Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Cirilo kaj Metodo - Vikipedio

Cirilo kaj Metodo

El Vikipedio

Cirilo kaj Metodo

Sanktaj Cirilo kaj Metodo estis denaskaj fratoj devenantaj el greka urbo Tesaloniko, Ĉefurbo Makedonio, kie ilia patro estis en la unua duono de la 9-a jarcento altrangulo de Bizanca imperio.

Metodo devene dediĉis sin al oficista metio, sed subite li forlasis sukcesan karieron kaj fariĝis simpla monaĥo. Konstantino (pli malfrue Cirilo) elektis eklezian staton tuj fininte studadon kaj li estis sanktuligita. El ilia eminenta kono de slava lingvo oni juĝas, ke ilia patrino havis slavan devenon kaj en la plej nova tempo bulgaraj sciencistoj pruvas, ke ankaŭ la patro de tiuj ĉi apostoloj estis slavo. Ambaŭ fratoj akiris klerecon en grekaj lernejoj.

Konstantino eminentiĝis jam ekde junaĝo de sagaca spirito kaj pieco. Studante en imperiestra kortego li baldaŭ priregis ĉiun tiaman klerecon kaj por tio li estis admirata de siaj instruistoj, kuj pridonacis lin de titolo Filozofo. Li eklernis vicon da lingvoj. Kiam li estis 24-jara, li estis de imperiestro sendita misie al saracenoj, kie li solenis grandajn sukcesojn en disputoj, sed kie ili provis lin venenigi.

Ĉirkaŭ la jaro 860 Konstantino estis komune kun sia frato Metodo sendita de bizanca imperiestro denove al misia vojo, ĉi-foje al ĥazaroj, kiuj vivis oriente de Azova maro kaj rivero Don. Dum tiu ĉi vojaĝo la fratoj sukcesis elpreni korprestaĵojn de sankta papo Klimento la 1-a. En ĥazara lando ili konversaciis kun ĥazaroj, judoj kaj saracenoj. La rezulto estis tio, ke ĥazara reganto akceptis kristanismon kiel ilia oficiala religio.

Laŭ postulo de moravia princo sankta Rostislav ili estis poste de bizanca imperiestro Miĥalo la 3-a kaj de patriarko istanbula sankta Fotijo senditaj, denove kiel misiistoj, al Moravio. Ili anticipe bone prepariĝis al tiu ĉi celo. Sankta Konstantino kreigis literojn por slava lingvo, li tradukis en ĝin partojn de Biblio, kiujn oni legas dum diservoj de orienta ceremonio, kaj ili tradukis ankaŭ ĉiujn ceremoniajn librojn: Sanktan Liturgion, Vesperan, Frumatenan, Postvespermanĝo, Noktomezon... kaj aliajn.

En Moravio, kien ili venis (la sankta Konstatntino verŝajne en rango de episkopo kaj la sankta Metodo probable kiel diakono) en la jaro 863, ili havis grandan sukceson; kaŭzo estis pastreco de la sanktaj fratoj, persona modelo de kristan vivo kaj pensado kaj en ne lasta vico de uzado al la popolo per komprenebla slava lingvo dum la diservoj. Latinaj pastroj ja atakis kontraŭ ili, sed vane. La sanktaj Konstantino kaj Metodo elektis el la moravia popolo baldaŭ konvenajn kandidatojn por pastra stato klerigante ilin, por ke la nacio havu kiel eble plej baldaŭ pastraron el la propra sango. En la jaro 867 la adeptoj al pastrato estis jam sufiĉe kleraj kaj preparitaj, ili ekvojaĝis kun ili ĝis Istanbulo, por ke tie ili estu sanktuligitaj je pastroj kaj episkopoj. Ĉar la vojaĝo trans balkana montaro estis tre peniga, ili decidiĝis vojaĝi ĝis Venecio kaj de tie navigacii per ŝipo ĝis Istanbulo. Ili estis devigaj halti en Venecio pli longan tempon pro ŝtata renverso en Bizanco kaj probelmoj kun transporto. En tiuj tagoj atingis ilin invito de romia papo Mikolao la 1-a, kiu skribis al ili, ke li sopiras ekvidi ilin. Ili akceptis tiun ĉi inviton kaj ili foriris Romon, ĉar ili vidis en la renkontiĝo kun la romia patriarko konvenan okazon konvinki lin pri granda signifo de naciaj diservoj, kaj se ili sukcesos konvinki lin pri tio, senigi de lia helpo de senĉesaj intrigoj, kiujn entreprenis kontraŭ ilia laboro la latina pastraro. Antaŭ ol ili venis Romon, Mikolao mortis kaj lia sekvanto fariĝis Hadriano la 2-a (867 - 872). Tiu bezonis helpon de bizanca imperiestro Basilo la 1-a (867 - 876) kontraŭ mohamedanoj, kiuj endanĝerigis sudan Italion kaj ankaŭ Romon, kaj li aprobis la verkaron de bizancaj misiistoj inkluzive de slava diservo. Sed intertempe la sankta Konstantino, kiun tre malfortigis senĉesaj koleregaj atakoj de la pastraro, grave malsaniĝis. Kiam li fine sentis, ke li ne resaniĝos, li postulis estron de greka monaĥejo, en kiu ambaŭ fratoj ankaŭ kun siaj lernantoj dum sia restado en Romo loĝis, por ke li donu al li grandan monaĥan tranĉon. La estro de la monaĥejo plenumis lian peton kaj Konstatino akceptis monaĥan nomon Kyrillos (Cirilo). Mortonte, vidante danĝeron minacanta al la farita laboraĵo, li petis la sanktan Metodon, por ke li ne forlasu la misian laboron en Moravio, sed por ke li finu la sulkon, kiun ili ĝis nun komune plugis. En la tago de la morto li preĝis kun larmoj en la okuloj, por ke Dio konservu moraviajn pastrojn kaj poste, kisinte la fraton kaj ĉiujn amasiĝintajn vizitantojn, li elspiris lastfoje la 14-an de februaro de 869 sian noblan kaj sankta animon.

En la tempo de lia malsano la sankta Metodo kaj kelkaj liaj lernantoj estis sanktuligitaj je pastroj. Post la morto de la sankta Cirilo estis poste Metodo sanktuligita je episkopo kaj sendita reen al Moravio kun dokumento, per kiu papo Hadriano la 2-a aprobis slavan diservon kun tiu unusola ekskluzivaĵo, ke epistolo kaj evangelio estos legataj dum ĝi en du lingvoj, unue latine kaj poste slave.

Kiam la sankta Metodo revenis Moravion, li eksciis, ke princo Rostislav helpe de sia nevo Svatopluk estis detronigita, entrenigita fremdlanden kaj blindigita. Metodo mem estis poste militkaptita kaj sen konsidero pri la papa dokumento de latinaj germanaj episkopoj salcburga, frizina kaj pasova, proklamita kiel ekspastra kaj kondamnita al karcero. La samon okazis al liaj lernantoj. Ili tralasis el la karcero la sanktan Metodon nur post du jaroj, kaj nome laŭ ordono de la papa kurio, kiu sentis sin pro tiu ĉi faro de la tri nomitaj episkopoj tre ofendita.

La sankta Metodo poste daŭrigis en la laboro en Moravio kun granda sukceso: nombro de slavaj pastroj kreskis kaj la popolo postlasis paganajn blufojn. Ili alpaŝis al kristanisma kredo ne pro devigo, sed kun amo.

Da hejmaj cirilometodaj pastroj estis en Moravio jam du cent, kio mem pri si atestas pri sukceso de la sistematika kaj fervora agado de Metodo. En tiun ĉi periodon apartenas ankaŭ bapto de ĉeĥa princo Bořivoj kaj lia edzino Ludmila, samkiel vojaĝo de Metodo Pollandon, per kio enpenetris lia verkaro eĉ en Bohemion kaj al poloj. Sed latinaj pastroj postsekvis tiun ĉi agadon kun nekaŝita malamo. Ili akuzis la sanktan Metodon en Romo ĉe sekvanto de Hadriano, papo Johano la 8-a, ke li enkondukas la nacion en disvojiĝon per lernado, kiu ne egalas kun tio, kion konfesas la romia eklezio kaj ke li servas la sanktan meson en barbara slava lingvo. Johano la 8-a elvokis la sanktan Metodon, por ke li ekvojaĝu Romon por klarigi, kio estas vera en la asertoj. Ĉar Svatopluk, la sekvanto de princo Rostislav, neŝatanta la sanktan Metodon pro riproĉoj, per kiuj li tuŝis lian sovaĝan vivon, ne kaŝis, ke la vojaĝo al Romo estas necesa, la sankta Metodo ekvojaĝis tien senprokraste. Sed samtempe li sendis Romon ankaŭ latinan pastron Vichingon kun peto, por ke li estu sanktuligita je episkopo. La sankta Metodo, kiu estis en sia pensado nerompebla, sukcesis devigi la papon, por ke li same kiel lia antaŭulo aprobu la slavan diservon. Sed la papo plenumis ankaŭ la peton de Svatopluk, sanktuligis Vichingon je episkopo destinante lin por urbo Nitra. Tiu ĉi ambaŭflankemo de la papa kurio estis por cirilometoda verkaro malbona signo.

La sankta Metodo tuj konsciis tion kaj li entreprenis vojon al Istanbulo, kie li estis solene akceptita de imperiestro Basilo la 1-a kaj patriarko la sankta Fotijo. Li kunalportis reskribojn de la slavaj diservaj libroj, kiujn li donacis al la imperiestro, kaj el la lernantoj, kiuj akompanis lin, li lasis en Istanbulo pastrojn. Tiuj verŝajne estis destinitaj, por ke ili kiel misiistoj foriru Bulgarion aŭ, kio ne estas eliminite, ĝis Rusio, kien patriarko la sankta Fotijo en la jaro 866 sendis la unuan episkopon, la sanktan Mikaelon.

Reveninte Moravion la sankta Metodo dediĉis sin al traduko en la slavan lingvon de tiuj partoj de Biblio, kiuj ne estis ĝis nun tradukitaj. Li ne ĉesis, ĝis kiam la laboro ne estis preta, ĉar li volis, por ke la slava eklezio ankoraŭ antaŭ lia morto estu ekipita de ĉio, kio estis bezona. Kiam li finis la verkaron, li trovis konvenan sekvanton en persono de sankta Gorazd, unu el la plej fidelaj siaj moraviaj lernantoj. La sankta Metodo lastfoje partoprenis diservojn en aprilo de 885. Tri tagoj post tio, la 6-a de aprilo de 885, li mortis.

Kelke da monatoj post lia morto papo Stefano la 5-a (885891) sendis al reĝo Svatopluk leteron, destinanta por slavaj pastroj neakcepteblajn kondiĉojn, krom alia ankaŭ malpermeso de la slava diservo sub puno de anatemo, sur kies bazo estis la lernantoj de la sankta Metodo elpelitaj el Moravio. La leteron transdonis al Svatopluk papaj delgitoj: episkopo Dominiko kaj pastroj Johano kaj Stefano. Al la delegitoj mem la papo donis skriban direktivon, por ke ili malpermesu al Gorazd, kiun Metodo kuraĝis destini kiel sian sekvanton, fari diservojn ĝis tiu tempo, ĝis kiam li persone ne alpaŝos antaŭ la papo, por ke li klarigu la tutan aferon. La sorto de Gorazd estis poste la sama kiel ĉe ceteraj slave diservantaj pastroj – ili estis eligitaj el Moravio. Kelkaj el ili foriris Balkanon, aliaj foriris Bohemion, pluaj ekloĝis en arbaroj, kie ili vivis kiel ermitoj farante diservojn al popolo, kiu serĉis ilin. La cirilometoda eklezio pluekzistis en popolaj tavoloj longe kiel eklezio popola kaj nacia, sed ofica eklezio fariĝis latina eklezio.

La sanktaj Cirilo kaj Metodo estas la plej grandaj bonfarantoj en historio de ĉeĥaj nacioj. Ili akiris vastajn popoltavolojn per amo por kristanisma kredo kaj krom tio ili destinis la slavan lingvon la lingvo diservan kaj literaturan. La ĉeĥa nacio havis unu el ĉiuj ceteraj mezeŭropaj kaj okcidenteŭropaj nacioj sian nacian literaturon, dume ĉe aliaj nacioj de la tuta tiu ĉi teritorio la libroj estis verkataj en latina lingvo kaj do por popoltavoloj ili estis nekompreneblaj kaj sensignifaj.

Princo Svatopluk konjektis, ke li firmigos sian moravian ŝtaton, se li aligos ĝin al la latina eklezio kaj se li donos – kiel li vere faris tion – sian ŝtaton sub ŝirmon de la papa kurio.. Sed tiu ĉi decido montriĝis kiel absolute erara. Moravio ne eltenis kaj agadcentro de la tutanacio transŝoviĝis Bohemion, kie la slava lingvo ankoraŭ ian tempon tenis. Kelkaj ĉeĥaj princoj, kiel Oldřich kaj Vratislav la 2-a provis la cirilometodan eklezion farigi oficiala, kiel atestas pri tio fakto, ke sankta Prokopo en la jaro 1032 dum regado de princo Oldřich fondis slavan manaĥejon en Sázava kaj ankaŭ klopodo de princo Vratislav la 2-a enpraktikigi en la tuta lando la slavan diservon. Sed papo Gregorio la 7-a (10731085) starigis sin kontraŭ tiu ĉi klopodo kaj ankaŭ el la sázava monaĥejo la slavaj monaĥoj estis en la jaro 1097, do post 95 jaroj post ties fondo, definitive elpelitaj, kvankam la maonaĥejo agadis ĉiurilate tre prospere. Tien estis enkondukitaj anstataŭ ili latinaj monaĥoj de benediktina ordeno. Post tiu ĉi evento ĉiuj slavaj libroj en ĉeĥaj landoj estis senkonsidere kaj senkompate neniigataj.

La heredaĵo de Cirilo kaj Metodo estis en Bohemio kaj Moravio dure persekutata, sed ĝi pluekzistis ĉe bulgaroj, serboj kaj rusoj, ukrainoj kaj belarusoj, do ĉe slavaj ortodoksaj nacioj.

Sed ankaŭ por Bohemio kaj Moravio, kvankam ĝi estis tie neniigita, ĝi havis sian grandan signifon, ĉar ĉeĥoj fariĝis per faro de la sanktaj Cirilo kaj Metodo kristanoj kaj estis ŝparitaj de perforta kristanigo. Eklezian semadon de la orienta kaj la ortodoksa kristanismo en la ĉeĥaj nacioj jam plu neniam oni sukcesis por daŭre sufoki. Krom tio ĉeĥoj akiris en la cirilometoda perido tian nacian memkonscio, ke ili almenaŭ el pli granda parto rezistis al danĝero de fornaciiĝo, al kiu subiĝis slavoj ĉe rivero Elbo. Malfeliĉo de ĉeelbaj slavoj estis, ke pro eligo de la sankta Gorazd kaj la ceteraj cirilometodaj pastroj el Moravio kaj poste ankaŭ el Bohemio estis malebligite, por ke la ideo de Cirilo kaj Metodo kaj la ekleziaj organizoj enpenetru en ilian landon.

Festotago de la sankta Cirilo oni solenas enortodoksa eklezio de pratempo la 14-an de februaro kaj festotago de la sankta Metodo la 6-an de aprilo, do en la tagoj de iliaj mortoj. Ilia komuna soleno estas solenata en ortodoksa eklezio la 11-an de majo.

La latina eklezio nur neĝoje suferis, kiam iliaj slavaj apartenantoj post la eldono de letero de papo Stefano la 5-a plu adoris la tesalonikajn fratojn. Papo Johano la 10-a (914928) en letero el la jaro 924 malbonigis al kroatoj, ke ili revokas sin al Metodo, kiun li, la papo, onidire estas trovanta en neniu libro inter la sanktuloj. Papo Aleksandro la 2-a (10611073) eĉ nomis en la jaro 1069 la sanktan Metodon kiel herezulo.

Venis tempo, kiam en la ĉeĥaj landoj kaj en Slovakio la latina eklezio la memoron de ambaŭ sanktaj fratoj tute subpremis. En latinaj misionaloj destinitaj por episkopujo en Olomouc el la jaroj 1499 kaj 1505 kaj same ankaŭ en misionalo por arkiepiskopujo en Prago en la jaro 1522 estas pri la sanktaj Cirilo kaj Metodo jam plu nenia mencio. Nur kiam en la 19-a jarcento naciaj vekintoj renovigis ilian memoron en la ĉeĥa nacioj kaj estiĝis timo, ke tio eble povus evolui popolan movadon utile al la ortodoksa eklezio, kaj kiam krom tio en la nacio ekkreskis kulto de Magistro Jan Hus, la eklezio komencis rimarki ambaŭ sanktulojn, kiam fine papo Leo la 13-a per ronda letero Grande munus el la 30-a de septembro de 1880 ellevis – sed neobjekte kaj nescience – la meritojn de la sanktaj fratoj. Tiu ĉi papo destinis la festotagon de sanktaj Cirilo kaj Metodo je tago de la 5-a de julio, kvankam tiu ĉi tago neniel koneksas kun ilia vivo; tio okazis unusole nur por tiu celo, por ke tamen la latina eklezio montriĝis kiel honorigantino de la sanktaj tesalonikaj fratoj, kaj poste ankaŭ por ke la 6-a de julio, la tago de torturo de Magistro Jan Hus, estu subpremita en fonon.

La verkaro de la sanktaj fratoj el Tesaloniko havis grangegan signifon por la tuta slavaro. Tial estas la sanktaj Cirilo kaj Metodo nomataj apostoloj de slavoj, kiuj metis pastrajn fundamentojn al la slava ortodoksio.

[redaktu] Rilataj temoj

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com