Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Vilhelmo I de la Nederlandoj - Vikipedio

Vilhelmo I de la Nederlandoj

El Vikipedio

Pligrandigu

Vilhelmo Frederiko de Oranje-Nassau aŭ nederlandlingve Willem Frederik van Oranje-Nassau (24a de aŭgusto 1772 – 12a de decembro 1843), princo de Oranje-Nassau, estis reĝo de Fulda (1803-1806), Grafo de Corvey, Weingarten kaj Dortmund (1802-1806), suverena reĝo de la Nederlandoj (1813-1815), reĝo de la Nederlandoj (1815-1840), Duko de Luksemburgio (1815), grandduko de Luksemburgio (1815-1840) kaj Duko de Duklando Limburgo (1839-1840).

Willem Frederik naskiĝis en Hago. En 1791 li edziĝis kun Wilhelmina de Prusio, fratino de la reĝo de Prusio. Li havis kvar infanojn.

En 1795 li batalis en la ŝtata armeo kontraŭ la franca invadanto. Kiam la francoj estis pli sukcesaj ol li kaj lia patro, ili ekziliĝis. Vilhelmo nepre volis havi politikan povon, kaj tial li cedis kaj intertraktis kun Napoleono. Tiu ĉi donis al li la povon regi je Fulda, Corvey, Weingarten kaj Dortmund. Lia patro tute ne konsentis kun tio. Kiam en 1806 Vilhelmo rifuzis aliĝi al Konfederacio de la Rejno kaj elektis la prusan flankon kontraŭ Francio, li denove perdis la povon je tiuj regionoj.

En 1806, post la morto de sia patro, Vilhelmo ekestis estro de la Domo de Oranĝo. Dum sia ekzilo li multe restadis en la prusa korto en Berlino. Post kiam la reakciaj trupoj atingis Nordokcidentan Germanion, la francoj forlasis Nederlandon kaj ekestis insurekcion. La provizora registaro decidis revoki Vilhelmon al Nederlando kaj al li doni la regadon. Je la 30a de novembro 1813 li alvenis en Scheveningen kaj iom poste decidis akcepti la titolon de "suverena reĝo" sub konstitucio kiu pretiĝis en 1814.

[redaktu] Reĝo de la Nederlandoj

En 1815 Napoleono mallonge revenis kaj al Vilhemo estis donacita la antaŭaj Aŭstraj Nederlandoj. La sudo estis devigata aliĝi al la nordo; Vilhemo estis kontenta kun la pligrandigo de lia povo, sed liaj regatoj, nek en la norda nek en la suda parto entuziasmis.

Vilhelmo volis kiel klarpensa despoto gardi la reformojn de la franca periodo. Li ankaŭ estis granda ekonomia entreprenisto, kiu multe investis je la dank'al li florisanta belga industrio. Novaj kanaloj kaj akvovojoj estis fositaj sub lia regado kaj li konstruigis fervojojn. Vilhelmo I estis la unua kapitalisma reganto de Eŭropo kiu per pli-malpli modernaj metodoj volis pligrandigi la enspezojn.

Li ankaŭ enkondukis la metrikan sistemon. Tio elmontris centrigan politikon. Vilhelmo volis de la Unuiĝinta Reĝlando de la Nederlandoj krei unuecan ŝtaton. Precipe je relegia kaj lingva terenoj multaj homoj rezistis al liaj planoj. En Flandrio la oficiala lingvo iĝis la nederlanda. Al la franclingva burĝaro tio tute ne plaĉis. Ankaŭ la katolikoj ne volis esti subpremitaj de protestanta reĝo.

Kiam je la 27a de aŭgusto 1830 oni prezentis naciisman operon 'La muette de Portici', la Belga Revolucio, kiu rezultiĝis je la sendependa belga ŝtato. Vilhelmo sendis sian plej aĝan filon en 1831 al Bruselo por tie perforte restarigi la ordon. Tiu ĉi dektaga militiro fiaskis, ĉar la franca reĝo sendis trupojn por helpi la belgojn sin defendi. Kiam Vilhelmo perdis la subtenon de la Grandaj Potencoj, li obstine rifuzadis la pacon. Tio ĉi bankrotigis la ŝtaton kaj en 1839 li devige devis paciĝi kun la juna Belgio.

La belga apartiĝo estis la ĉefa kialo por la demisio de Vilhelmo je la 7a de oktobro 1840. Vilhelmo jam estis malpopulara kaj pli malpopulariĝis edziĝinte kun la katolika Henriëtte d'Oultremont de Wégimont, kiu devenis de valona kaj do belga nobela familio. Vilhelmo sin tial retiris en Berlino, kie li mortis en 1843 je aĝo de 71.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com