Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions Eŭrovido-Kantokonkurso - Vikipedio

Eŭrovido-Kantokonkurso

El Vikipedio

La Eŭrovido-Kantokonkurso (EKK, oficiale angle Eurovision Song Contest; france Concours Eurovision de la Chanson) estas jara televida kanzonkonkurso kun partoprenantoj el diversaj landoj kies naciaj disaŭdigoj estas membroj de la Eŭropa Radio kaj Televido Unio. La konkurso estas dissendata televide kaj ankaŭ radie tra Eŭropo. Lastatempe, la konkurso televidiĝis ankaŭ en aliaj partoj de la mondo.

La nomo de la konkurso devenas de "Eŭrovido", la televida distribua reto prizorgata de la Eŭropa Radio-Televida Unio (ERT, oficiale EBU = European Broadcasting Union). Ĉiu membro de ERT rajtas partopreni la konkurson, do ankaŭ afrikaj kaj aziaj landoj kiel Turkio, Israelo, Maroko, Tunizio, Alĝerio, Egipto, Libano kaj Sirio. El tiuj neeŭropaj landoj nur Turkio, Israelo kaj Maroko iam partoprenis. La internacia konkurso okazas en la lando de la antaŭa venkinto.

Enhavo

[redaktu] Reguloj pri la elfaraĵoj

  • La kanto kaj la elfaraĵo ne havas permeson elsendi politikan opinion (nova regulo pri la konkurso 2006).
  • Neniu kanto havas permeson daŭri pli longe ol tri minutoj.
  • Neniuj bestoj havas permeson esti sur la scenejo dum la kanto.
  • Neniu kanto aŭ elfaraĵo havas permeson damaĝi la reputacion de la kantokonkurso.
  • Ĉiu artisto devas havi 16 jaroj almenaŭ.
  • La kanto devas esti kantata direkte.
  • La nacieco de la artistoj kaj la lingvo de la kanto ne devas korespondi al lando. Ekzemple Hispanio povus esti reprezentata de franca kantisto, kiu kantas anglan kanton.

[redaktu] Atribuaĵo de poentoj

Post la prezentado de ĉiuj kantoj ĉiuj partoprenantaj landoj balotas per telefona balotado. Dum la duonfinalo ankaŭ landoj, kiuj partoprenas nur en la granda finalo, povas baloti. Neniu lando havas permeson voĉdoni por si. Poste ĉiu lando estas alvokata kaj devas atribui siajn poentojn. La kanto kun la plej multaj voĉoj en la nacia telefona balotado ricevis 12 poentojn, la dua 10 poentojn, la tria 8, poste 7, 6, 5 … 2, 1. En la kazo de teknikaj problemoj nacia juĝistaro (komsista de ok personoj) havas permeson aljuĝi la poentojn.

La venkanto estas la kanto, kiu fine havas la plej multajn poentojn. Se du aŭ pli da kantoj havas fine la saman nombron de poentoj, gajnas la kanto, kiu ricevis poentojn el pli da landoj.

Por mallongigi la atribuadon de poentoj oni enkondukis novan koncepton: La nacia anoncisto atribuas nur la tri plej altajn poentarojn. La poentoj 1 ĝis 7 estas montrataj aŭtomate sur la bildekrano. La koncepto estis provata unuan fojon ĉe la Junior Eurovision Song Contest en 2005 en Belgio.

[redaktu] Geopolitiko en la atribuaĵo

Ekde pluraj jaroj oni konstatas, ke multaj landoj, kiuj estas politikaj, kulturaj aŭ lingvaj najbaroj, atribuas ofte 10 aŭ 12 poentojn al siaj najbaroj.
Konataj "najbaro-paroj“ aŭ -grupoj:

Estas rimarkeble, ke ofte la multaj ŝtatoj de sud-orienta Eŭropo (Balkanio, Hungario, Ukrainio, Rumanio, Bulgario…) atribuas siajn valoraĵojn de 8, 10 kaj 12 poentoj en la regiono.

[redaktu] Nul points

Ekde la enkonduko de la "sistemo de 12 poentoj“ (1975), kiu validas ĝis hodiaŭ, okazis plurajn fojojn, ke kantoj ricevis neniujn poentojn de ĉiuj landoj:

  • 1978: "Mil etter mil" de Jahn Teigen (Norvegio)
  • 1981: "Aldri i livet" de Finn Kalvik (Norvegio)
  • 1982: "Nuku pommiin" de Kojo (Finnlando)
  • 1983: "Opera" de Çetin Alp and Short Wave (Turkio) kaj "¿Quién maneja mi barca?" de Remedios Amaya (Hispanio)
  • 1987 "Şarkım sevgi üstüne" de Seyyal Taner & Lokomotif (Turkio)
  • 1988: "Lisa, Mona Lisa" de Wilfried (Aŭstrio)
  • 1989: "Það sem enginn sér" de Daníel Ágúst Haraldsson (Islando)
  • 1991: "Venedig im Regen" de Thomas Forstner (Aŭstrio)
  • 1994: "Lopšine mylimai" de Ovidijus Vyšniauskas (Litovio)
  • 1997: "San Francisco" de Tor Endresen (Norvegio) kaj "Antes do adeus" de Célia Lawson (Portugalio)
  • 1998: "Lass ihn" de Gunvor (Svislando)
  • 2003: "Cry Baby" de Jemini (Britio)
  • 2004: "Celebrate" de Piero & the MusicStars (Svislando en la duonfinalo)

La "nul points" estas tre fama frazo en ĝi. Kiam Britio havis "nul points" (en 2003), estis Angla radio prezentulo Terry Wogan kiu ŝercis dirante ke Britio estas malpopulara pro la milito en Irako.

[redaktu] Historio

[redaktu] 1956 – 1959

En 1956 en Lugano (Svislando) la “The Eurovision Grand Prix“ okazis. Nur sep landoj (Belgio, Francio, Germanio, Italio, Luksemburgo, Svislando kaj Nederlando) partoprenis kaj prezentis po du kantojn. Britio preterlasis la daton pri la aliĝo kaj ne povis partopreni. Juĝistaro de 14 personoj (du el ĉiu lando) venkigis Lys Assia (Svislando) kun kanto “Refrain”.

Jam en 1957 devis ĉiu lando prezenti nur unu kanton. La konkurso okazis en Germanio; la regulo, ke la antaŭe venkinta lando prezentas la konkurson, ankoraŭ ne ekzistis.

[redaktu] 1960 – 1969

En 1961 la nombro de la landoj jam estis kreskinta al 16. Dum la 1960-aj jaroj la sistemo de poentoj kaj balotadoj estis ŝanĝata plurajn fojojn. En 1962 la venkanta kanto povis atingi maksimume 45 poentojn, tiel ke Francio venkis kun nur 26 poentoj. Ekde 1964 ĉiu juĝistaro de lando povus atribui nur naŭ poentojn. Ekde 1966 ĉiu lando devis kanti en sia nacia lingvo – regulo kiu estis nuligita en 1999. En 1969 la malnova sistemo de poento-atribuaĵo rezultigis kvar (!) venkantojn (Francio, Nederlando, Hispanio kaj Britio).

[redaktu] 1970 – 1979

En 1975 finfine nova sistemo de poento-atribuaĵo estis enkondukita, kiu estas valida ĝis hodiaŭ: Ĉiu lando atribuas 1-8 poentojn kaj 10 kaj 12 poentojn al la du plej amataj kantoj. De 1973 ĝis 1976 estis suspendita la regulo, ke oni devas kanti en sia lingvo. Ĉi-tion ekspluatis la sveda grupo ABBA, kiu gajnis en 1974 per la angla kanto "Waterloo“ la konkurson kaj tiel komencis sian internacian karieron.

Inter 1977 kaj 1980 la landoj de orienta Eŭropo okazigis propran konkurson, nomitan "Intervision Song Contest“.

[redaktu] 1980 – 1989

En 1980 partoprenis unuafoje afrikana lando: Maroko. Johnny Logan estis la unua artisto, kiu gajnis en du jaroj: 1980 kaj 1987, ambaŭ venkoj por Irlando. Irlando estas la unua lando, kiu gajnis sep fojojn la konkurson. Germanio gajnis solan fojon dum la tuta 50-jara historio de la konkurso en 1982 (Nicole kun “Ein bißchen Frieden”). En 1988 Svislando gajnis kun kanada kantistino Céline Dion – la komenco de monda kariero.

[redaktu] 1990 – 1999

En 1991 finis Francio kaj Svedio kun po 146 poentoj. Laŭ la tiama regularo Svedio estis proklamata venkanto, ĉar la sveda kanto ricevis pli da 10-punktoj-atribuadoj ol la franca. Irlando gajnas kvar fojojn (1992-1994 kaj 1996). La 1990-aj jaroj estis markataj per novaj ŝanĝegoj. Post la falo de la Fera Kurteno pli kaj pli da ŝtatoj el orienta Eŭropo partoprenas. La nombro de la partoprenantoj poste devas esti limigita kaj oni enkondukis sistemo de rotacio. Ekde 1997 ekzistas la telefona balotado kaj ekde 1999 ĉiu rajtas kanti en ĉia lingvo. Unuan fojon en 1998 gajnis transseksula artisto: Dana International el Israelo.

[redaktu] 2000 – 2006

Ekde 2001 gajnis pli kaj pli ofte baltaj ŝtatoj aŭ ŝtatoj de sud-orienta Eŭropo. La fakto, ke nur 24 landoj el eblaj 40 povis partopreni, necesigis novan sistemon: Ekde 2004 ekzistas duonfinalo kaj granda finalo. En la granda finalo konkuras la dek plej bonaj el la duonfinalo, la dek plej bonaj landoj de la antaŭa jaro kaj la financantaj “grandaj kvar“ landoj (Germanio, Francio, Britio kaj Hispanio), kune 24. Ekde 2003 ekzistas speciala konkurso por infanoj kaj junuloj (8-15 jaroj): La Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso (“Junior Eurovision Song Contest“).

[redaktu] Venkintoj ekde 1956 ĝis hodiaŭ

Jaro Loko Venkanta nacio Kanto kaj artisto
EKK 1956 Lugano (Svislando) Svislando Refrain (Lys Assia)
EKK 1957 Frankfurto ĉe Majno (Germanio) Nederlando Net als toen (Corry Brokken)
EKK 1958 Hilversum (Nederlando) Francio Dors mon amour (André Claveau)
EKK 1959 Cannes (Francio) Nederlando Een beetje (Teddy Scholten)
EKK 1960 Londono (Britio) Francio Tom Pillibi (Jacqueline Boyer)
EKK 1961 Cannes (Francio) Luksemburgio Nous les amoureux (Jean-Claude Pascal)
EKK 1962 Luksemburgo (Luksemburgio) Francio Un premier amour (Isabelle Aubret)
EKK 1963 Londono (Britio) Danujo Dansevise (Grethe & Jørgen Ingmann)
EKK 1964 Kopenhago (Danujo) Italio Non ho l'età (Gigliola Cinquetti)
EKK 1965 Napolo (Italio) Luksemburgio Poupée de cire, poupée de son (France Gall)
EKK 1966 Luksemburgo (Luksemburgio) Aŭstrio Merci Chérie (Udo Jürgens)
EKK 1967 Vieno (Aŭstrio) Britio Puppet on a string (Sandie Shaw)
EKK 1968 Londono (Britio) Hispanio La, la, la ... (Massiel)
EKK 19691 Madrido (Hispanio) Hispanio
Francio
Nederlando
Britio
Vivo cantando (Salomé)
Un jour, un enfant (Frida Boccara)
De troubadour (Lenny Kuhr)
Boom bang a bang (Lulu)
EKK 1970 Amsterdamo (Nederlando) Irlando All kinds of everything (Dana)
EKK 1971 Dublino (Irlando) Monako Un banc, un arbre, une rue (Séverine)
EKK 1972 Edinburgo (Britio) Luksemburgio Après toi (Vicky Leandros)
EKK 1973 Luksemburgo (Luksemburgio) Luksemburgio Tu te reconnaîtras (Anne Marie David)
EKK 1974 Brajtono (Britio) Svedio Waterloo (ABBA)
EKK 1975 Stokholmo (Svedio) Nederlando Ding-a-dong (Teach-In)
EKK 1976 Hago (Nederlando) Britio Save your kisses for me (Brotherhood of Man)
EKK 1977 Londono (Britio) Francio L'oiseau et l'enfant (Marie Myriam)
EKK 1978 Parizo (Francio) Israelo A-Ba-Ni-Bi (Yizhar Cohen & Alpha Beta)
EKK 1979 Jerusalemo (Israelo) Israelo Hallelujah (Gali Atari & Milk and Honey)
EKK 1980 Hago (Nederlando) Irlando What's another year (Johnny Logan)
EKK 1981 Dublino (Irlando) Britio Making your mind up (Bucks Fizz)
EKK 1982 Harrogate (Britio) Germanio Ein bißchen Frieden (Nicole)
EKK 1983 Munkeno (Germanio) Luksemburgo Si la vie est cadeau (Corinne Hèrmes)
EKK 1984 Luksemburgo (Luksemburgio) Svedio Diggi-loo diggi-ley (Herrey's)
EKK 1985 Göteborg (Svedio) Norvegio La det swinge (Bobbysocks)
EKK 1986 Bergen (Norvegio) Belgio J'aime la vie (Sandra Kim)
EKK 1987 Bruselo (Belgio) Irlando Hold me now (Johnny Logan)
EKK 1988 Dublino (Irlando) Svislando Ne partez pas sans moi (Céline Dion)
EKK 1989 Laŭzano (Svislando) Jugoslavio Rock me (Riva)
EKK 1990 Zagrebo (Jugoslavio) Italio Insieme 1992 (Toto Cutugno)
EKK 1991 Romo (Italio) Svedio Fångad av en stormvind (Carola Häggkvist)
EKK 1992 Malmö (Svedio) Irlando Why me (Linda Martin)
EKK 1993 Millstreet (Irlando) Irlando In your eyes (Niamh Kavanagh)
EKK 1994 Dublino (Irlando) Irlando Rock'n Roll kids (Paul Harrington & Charlie McGettigan)
EKK 1995 Dublino, Irlando) Norvegio Nocturne (Secret Garden)
EKK 1996 Oslo (Norvegio) Irlando The voice (Eimear Quinn)
EKK 1997 Dublino (Irlando) Britio Love shine a light (Katrina & The Waves)
EKK 1998 Birmingham (Britio) Israelo Diva (Dana International)
EKK 1999 Jerusalemo (Israelo) Svedio Take me to your heaven (Charlotte Nilsson)
EKK 2000 Stokholmo (Svedio) Danujo Fly on the wings of love (Olsen Brothers)
EKK 2001 Kopenhago (Danujo) Estonio Everybody (Tanel Padar & Dave Benton)
EKK 2002 Talino (Estonio) Latvio I wanna (Marie N)
EKK 2003 Rigo (Latvio) Turkio Everyway that I can (Sertab Erener)
EKK 2004 Istanbulo (Turkio) Ukrainio Wild dances (Ruslana)
EKK 2005 Kievo (Ukrainio) Grekio My Number One (Elena Paparizou)
EKK 2006 Ateno (Grekio) Finlando Hard Rock Hallelujah (Lordi)
EKK 2007 Helsinko (Finlando)    

1 En 1969 estis kvar venkantoj.

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Ligoj

Eŭrovido-Kantokonkurso
1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | Statistiko
Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso
2003 | 2004 | 2005 | 2006

THIS WEB:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2006: