1956
El Vikipedio
Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1956
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1956 post Kristo okazis, interalie:
Enhavo |
[redaktu] Eventoj
[redaktu] Esperantujo
- 41-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago.
- 4-a Landa Kongreso de ELNA.
- Ivo Lapenna publikigis Principaron de Frostavallen.
- Curt J. Milkschutz fariĝis argentina ĉefdelegito.
[redaktu] Mondo
- Israelo militeniretis Sinajon. Ekestis krizo Liban-rilate.
- Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio aniĝas al UNO.
- Sudano sendependiĝis de Britio.
- Maroko sendependiĝis de la rego de Francio kaj Hispanio.
- 20-a de marto : Tunizio sendependiĝis de Francio.
- Angla Togolo unuiĝas kun Ganao.
- En Hungario en la 23-a de oktobro ekestis revolucio kaj liberecbatalo kontraŭ soveta reĝimo.
- Kreita Radiogloto.
- La argentina piloto Juan Manuel Fangio gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
[redaktu] Naskiĝoj
- 7-a de januaro: Uwe Ochsenknecht
- 10-a de januaro: Antonio Muñoz Molina, hispana verkisto
- 15-a de majo: Mirek Topolánek, Ĉeĥa politikisto, prezidanto de politika parto ODS
- 9-a de julio: Tom Hanks
- 4-a de oktobro: Bertilo Wennergren, sveda esperantisto kaj akademiano
- Floréal Martorell
[redaktu] Mortoj
- 31-a de januaro: A. A. Milne, angla verkisto
- 7-a de julio: Gottfried Benn
- 14-a de aŭgusto: Bertolt Brecht
- 30-a de oktobro: Pío Baroja, hispana verkisto
- 10-a de novembro: Harry F. Sinclair, usona nafto-industriisto
- 25-a de decembro: Robert Walser