruos ĉian vivon. Fakte nur meteoro el ĝi frapas la teron. Spektra analizo montras ke ĝi entenas novan metalon; Tinĉjo do iras kun Kapitano Hadoko kaj pluraj sciencistoj en polusa ŝipo por trovi la meteoron. Sed vojaĝas al la meteoro ankaŭ alia ŝipo kiun financas la malbona Bohlwinkel.
Tamen, Tinĉjo alvenas unue kaj sukcesas konservi specimon de la nova metalo antaŭ ol la meteoro malaperas en la profundaĵojn de la maro. Dum li estas sur la meteoro, Tinĉjo halucinas timige; Hergé lerte interplektas tiujn halucinaĵojn kun veraj okazaĵoj por konfuzi la leganton.
La rakonto havas iom minacan, malĝojan etoson, kaj iom mankas la ĝi la kutimaj arlekenaĵoj kiuj troveblas en aliaj rakontoj. Ĝin certe influas la tiama Dua mondmilito, kiu tiam progresis sufiĉe senespere, kaj ankaŭ la rivaleco inter Eŭropo kaj Usono.
Post kiam aperis la originala gazeta bildstrio, iuj kritikis Hergé dirante ke li estas kontraŭjuda kaj kontraŭusona. Certe la konkursa ŝipo havas la usonan flagon, kaj la vojaĝon financas la juda-usona Blumenstein. Hergé verŝajne ne deziris aparte kritiki judojn kaj usonanojn sed, ĉar li timis ke povus miskompreni lin multaj, en la libra versio de la rakonto la ŝipo venas el la fikcia São Rico, kaj la financisto havas novan nomon, Bohlwinkel - kiu estas germanigita versio de la bruselaeo vorto bollewinkel - dolĉaĵbutiko.
[redaktu] La Sekreto de la Unukorno (1943)
[redaktu] La Trezoro de Rakam la Ruĝa (1944)
[redaktu] La Sep Kristalkugloj (1948)
[redaktu] La Templo de la Suno (1949)
[redaktu] La Lando de Nigra Oro (1950)
[redaktu] Celo: La Luno (1953)
[redaktu] Esplorantoj sur la Luno (1954)
[redaktu] La Afero Helianto (1956)
[redaktu] Tinĉjo en Tibeto (1960)
Tincjo provas retrovi sian amikon Ĉang.
[redaktu] La Smeraldo de la Kastafioro (1963)
[redaktu] Flugo 714 al Sidnejo (1968)
[redaktu] Tinĉjo kaj la Pikaroj (1976)
[redaktu] Tinĉjo kaj Alf-Arto (1986 - nefinita)
[redaktu] Fikciaj Landoj
En postaj aventuroj el la serio, Hergé kreis plurajn fikciajn landojn. Li aparte profunde priskribis Sildavion, i.a. ties historion, kulturon, lingvon ktp.
- Sildavio en la balkana regiono, kaj najbara Bordurio - baldaŭ invadonta Sildavion en La Sceptro de l'Reĝo Ottokar. Tiu situacio paralelas respektive Ĉeĥoslovakion aŭ Aŭstrion kaj Nazia Germanio antaŭ la Dua mondmilito. En La Afero Helianto, Bordurio estas metaforo por komunisma lando.
- En Sildavio oni parolas la sildavan lingvon.
- Bordurio apud la sildavio. Sildavianoj ne ŝatas la bordurianojn, kaj bordurianoj ne ŝatas sildavianoj
- Ĥemedio, en Arabio
- Sankta Teodoro en Sud-Ameriko
- Nuevo Rico en Sud-Ameriko, trovebla en La Falstelo. Hergé aldonis Nuevo Rico kiam oni eldonis ĝin en libra formo, priskribata pli detale supre. (Nuevo Rico povus esti alia nomo por, aŭ eĉ la ĉefurbo de Santeodoro; en La Ŝarkoj de la Ruĝa Maro troviĝas tondaĵo el gazeto kun la titolo "Ŝtatrenverso en Nuevo Rico: Alcazar renversas Tapioca-n".)
[redaktu] Tinĉjo en aliaj lingvoj
Lingvoj | Eldonentrepreno | Nomo de Tinĉjo |
---|---|---|
afrikansa | Human & Rousseau | Kuifje |
alzaca | Casterman | Tintin |
angla | Methuen / Little Brown | Tintin |
araba | Dar Al-Maaref | Tin Tin |
asturia | Juventud | Tintin |
bengala | Ananda | Tintin |
berna | Emmentaler Druck | Täntän |
bretona | An Here | Tintin |
ĉeĥa | Egmont,Albatros | Tintin |
ĉina | Epoch Publicity Agency | Tintin |
dana | Carlsen | Tintin |
eŭska | Elkar | Tintinen |
esperanta | Esperantix / Casterman | Tinĉjo |
feroa | Dropin | Tintin |
finna | Otava | Tinnti |
franca | Casterman | Tintin |
frisa | ? | Tufke |
galega | Juventud | Tintin |
galoa | Rue des Scribes | Tintin |
germana | Carlsen | Tim |
greka | Mamouth | Tenten |
hebrea | Mizrahi | Tintin |
hispana | Juventud | Tintin |
hungara | ? | Tintin |
indonezia | Indira | Tintin |
irana | Universal Editions | Tainetaine |
islanda | Fjölvi | Tinni |
itala | Comic Art | Tintin |
japana | Fukuinkan | Tan Tan |
kataluna | Juventud | Tintin |
kimra | Gwasg y Dref Wen | Tintin |
korea | Universal Publications | Tintin |
korsika | ? | Tintin |
latina | Eli / Casterman | Tintinus |
luksemburga | Imprimerie Saint-Paul | Tintin |
malaja | Sharikat United | Tintin |
nederlanda | Casterman | Kuifje |
norvega | Semic | Tintin |
okcitana | Casterman | Tintin |
pikarda | Casterman | Tintin |
pola | ? | Tintin |
portugala | Verbo | Tintim |
romanĉa | Ligia Romontscha | Tintin |
rumana | ? | Tintin |
rusa | Casterman | Tintin |
serbokroata | Decje Novine | Tintin |
slovaka | ? | Tintin |
sveda | Carlsen / If | Tintin |
taja | Duang-Kamol | Tintin |
turka | ? | Tenten |
vjetnama | ? | Tintin |
La verkaron de Hergé protektas la rajto de la aŭtoro. Oni ne rajtas uzi ĝin sen antaŭa kaj skriba konsento de Moulinsart.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.tintinologist.org/guides/herge/index.html
- http://www.tintinologist.org
- http://www.tintin.com
- http://www.free-tintin.net/english/herge.htm
- http://www.intertintin.com/ Intertintin : Tintin - Kuifje - Tinĉjo publications by country.