Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Televido - Vikipedio

Televido

El Vikipedio


Televido estas sistemo de telekomuniko por sendado de movbildoj kaj sono trans distanco. Etimologie, ĝi estas hibrida vorto, devenante el la greka bazvorto tele (signifanta "malproksime") kaj la latina video (signifanta "mi vidas"). Oni povas mallongigi ĝin kiel TV. (Joxemari Sarasua ekuzis en traduko el la eŭska publikigita en Fonto la slangan mallongigon teleo).

La aparato, kiu ricevas kaj montras la sendatajn signalojn, nomiĝas televidilo. Televidon rilatas verboj spekti kaj zapi.

Enhavo

[redaktu] Historio

La disvolviĝo de la televido okazis laŭ du ideoj: la elektron-meĥanika televido kaj la posta pure elektrona televido. El la posta venas ĉiuj modernaj televidoj, tamen ili disvolviĝis el la meĥanika metodo.

[redaktu] Tra la jaroj: mallonga resumo

  • 1860: Unua transsendo de ne-movaj bildoj per telegrafo. La maŝinon, nomita "pantélégraphe" aŭ "pantelegrafo", inventis franca abato Giovanni Caselli [kasELi], sed ĝi ne estas vere televido, plue pra-telekopiilo. Ĝi uzis elektrokemian metodon por skanado de la bildo, kaj du grandaj pendoloj por la sinkronigo de la sendilo kaj la ricevilo.
  • 1884: Germano Paul Gottlieb Nipkow [NIPkov] inventis la Nipkovan Diskon. Vidu malsupren.
  • 1905: Usonano Lee De Forest [de FORist] inventis la vakutuban triodon, kiun li nomis Aŭdion-on, kaj kiu iĝis baza ero de iu tiutempa elektronika cirkvito.
  • 1907: Ruso Boris Rosing [ROsing] inventis la katodradian tubon, kiu montras bildojn per la balaado de radio de elektronoj sur fosforeskan surfacon.
  • 1923: Ruso Vladimir Kosma Zvorykin (ruse: Зворыкин, Владимир Кузьмич) inventis sian "ikonoskopon". Tiu estis praulo de la nuntempa televida kamerao, ĝis la nun preskaŭ universala uzo de CCD teknologio.
  • 1926: Skoto John Logie BAIRD [berd] faris la unuan publikan pruvadon de televido, en Londona vendejo, uzante Nipkovan diskon. Sia aparato havis rezolucion de 30 lineoj, kaj mezuris 3,8 x 5,0 cm.
  • 1927: Usonano Philo Taylor Farnsworth [FARnzŭort] unue montris sian tutelektronikan televidsistemon.
  • 1927: La unua longa distanca publika televida elsendo okazis de Vaŝingtono al Nov-Jorko, montrante bildon de Herbert C. Hoover, tiame Usona Sekretario pri Komerco.
  • 1928: John Logie BAIRD faris la unuajn provojn de kolora televido.
  • 1929: La unuaj regulaj dissendoj de la BBC (Britio).
  • 1930: Usonano Charles Jenkins [ĜENkinz] elsendis la unua televidan reklamon.

[redaktu] Elektron-meĥanika televido

Paul Gottlieb Nipkow proponis kaj patentis la unuan elektron-meĥanikan televidilon en 1884. Ĝi funkciis per skanado de du-dimensia bildo helpe de turniĝanta disko kun truetoj, kiuj tralasis ĉiumomente lumradion de precize unu cirkleta parto de la bildo. Tiel la du-dimensia bildo estas transformata al unu-dimensia signalo, transsendeble tra (analoga) elektra lineo aŭ per radio.

Ekde 1907 ĝis 1910, Boris Rosing kaj sia studento Vladimir Zvorykin montris televid-sistemon kiu uzis meĥanika spegul-tamburan skanilon en la dissendilo kaj katodradian tubon en la ricevilo. Mosing malaperis dum la Rusia revolucio de 1917, sed Zworykin poste laboris kun RCA por krei tute elektronika televido, tamen la desegno de tiu televido atencis patentojn de Philo Taylor Farnsworth.

[redaktu] Analoga elektronika televido

Elektronika televido funkcias pli-malpli kiel meĥanika televido, sed sen moviĝantaj partoj. La skanado okazas ekzemple per lum-sensiva tavolo skanata de elektron-radio.

Grava antaŭlaboro por la evoluo de la elektronika televido estis la katodradia tubo, kiun en la jaro 1897 evoluigis Ferdinand Braun kune kun Jonathan Zenneck.

La unuan elektronikan televidan bildon transsendis en 1926 Takayanagi Kenjiro (Japanio) kiu tiucele alikonstruis la katodradian tubon.


Tutelektronikan sistemon unue prezentis Philo Taylor Farnsworth en la aŭtuno de 1927. Li estis mormona filo de farmisto el Rigby (Idaho) kiu komencis elpensi sian sistemon je aĝo de 14 jaroj. Li diskutis sian ideon kun sia altlerneja kemi-instruisto, kiu ne povis pensi iun kialon, ke ĝi ne estis ĝuste. Li daŭre klopodis pri la ideo ĉe Brigham Young Akademio (nun Brigham Young Universitato). Kiam li estis 21-jaraĝa, li montris funkciantan sistemon en sia laboratorio en Sanfrancisko. Lia sistemo liberigis la televidon el sia dependo je turniĝantaj diskoj kaj aliaj meĥanikaj partoj. Ĉiuj modernaj katodradiaj tuboj rekte devenas el tia ellaboraĵo.

Ankaŭ Vladimir Zvorykin oni iufoje nomas patro de la elektrona televido, pro lia invento de la ikonoskopo en 1923 kaj de la kineskopo en 1929. Lia desegno estis unu el la unuaj kiuj montris televidan sistemon kun la trajtoj de modernaj katodradiaj tuboj. Lia antaŭa laboro kun Rosing por elektronmeĥanika televido transigas profundan komprenon kiel produkti elektronan sistemon. Tamen, lia patenta pretendo estis malvalidigita pro tri faktoj: 1) La 1923-a patento de Dworkin montris nekompletan desegnon, kaj ne funkciis ĝis 1933; 2) La 1923-a patento estis ne donita ĝis 1938, post ĝi estis serioze refarita; 3) Zvorykin vizitis la laborotorion de Farnsworth dum li ellaboris siaj desegnoj por RCA

Ĝis hodiaŭ regas kontroversa debato, ĉu Farnsworth aŭ Zvorykin unue inventis la modernan televidon.

La unuan tute elektronikan televidan tubon de Eŭropo publike prezentis Manfred Von Ardenne en la jaro 1931.

[redaktu] Cifereca televido

Ĉe cifereca televido la skanado de la du-dimensia bildo okazas ne kontinue, sed la lum-sensiva faco konsistas el punktoformaj eroj, kiuj unuope donas signalojn pri la ricevata lumo. La signaloj ne estas kombinataj al analoga signalo, sed transsendataj kiel sendependaj informeroj. Kiel ĝenerale ĉe cifereca informo tia signalo enhavas redundancon, kiu ebligas la korekton de informperdo dum la transsendo.

[redaktu] Signifo kiel amaskomunikilo

[redaktu] Signifo kiel individua komunikilo

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligiloj

[redaktu] Esperantaj

• La evoluo de la televizio
• Internacia Televido

[redaktu] Anglaj

• Caselli-a pantelegrafo
• Nipkova disko
• La Aŭdion de Lee de FOREST

[redaktu] Francaj

• Caselli-a pantelegrafo
• Nipkova disko (ankaŭ germane)
• La Aŭdion de Lee de FOREST

[redaktu] Germanaj

• La aparataro prezentita de ARDENNE en 1931
• Artikolo pri 120 jaroj da televido kun multaj originalaj skizoj


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Televido sub la gloso Television
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com