Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Antikva Grekio - Vikipedio

Antikva Grekio

El Vikipedio

Antikva Grekio estas la termino uzata por priskribi greklingvan mondon dum la antikva epoko. Ĝi ampleksis la nunan Grekan ŝtaton, kaj ankaŭ la koloniajn landojn de la antikvaj grekoj: Cipron, la marbordon de la Egea Maro de Turkio (tiu tempo konata kiel Ionio), Sicilion kaj sudan Italion, kaj multajn koloniojn en nune konata Albanio, Bulgario, Egipto, Francio, Libio, Rumanio, Hispanio, kaj Ukrainio.

Ruinoj de Agora, fama komerca centro en la antikva Ateno. Ĉi urbo estis la koro de Antikva Grekio
Pligrandigu
Ruinoj de Agora, fama komerca centro en la antikva Ateno. Ĉi urbo estis la koro de Antikva Grekio

Laŭtradicie, la Antikva Grekia periodo komenciĝas kun la dato de la unuaj Olimpikaj Ludoj en 776 a.K., sed multaj historiistoj nun etendas la daton al 1000 a.K.. La tradicia dato por la fino de la periodo estas la morto de Aleksandro la Granda en 323 a.K.. La sekvinta periodo estas nomata la Helena periodo.

Tiuj ĉi datoj estas historiaj konvencioj. Iuj aŭtoroj traktas la Antikvan Grekian Civilizacion kiel kontinuan ĝis la apero de la kristana religio en la 3-a jarcento p.K.

Antikva Grekio estas taksata de la plejparto de la historiistoj kiel la fundamento de la Okcidenta Kulturo. Grekia kulturo estis forta influo en la Romia imperio, kiu portis version de ĝi al multaj partoj de Eŭropo. Civilizacio de Antikva Grekio estis ege influa pri la lingvo, politiko, edukadaj sistemoj, filozofio, arto kaj arkitekturo de la moderna mondo, ĉefe dum la Renesanco de Okcidenta Eŭropo kaj denove dum variaj novklasikaj repopularigadoj en 18-a kaj 19-a jarcento en Eŭropo kaj Ameriko.

Enhavo

[redaktu] Originoj

Oni kredas, ke la grekoj migris suden en la greka duoninsulo je multaj ondoj, komencantaj en la malfrua 3-a jarmilo a.K., la lasta estanta la Doria invadado. La periodo de 1600 a.K. ĝis 1100 a.K. estas konata por la Micenoj kaj la regno de Reĝo Agamemnon kaj la militoj kontraŭ Trojo priskribitaj en la rakontoj de Homero. La periodo de 11-a jarcento a.K. ĝis 8-a jarcento a.K. estas "malluma epoko" el kiuj neniuj ĉefaj tekstoj kaj nur malabundaj arkeologiaĵoj nun ekzistas. Tamen, tekstoj pri tiu epoko skribitaj pli malfruaj de historiistoj Herodotus, Pausanias, Diodorus priskribas mallongaj kronologioj kaj listoj de reĝoj por la periodo.

Ĉiu historio de Antikva Grekio bezonas zorgan atenton pri informofontoj. Tiuj grekaj historiistoj kaj politikaj skribistoj estis ĉiuj Atenanoj aŭ Aten-favora, kaj ĉiuj estis politikaj konservativuloj. Tiel, ni konas multe pli pri historio kaj politiko de Ateno ol iu alia urbo ajn, kaj ni konas preskaŭ neniun pri historioj de aliaj urboj. Krome, ĉi tiuj verkistoj fokusis pri la politika, milita, kaj diplomata historio, kaj ignoris la ekonomian kaj socian historion. Ĉiuj historioj de Antikva Grekio emas montri ĉi tian neneŭtralecon.

[redaktu] Leviĝo de la Helenoj

En la 8-a jarcento a.K., Grekio ekemerĝis el la Malluma Epoko kiu sekvis la falon de la Micena civilizacio. Skribscio estis perdita kaj la mecena skribo forgesita, sed la grekoj adaptis la fonecian alfabeton al la greka lingvo. Ekde 8-a jarcento a.K., skribitaj registroj rekomencas. Grekio estis dividita en multaj malgrandaj memregantaj komunumoj, formacio formita de greka geografio, kie ĉiu insulo, valo, kaj ebenaĵo estas apartita de siaj najbaroj pro la maro aŭ montaroj.

Dum Grekio pliboniĝis ekonomie, sia loĝantaro kreskis preter la ebleco de la manĝaĵa rimedo de la lando. Ekde 750 a.K., la grekoj komencis 250 jarojn da ekspansio, farante koloniojn en ĉiuj direktoj. Orienten, la Agea marbordo de Malgranda Azio estis koloniigita unue, tiam Cipro, Traco, la Maro de Marmara, kaj la suda marbordo de la Nigra Maro. Fine, Greka koloniado atingis Ukrainion. Okcidenten la marbordoj de Albanio, Sicilio, kaj suda Italio estis koloniigitaj, tiam suda marbordo de Francio, Korsiko, kaj nordorienta Hispanio. Grekaj kolonioj ankaŭ estis trovitaj en Egipto kaj Libio. Moderna Sirakuzo, Napolo, Marsejlo kaj Istanbulo ĉiuj komencis kiel grekaj kolonioj.


[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.perseus.tufts.edu/cgi-bin/ptext?doc=Perseus%3Atext%3A1999.04.0009&query=head%3D%23212
•  http://www.fhw.gr/chronos/05/gr/politics/index.html
•  http://fr.wikipedia.org/wiki/Portail:Hellenopedia
•  http://www.perseus.tufts.edu


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.


Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com