Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Stokholmo - Vikipedio

Stokholmo

El Vikipedio

Geografio > Eŭropo > Svedio > Stokholmo < Urbo


Stokholmo (svede Stockholm [stokolm], finne Tukholma, latine Holmia) estas la ĉefurbo de kaj plej granda municipo en Svedujo. Tie rezidas la svedaj parlamento kaj estraro. Ankaŭ la reĝo oficiale rezidas tie, sed la nuna, Karolo la 16-a Gustavo, pro familiaj kialoj ekde multaj jaroj loĝas en la najbara municipo Ekerö; la svedaj reĝoj eble estas internacie plej konataj pro la fakto ke ili ĉiujare (krom la unua fojo, en 1901, kiam la tiama reĝo Oskar II bojkotis la okazon) disdonas en Stokholmo la Nobelajn premiojn pri fiziko, kemio, medicino kaj literaturo (tiu pri paco estas disdonata en Oslo), kaj ankaŭ la Nobelmemoran premion (ne Nobelpremion) pri ekonomiko.

La koncepto urbo, kontraste al aliaj municipoj, ne plu ekzistas en sveda leĝo, krom en kombinoj kiel ĉefurbo; tamen Stokholmo denove nomas sin urbo, kvankam tio nuntempe ne havas jurajn sekvojn.

Enhavo

[redaktu] Faktoj

  • Koordinatoj: 59° 20' N, 18° 03' E Mapo
  • Loĝantaro: 754.948 enloĝantoj (en 2002)
  • Areo: 188 km2

[redaktu] Geografio

Stokholmo situas ĉe la limo inter la svedaj provincoj Uppland kaj Södermanland, ĉe la punkto kie la Balta maro ricevas la akvon de la lago Mälaren. Ene de siaj nunaj limoj, la urbo inkluzivas 14 insulojn kaj 53 pontojn. Origine, la urbo konsistis nur el la insuleto nun nomata Gamla Stan (malnova urbo), sed ĝi iom post iom aneksis najbarajn municipojn.

[redaktu] Historio

  • 1187: Kastelo konstruita, en la posta loko de Stokholmo, defende al atako el Estonio
  • 1252: Unua konata mencio de la urbo; ĝi aliĝas al la Hanso. Dum 300 jaroj, ĝi havas du urbestrojn - unu svedan kaj unu germanan.
  • 1350: La granda pesto - "la nigra morto" - eniras la urbon.
  • 1388: Stokholmo oficiale ricevas urbajn privilegiojn de la reĝo Albrekt av Mecklenburg (1336-1412).
  • 1389: Stokholmon sieĝas la dana reĝino Margareta; Albrekt av Mecklenburg forlasas la urbon.
  • 1397: Oficiala komenco de la Kalmar-unio de Svedio (inkluzive Finnlandon), Norvegio (inkluzive Islandon) kaj Danio; la danoj baldaŭ havos hegemonion.
  • 1471: Batalo ĉe Brunkeberg (tiam apud Stokholmo, nun ene de la urbo), por sveda memstareco kontraŭ Danio. Venkas la sveda flanko.
  • 1518: La dana uni-reĝo Christian 2/Kristian II sieĝas Stokholmon, vane.
  • 1520: Christian 2/Kristian II denove sieĝas Stokholmon, pli sukcese; provante refortigi sian potencon li aranĝas amasan ekzekutadon en la urbo (Stokholma sangobano).
  • 1523: Svedio forlasas la Kalmar-union; la nova sveda reĝo, Gustavo Vasa, eniras Stokholmon
  • 1634: Stokholmo oficiale iĝas la sola ĉefurbo de Svedio; antaŭa ĉefurbo estis Uppsala, kaj longtempe la du urboj dividis la ĉefurbajn taskojn (la ĉefsidejo de la ŝtata eklezio neniam translokiĝis).
  • 1697: La tiama reĝa kastelo, Tri Kronoj, brulas.
  • 1713-1714: denove pesto.
  • 1754: La nova reĝa kastelo, kiu ankoraŭ starax, finfine estas preta.
  • 1792: la reĝo Gustav III murdita; unu el la konspirintoj, Johan Jacob Anckarström, estis ekzekutita; alia, Adolf Ribbing, estis ekzilita al Francio, kie li poste helpis la komencantan karieron de amiko de sia filo, Alexandre Dumas (patro).
  • 19-a jarcento: la urbon atingas la industria revolucio. en 1883, en la urbo troveblis 292 fabrikoj.
  • 1986: ĉefministro Olof Palme murdita.
  • 2003: eksterlanda ministrino Anna Lindh murdita.

[redaktu] Esperanto en Stokholm

[redaktu] Esperantistoj de Stokholm

[redaktu] Enciklopedio de Esperanto

EdE-S

Stockholm. Ĉefurbo de Svedujo; 487.675 loĝantoj. 26-a UK 4-11 aŭg. 1934; taŭga atmosfero, akraj debatoj gravaj ŝanĝoj en UEA.


[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Stokholmo sub la gloso Stockholm


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al



Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com