Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Odiseado - Vikipedio

Odiseado

El Vikipedio

Odiseo prezentas pokalon da forta vino al la Ciklopo Polifemo.
Pligrandigu
Odiseo prezentas pokalon da forta vino al la Ciklopo Polifemo.
Statuo personiganta la Odiseadon, kiu staras en la biblioteko Pantainos, en Ateno
Pligrandigu
Statuo personiganta la Odiseadon, kiu staras en la biblioteko Pantainos, en Ateno

"Odiseado" (greke, Οδύσσεια) estas la titolo de la dua el la du precipaj antikvaj grekaj eposoj fare de Homero. La unua eposo nomiĝas Iliado. La poemo venas de ĉirkaŭ la jaroj 800 ĝis 600 antaŭ la komuna erao kaj pritraktas eventojn okazintajn al ĝia ĉefrolulo Odiseo (kiu nomiĝas latine Ulisses, esperantigita kiel Uliso) dum lia longa vojaĝo hejmen post la milito ĉe Trojo.

En multaj lingvoj odiseado iĝis sinonimo por longa aventurplena vojaĝo.

Enhavo

[redaktu] La rakonto

Post dek jaroj militante ĉe Trojo, Odiseo vojaĝis dum dek jaroj plu por reveni al sia denaska insulo, Itako. Dum lia foresto, lia filo Telemako kaj edzino Penelopo devis trakti grupon de svatiĝantoj, kiuj trudiĝis en la domo de Odiseo por konkursi pri edziĝo al Penelopo, ĉar ili supozis, ke Odiseo mortis.

[redaktu] La 24 kantoj

Por konservi la tension de la rakonto, Homero uzas tre kompleksan rakontmanieron. Li verkas ekzemple paralelajn rakontojn, retropaŝojn, parentezojn, perspektivŝanĝojn kaj rakontistoŝanĝojn. La agado ne estas kronologia, sed komencas ĵus antaŭ la hejmeniro de Odiseo al Itako.

[redaktu] 1-a ĝis 4-a kantoj

La dikonsilo decidas ebligi al Odiseo la hejmeniron. La mesaĝisto Hermeso postulas de la nimfo Kalipso, ke ŝi lasu forvojaĝi Odiseon, kiun ŝi retenis sep jarojn sur sia insulo. Intertempe la diino Atena iras al Itako, kie la edzino de Odiseo, Penelopo provas rezisti al la svatiĝantoj. Sub formo de la patra amiko Mentoro, Atena konvinkas Telemakon, la filon de Odiseo, serĉi la patron.

[redaktu] 5-a ĝis 8-a kantoj

Sur memkonstruita floso Odiseo forvojaĝas de la kalipsa insulo Ogygia. Sed lia malamiko, la mardio Pozidono, levigas ŝtormon kiu pereigas la floson. Odiseo apenaŭ sukcesas savi sin sur la insulon de Kerkyra, najbara de Itako. En la lando de la fajakoj la princino Nausikaa gasteme akceptas lin.

[redaktu] 9-a ĝis 12-a kantoj

En la centra parto de la eposo Odiseo rakontas dum du noktoj en la hejmo de la fajaka reĝo Alkinoos pri siaj vojaĝoj.

[redaktu] 13-a ĝis 16-a kantoj

Nun kuniĝas la du agadfadenoj, t.e. la rakonto de Telemako kaj de Odiseo. Helpita de la fajakoj Odiseo rehejmeniras al Itako, sed devas kaŝi sin en la domo de la fidela porkinisto Eumaios, ĝis li pretas por la batalo kontraŭ la svatiĝantoj. Tie ĉi li renkontiĝas kun Telemako, kiu revenas post la malsukcesa serĉado.

[redaktu] 17-a ĝis 20-a kantoj

Por protekti lin, Atena donas al Odiseo la formon de almozulo. Tia li revenas post 20 jaroj al sia hejmo, kie unue rekonas lin lia maljuna mortonta hundo Argos, pli poste ankaŭ la servistino Eurykleia. Kaŝe Odiseo preparas la batalon kontraŭ al svatiĝantoj.

[redaktu] 21-a ĝis 24-a kantoj

Dum pafarkkonkurso Odiseo konigas sin kaj mortigas, helpita de Telemako kaj Eumaios, la svatiĝantojn kaj la malfidelajn geservistojn.

Post 20 jaroj Odiseo revidas sian edzinon Penelopo. Sed nur post kiam ŝi per ruzo elprovis lin, ŝi rekonas lin sia edzo. Poste Odiseo vizitas sian maljunan patron Laertes. En la submondo Aĥilo kaj Agamemno, kunbatalintoj ĉe Trojo de Odiseo, laŭdas ties venkan hejmeniron. La diino Ateno trankviligas la disputon inter Odiseo kaj la parencoj de la mortigitaj svatiĝintoj.

[redaktu] Tradukoj

Ekzistas proza esperantigo de la poemo, sub la titolo "Odusseias".

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com