Hago
El Vikipedio
Geografio>Eŭropo>Nederlando>Suda Holando>Hago<Urbo
Hago (den Haag). Loĝurbo de la reĝino de Nederlando. 443.000 loĝantoj. Sidejo de la nederlanda registaro. Pacpalaco. Loko de la internacia kortumo, la internacia krima tribunalo kaj la militkrima tribunalo de UN pri eksa Jugoslavio.
La blazono de Hago montras cikonion (foje nomatan ardeo), kiu en la beko portas angilon.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Hago ekestis en 1248, kiam grafo Vilhelmo la 2-a de Holando igis tie konstrui kastelon. Lia filo Floris konstruis la "kavaliran salonon" (Ridderzaal), kiu nun estas urba vidindaĵo. La nomo den Haag ([den Haĥ] = la heĝo, arbareto) estas la origina; omaĝe al grafo Vilhelmo oni ek de 1639 uzas ankaŭ "'s-Gravenhage" (heĝo de la grafo), analoge al Den Bosch, nomata ankaŭ "'s-Hertogenbosch" (=arbaro de la duko).
Nur en 1806 Hago ricevis la statuson de urbo. Ĝi neniam estis fortikigita kaj tial ne posedas urbomurajn restaĵojn.
En Hago ĉirkaŭ la jarcenta ŝanĝo de 1900 okazis du pac-konferencoj. La unuan (1899) iniciatis la rusia imperiestro Nikolao la 2a Aleksandroviĉ; ĝi protektis la rajtojn de vunditoj kaj ŝiprompuloj kaj malestimis certajn batalilojn. La dua konferenco en 1907 decidis pri la protekto de civiluloj. Tria konferenco estis planita por 1925, sed ne povis okazi pro la Unua mondmilito.
[redaktu] Signifo por Esperanto
En Hago funkciis la Centrale Esperanto-Boekhandel kaj Internacia Cseh-Instituto de Esperanto, fondita en 1930.
- Priesperantaj eventoj okazis tie:
12a UK 9-15 aŭg. 1920 kun 408 partoprenantoj el 27 landoj. Decidoj pri nova organizado de Lingva Komitato, pri teknikaj vortaroj, pri komuna centro. Samtempe okazis la 6a Int. Katolika E Kongreso; fondo de IK. Interreligia Konferenco por la Paco en la 31-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 1928. Esperanto estas sola traduka lingvo.
[redaktu] Esperantistoj en Hago
Tie naskiĝis:
Tie mortis:
[redaktu] Situo kaj evoluo
Ĉar Hago neniam havis urbomurojn, ĝi povis libere kreski. Ĝi nun estas la tria plej granda urbo de Nederlando. Kune kun proksimaj urboj (Delft, Leiden, Roterdamo, aliaj) ĝi formas urbecan regionon nomatan Randstad (randa urbo).
La urbocentro situas ĉ. 6 km de la bordo de la Norda Maro. Ĉemare situas la kvartaloj Kijkduin [KEJKdojn] kaj Scheveningen (SĤEveninge].
[redaktu] Ekstera ligo
- http://www.denhaag.com
- http://www.gemeentemuseum.nl
- http://www.panorama-mesdag.nl/index.php?page=/home_nl.php#
|
|
---|---|
Alblasserdam | Albrandswaard | Alkemade | Alphen aan den Rijn | Barendrecht | Bergambacht | Bergschenhoek | Berkel en Rodenrijs | Bernisse | Binnenmaas | Bleiswijk | Bodegraven | Boskoop | Brielle | Capelle aan den IJssel | Cromstrijen | Delft | Den Haag | Dirksland | Dordrecht | Giessenlanden | Goedereede | Gorinchem | Gouda | Graafstroom | 's-Gravendeel | Hardinxveld-Giessendam | Hellevoetsluis | Hendrik-Ido-Ambacht | Hillegom | Jacobswoude | Katwijk | Korendijk | Krimpen aan den IJssel | Leerdam | Leiden | Leiderdorp | Leidschendam-Voorburg | Liemeer | Liesveld | Lisse | Maassluis | Middelharnis | Midden-Delfland | Moordrecht | Nederlek | Nieuw-Lekkerland | Nieuwerkerk aan den IJssel | Nieuwkoop | Noordwijk | Noordwijkerhout | Oegstgeest | Oostflakkee | Oud-Beijerland | Ouderkerk | Papendrecht | Pijnacker-Nootdorp | Reeuwijk | Ridderkerk | Rijnsburg | Rijnwoude | Rijswijk | Rotterdam | Rozenburg | Sassenheim | Schiedam | Schoonhoven | Sliedrecht | Spijkenisse | Strijen | Ter Aar | Valkenburg | Vlaardingen | Vlist | Voorhout | Voorschoten | Waddinxveen | Warmond | Wassenaar | Westland | Westvoorne | Zederik | Zevenhuizen-Moerkapelle | Zoetermeer | Zoeterwoude | Zwijndrecht |
|
Nederlando | Provincoj | Komunumoj |