Bruselo
El Vikipedio
La urbo Bruselo |
---|
La iriso, simbolo de Bruselo |
Bazaj informoj |
Regiono: Brusela Ĉefurba Regiono |
geografia situo: 50° 50’ N, 4° 21’ E |
areo: 32,61 km² |
Loĝantaro (01/01/2005): 142.853 enloĝantoj |
Loĝdenso: 4.381,20/km² |
horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) |
poŝtkodo: 1000 + multaj aliaj |
Bruselo (france: Bruxelles, nederlande: Brussel, germane: Brüssel) estas la ĉefurbo de Belgio. La regiono de Bruselo estas dulingva kun plimulto da francparolantoj.
Bruselo enhavas sidejon de NATO kaj de multaj institucioj de Eŭropa Unio.
Enhavo |
[redaktu] Bruselo kiel belga kaj eŭropa centro
Bruselo apartenas al la Brusela Ĉefurba Regiono. Pro la internacieco de la multaj internaciaj institucioj kaj la granda nombro de eksterlandanoj, apenaŭ plu troveblas veraj bruselanoj. Tiuj ĉi eĉ ekhavis propran nomon, Ketje en la brusela lingvo. La origine parolata lingvo estas brabanta dialekto de la nederlanda lingvo. Ĝi lingve sin karakterizas i.a. je la multaj fremdvortoj de la franca lingvo. Ankaŭ ekzistas brusela varianto de la franca lingvo parolata en Bruselo. En ĝi troveblas pluraj fremdvortoj de la nederlanda lingvo kaj certa influo je la prononco.
[redaktu] Historio
La nomo Bruselo devenas de Broekzele, terpeco en la marĉo. La urbo ekestis ĉirkaŭ kelta fortikaxjo (latine: "castrum") ĉe la rivero Seno en la 10a jarcento. La distrikto Brabanto konsistis el kvar graflandoj, de kiuj la graflando Bruselo situis plej oriente (probable limigita ĝis la regiono inter la riveroj Seno kaj Dejlo. Jam antaŭ la fino de la jaro 1000 la graflando Bruselo ekapartenis al la grafo de Loveno.
La grafoj de Loveno kaj Bruselo ĉirkaŭ 1085/1086 ankaŭ ekestis landgrafoj de Brabanto. En 1229 Bruselo ekhavis urbajn rajtojn de Henriko I de Brabanto. La urbo ekhavis aŭtonomion kaj la industrio kaj komerco de drapo iĝis gravaj. La urbo Bruselo sub la Aŭtria regado ankoraŭ pligraviĝis kaj povis plifortigi sian funkcion kiel ĉefurbo sub la franca kaj nederlanda regixmoj.
Inter la jaroj 1357 kaj 1379 novaj remparoj estis konstruitaj ĉirkaŭ la urbo, ĉar la unuaj ekestis tro malgrandaj. tiu ĉi remparo koincidis kun tio kio nun nomiĝas la kvinangulon. En la 15a jarcento Bruselo floris sub regado de la dukoj de Burgonjo kaj la Habsburganoj.
En 1695 Bruselo estis atakita de la franca reĝo Ludoviko la 14-a. Pli ol 400 domoj, inter kiuj ĉiuj konstruaĵoj de la Granda Placo krom la urbodomo, estis detruitaj. En la jaroj poste la konstruaĵoj ĉirkaŭ la Granda Placo estis rekonstruitaj. Hodiaŭ tiuj ĉi domoj estas admireblaj en la belega stilo de tiu periodo.
[redaktu] Belga ĉefurbo
En 1830 okazis la Belga Revolucio en Bruselo post la prezentado de la teatraĵo De Stomme van Portici en la Reĝa Teatro de la Mono. Je la 21a de julio Leopoldo I de Belgio ekregis kiel unua reĝo de la belgoj. Li forigis la urbajn remparojn kaj rekonstruigis multajn konstruaĵojn.
La nova belga ŝtato konsiderinde plirapidigis la ellaboradon de Bruselo. En 1830 Bruselo estis Brabanta nederlandlingva urbo. Post la sendependeco estis grava enmigrado de francoj (revolucianoj kaj aliaj) kaj de valonaj oficistoj petitaj de la juna belga registaro por homfortigi la nacian administradon. Tiu registaro estis regata de la alta burĝaro kaj la nobelaro. Nur ili havis voĉdonrajto. Ili deziris ellabori la naciajn instituciojn nur en ilia propra lingvo. Tiel la nederlanda lingvo estis forpelita de ĉiuj urbaj instancoj kaj de la registaro. Tiu ĉi lingva diskriminacio koincidis do kun la socia kaj politika diskriminacio de la ordinara popolo (kaj de la malpli alta burĝaro). Unika fenomeno estas rilate al tio la ekesto de tipa brusela parollingvo, varianto de la flandra lingvo, sed kun forta influo de la franca.
En la deknaua jarcento ankaŭ Bruselo konis fortan industrian evoluon. sub la regado de Leopoldo I pluraj prestiĝaj konstruaĵoj estis konstruitaj por la ĉefurbaj instancoj. Ankaŭ kelkaj hodiaŭaj parkoj, grfandaj avenuoj kaj tutaj kvartaloj estis konstruitaj. La rivero Seno estis tegmentita (ĉar la poluado alportis malsanojn) kaj la palaco de la justico estis konstruita.
Pro la forta premo de la registaro kaj la enmigrado de franclingvanoj, ankaŭ la enloĝantoj de Bruselo pli kaj pli franciĝis. Malgraŭ ĉio tamen la franca lingvo nur ekde la mezo de la dudeka jarcento estas la nombre plej parolata lingvo.
Kune kun tiu ĉi evoluo ankau la ĉefurba regiono kreskis. Ĉirkaŭ la 19a jarcento ĝi nur konsistis el ses komunumoj ĉirkaŭ la ĉefurbo. Proporcie al la urbigo kaj francigo, ankaŭ la ĉirkaŭataj komunumoj estis aligitaj. Tio ĉi oni faris okaze de la ĉiudekjara lingvonombrado. Se la nombro de franclingvanoj kaj dulingvanoj atingis certan limon, la koncernata komunumo estis aligita al la ĉefurba regiono.
[redaktu] Turismaj vidindaĵoj
- la Granda Placo
- la Reĝa Teatrejo de la Mono
- la statuo de Manneken Pis
- la Atomium, konstruita okaze de la Internacia Ekspozicio de Bruselo en 1958.
[redaktu] Konataj bruselanoj
- Jacques Brel, kantisto
- Toots Thielemans
- Johan Verminnen, flandra kanzonisto
- Hergé, bildstria desegnisto kiu kreis Tinĉjon
- Victor Hugo loĝis dum pluraj jaroj en Bruselo
- Charles Baudelaire loĝis dum pluraj jaroj en Bruselo
- Karl Marx loĝis dum pluraj jaroj en Bruselo
- Constantin Meunier, skulptisto
- Eduard Douwes Dekker (Multatuli) tie verkis en la jaro 1859 la faman libron "Max Havelaar"
- Hendrik Conscience tie vivis de 1868 ĝis sia morto en 1883
- Pierre Alechinsky, artisto
[redaktu] Bruselo kaj Esperanto
Antaŭ la Dua mondmilito estis tie Mondpalaco kun Esperanto Sekcio. Tie okazis la 4-a SAT-kongreso 14-18 aŭgusto de 1924; ĉirkaŭ 90 partoprenantoj el 14 landoj.
En Bruselo naskiĝis Léon Bergiers.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝo de la urbo Bruselo (en lingvoj angla, franca, germana, hispana kaj nederlanda)
- Virtuala vizito (dulingva nederlanda - franca)
|
|
---|---|
Anderlecht | Bruselo | Elsene | Etterbeek | Evere | Ganshoren | Jette | Koekelberg | Oudergem | Schaerbeek | Sint-Agatha-Berchem | Saint-Gilles | Molenbeek-Saint-Jean | Saint-Josse-ten-Noode | Woluwe-Saint-Lambert | Woluwe-Saint-Pierre | Uccle | Vorst | Watermael-Boitsfort |
|
Belgio | Provincoj |