Maroko
El Vikipedio
Maroko (arabe: المغرب [Al-Maghrib]) estas lando en norda Afriko, okcidente de Alĝerio.
- Landkodo: MA.
- E-nomo: Maroka Reĝlando.
- Nacia nomo: Al-Mamlaka al-Maghribija.
- Etimologio: "Maroko" estas eŭropa misprononco de la nomo de la malnova ĉefurbo Marakeŝ; arabe ĝi nomiĝas "al-Maghrib", t.e. "sunsubirejo, okcidento".
- Areo: 710.000 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: reĝo Mohamed VI.
- Ĉefurbo: Rabato (519 mil).
- Urboj: Kazablanko (3.500 mil), Marakeŝo (673 mil).
- Adm. divido: 28 provincoj kaj 2 urbaj prefekturoj.
- Diskutaj teritorioj: Ceŭto, Melilo, Okcidenta Saharo
- Loĝantaro: 26.562 mil (1995), inter ili 73,9% marokaj araboj, 25,4% berberoj.
- Ŝtatlingvo: araba lingvo.
- Kredantoj: muzulmanoj.
- Eksporto: fosfatoj, mineraloj, frukto, tabako, fiŝaj konservaĵoj.
- Pokapa GNP: 1.110 $.
- Organizoj: UNO (1956)
- Historio: de 19-a jarcento estis okupita de Francio kaj Hispanio. Ĝi akiris sendependecon en 1956, malgraŭ tio Hispanio kontrolas Mediteraneajn portojn ĉe la Afrika bordo - Ceŭto kaj Melilo. En proksima pasinteco Maroko havis teritoriajn pretendojn kun Maŭritanio pro la iama hispana dependa teritorio en Okcidenta Saharo. En 1979 Maŭritanio rezignis pri siaj pretendoj kaj nun la tutan teritorion de Okcidenta Saharo okupas Maroko, kiu konstruis en la dezerto 2.720 kilometrojn longan Marokan muron por protekti sin kontraŭ atakoj de la gerila Fronto Polisario, kiu celas proklami en Okcidenta Saharo sendependan ŝtaton.
- Heredaĵo: historiaj urboj estas Feso, Marakeŝo, Mekneso kaj Rabato. Antikvaj lokoj: Volubiliso kaj Likso (apud Laraŝo).
[redaktu] Esperanto-movado
Unuaj pioniroj estis en 1906 francaj oficiroj. Kapitano Fernando Redondo Ituarte en 1913 fondis en Melilla Esperanto-societon. Laboris en Tanger R. Manfred (fotografisto, 1925), gvidis ankaŭ kursojn Vincent C. Richard. En la 1930-aj jaroj esperantistoj troviĝis en urboj Ceuta, Tetuan, Casablanca, Meknes, Kenitra kaj Tanger; UEA havis delegitojn en kvar urboj.
Nuntempe la movado ne estas tiom vigla. Sed Mohamed Gharbi, juna viro el Tanger, estas membro de la komisiono pri agado en arablingvaj landoj de UEA.
|
|
---|---|
Alĝerio | Barejno | Egiptio | Ĝibutio | Irako | Jemeno | Jordanio | Kataro | Komoroj | Kuvajto | Libano | Libio | Maroko | Maŭritanio | Omano | Palestino | Saŭda Arabio | Sirio | Somalio | Sudano | Tunizio | UAE |
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/mo.html
- http://europa.eu.int/comm/external_relations/morocco/intro
- http://www.mincom.gov.ma/english/e_page.html
- http://www.travel-images.com/morocco.html
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |