Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Nordio - Vikipedio

Nordio

El Vikipedio

Geografio > Eŭropo > Nordio < Regionoj


Nordio (skandinave 'Norden' "La Nordo", finne 'Pohjola' [POHjola] "Nordo") estas la plej ofte esperantiste uzata nomo de la regionego Nord-Eŭropa. Laŭkutime ĝi ampleksas la ŝtatojn de Skandinavio, Norvegio, Danio kaj Svedio, kune kun Islando, Finnlando/Suomio kaj la duon-memstaraj regionoj Feroaj Insuloj (Danio) kaj Alando (Finnlando).

Jena regionigo estas parte geografia, parte historia, parte politika.

Geografie, pro la aparteco kaj distanco al la kultura kaj milita centro de Eŭropo (Grekio, Italio, Francio, Germanio, Rusio...).

Historie, ĉar la skandinavoj kaj la islandanoj kaj la svedofinnoj kaj la feroanoj ĉiuj idas de la ĝermanaj vikingoj, parolante lingvojn vikingidajn kaj tial parte interkompreneblaj, precipe en Skandinavio, kie danoj, norvegoj kaj svedoj plej ofte ne bezonas kroman interlingvon. La alia lingvaro de Nordio estas la finn-ugra, parolata far finnoj kaj sameoj en la tuta plejnordejo kontinenta de Nordio (kaj iom en najbara provinco de Rusio). La kulturoj kaj regaj sistemoj de la nordiaj landoj tre similas unu la alian. Ĉiuj ĝermanaj landoj de Nordio (Norvegio, Danio, Svedio, Islando) uzas kronon kiel valuton. Finnlande uzatas Eŭro.

Politike, pere de la Nordia Konsilio, kiu seĝas en Islando. Tie kunvenas la nordiaj ĉefpolitikistoj de temp' al tempo, sed nur temas pri ideumejo, ne pri potenca organizo kiel Eŭropa Unio. Multaj nordianoj tamen revis pri Nordia Unio, kion ili trovas pli natura unio ol la E.U. Eble tial la nordianoj estas la plej rezistemaj kontraŭ Eŭropa unuiĝo: El la kvin, nur Danio, Svedio kaj Finnlando membras en la unio menciita. Norvegio kaj Islando membras en NATO kune kun Danio, dum Svedio internacie neŭtralas, kaj Finnlando iom dubemas pro la proksimeco al eksa Soveta Unio. La tri Skandinavaj landoj havas simbolajn gereĝojn, dum la du eksterskandinaviaj estas respublikoj.

Politike, oni ankaŭ kalkulas Nord-Amerikan insulegon Groenlandon al Nordio (pro ties aparteneco al Danio). Geografie kaj historie, oni ofte kunkalkulas la Ŝetlandajn Insulojn kaj Groenlandon kaj Baltion (ĉiuj iam kun vikingidaj enloĝantoj) kaj la finn-ugrajn regionojn de Rusio (Karelio kaj certajn partojn de la duoninsulo Kola).

Antaŭ pli ol mil jaroj, la nordianoj multe ĝenis al la mondo, vikingumante tra Eŭropo, ĉeeŭropaj Azio kaj Afriko, kaj eĉ en Groenlando kaj Nordameriko, kiujn ili kiel la unuaj eŭropanoj malkovris. Hodiaŭ, la kvin landoj estas fame konataj tra la mondo kiel pacamaj demokratioj kopiindaj.

La simbolo de Nordio estas Kvin Cignoj Flugantaj.

Ĉiuj flagoj de Nordio (krom la Sameuja) dividas komunan trajton: Unukolora fono sub Skandinava kruco, t. e. krista kruco maldekstren turnita ĝishorizontale.

La mezepokan historion de Nordio markis longedaŭraj militoj kaj fridaj kaj realaj inter la partoj okcidenta kaj orienta, reciproke regataj de Danio kaj Svedio. Pro tio, oni eĉ proponis Nordian flagon kombinantan je la farboj de la flagoj dana kaj sveda: ruĝa Skandinava kruco sur flava fono. Hodiaŭ ĝin nur utiligas kelkaj Nordiistoj k i ?


[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com