Malmö
El Vikipedio
Svede Malmö, dane Malmø, latine Malmogia aŭ Ellebogium: urbo ĝis 1658 en Danio, ekde tiu jaro en Svedio (la tria laŭ grandeco, kaj la plej granda en ĝia plej suda provinco Skanio. Ĝi havis 267 171 loĝantojn komence de 2004.
Malmö estas nuntempe urbo internacieca. 24% el ĝiaj loĝantoj naskiĝis ekster Svedio. En la urbo estas parolataj ĉirkaŭ 100 lingvoj. Ĝi situas ĉe Sundo, vidalvide de Kopenhago en Danio, kun kiu ĝi nuntempe estas ligita per ponto
Malmö gastigis la 33-an Universalan Kongreson de Esperanto en 1948, kaj la 40-an kongreson de SAT en 1967.
La 27-an aŭgusto 2005 oni inaŭguris la gravan konstruaĵon Turning Torso
[redaktu] Ŝerce
Martin Weichert verkis limerikon uzante la nomon de la urbo:
Parolis turisto en Malmö "Prefere ol kapti la salmö, aŭ naĝi en fjordo en malvarma nordo mi ludas kun ŝalmö sub palmö!"