Irako
El Vikipedio
Irako - al-Irak - العراق
Lando en sud-okcidenta Azio, konsistanta ĉefe el la valoj de la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato.
- Landkodo: IQ.
- E-nomo: Respubliko Irako.
- Nacia nomo: Al-Ĝumhurijah al-Irakijah, الجمهوريّة العراقيّة.
- Areo: 434.924 kv.km.
- Politika sistemo: transiro post la renversigo de la registaro de prezidento Saddam Husajn.
- Ĉefurbo: Bagdado.
- Urboj: Basra (617 mil), Mosulo (571 mil).
- Loĝantaro: 26.070 mil (2005), inter ili - araboj 72%, kurdoj 25%.
- Ŝtatlingvoj: araba kaj kurda.
- Kredantoj: islamanoj 97% (ŝijaismanoj 60-65%; sunnaismanoj 32-37%); pluraj kristanaj eklezioj (inter ili Nestorianismo); Jezidismanoj; Mandeanoj.
- Eksporto: nafto, lanŝtofo, daktiloj.
- Monunuo: iraka dinaro.
- Organizoj: UNO (1945).
- Heredaĵo: Hatra; Aŝur.
Enhavo |
[redaktu] Historio
[redaktu] Antikve
La aktuala areo de Irako estis antikve la loko de la grandaj civilizoj de Mezopotamio.
...
[redaktu] Alveno de Islamo
...
[redaktu] Moderna epoko
Post la falo de la Osmanida imperio en la unua mondmilito, la imperio estis disdividita en pecojn donitajn al la venkintaj eŭropaj potencoj. Irako estis kreita kiel pseŭdoŝtato, kaj estis mandatita al Britio fare de la Ligo de Nacioj (ekde la 25-a de aprilo 1920).
- 1921. 08. 23.: Oni surtronigis la unuan reĝon de Irako Fejsal?, filon de Hussein Bin Ali, reganto en Mekao.
- 1932. 10. 3.: Irako sendependiĝas
- 1958. 07. 14.: La monarkion faligis milita puĉo, la nova ŝtatformo iĝis respubliko. La gvidantoj de la puĉo estis Abdel Karim Kasim kaj Col Abd-al Salam Muhhaammad Arif. Ĉefministro de la respubliko iĝis Kasim
- 1963. 02. 08.: La Baath-partio kun gvido de Saddam Hussein organizis duafoje senrezultan puĉon kontraŭ Kasim. Saddam enprizoniĝis.
- 1966: Saddam sukcese eskapis kaj iĝis vic-ĉefsekretario de la partio
- 1968: Sukcesa puĉo de la Baath-partio. La nova prezidetno Ahmed Hassan Al-Bakr alianciĝis kun la Sovetunio kaj gvidis kotraŭokcidentan politikon.
- 1970: La kurdoj ricevis aŭtonomion kaj reprezantiĝon en la registaro
- 1972: irako subskribis 15-jaran kontrakton kun Sovetunio. Komenco de alŝtatigo de naftoindustrio
- 1973: Post la naftokrizo en 1973, oni la grandajn enspezojn el nafto turnis al la industrio, instruado, medicino, post kio la vivnivelo en Irako estis unu el la plej altaj en la araba mondo.
- 1974-1975: La kurdoj ribeliĝis per apogo de Usono kaj la ŝaĥo de Irano. La konflikto surgenuigis Irakon, kiu devis dividi kun Irano la kontrolon pri la disputita akvovojo Shatt al-Arab. La ŝaĥo ĉesigis la apogon de la kurdoj, la iraka reĝimo disbatis la ribelon.
- 1978: mortpuno por aniĝantoj en la opoziciaj partioj.
1979: Szaddam Husein rezignigis la generalon Al-Bakr kaj transprenis la potencon. Ene de tagoj li ekzekutigis multajn rivalojn. 1980: septembro: milito inter Irako kaj la najbaro Irano. Irakon subtenis diversaj okcidentaj potencoj, precipe Usono, por kontraŭstari disvastiĝon de ties islama revolucio. Militkrimoj per kemiaj armiloj kontraŭ kurdoj kaj irananoj estas malatentataj.
Irako por revenĝi la limvundigojn de Irano, okupis la naftoriĉan regionon Khuzestan. Fine de la monato, Irako abrogaciis la kontrakton subskribitan kun Irano en1975 kaj repostulis la akvovojon de Shatt al-Arab. Ambaŭ lando ekbombardis kaj ekkomenciĝis la 8-jara milito. 1981: Israelo bombardis la nuklean reaktoron de Bagdado. 1982: La okcidentaj landoj timis la fortiĝon de la radikala islama movado de Ajatolo Khomenei kaj ili ne volis venkon de Irano en la milito. Usono delistigis Irakon el la landoj apogantaj la terorismon. La ĉefa liveranto de armiloj al Irako estis la Sovetunio. 1988.08.20.: Irako kaj Irano subskribis militpaŭzon. Irako reorganizis la armeon per okcidentaj kreditoj kaj teknologioj. Oni uzis venengasojn kontraŭ la kurdoj, kio rezultis mortojn de purmil civitanoj. oni kalkulas, ke dum la milito mortis 400.000 homoj kaj plia 750.000 vundiĝis. La milito kaŭzis por la du landoj damaĝojn, profitperdojn (pro neeksporto de nafto9 en valoro de 400 md dolaroj.
1990-1991: Irako invadas kaj aneksas Kuvajton malprave kredante, ke Usono tion aprobos. Per aŭtoritato de la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj, internacia koalicio (ĉefe Usono kaj Britio sed ankaŭ aliaj) forpelas la irakan armeon el Kuvajto. UNO postulas, ke Irako forlasu amasdetruajn armilojn, kaj ke ĝi nepre kunlaboru kun internaciaj inspektistoj. Ekonomiaj punoj estas starigitaj, kaj regionoj de flugmalpermeso en la nordo kaj sudo de la lando. Tie ne rajtas flugi la iraka aerarmeo, sed ja aliaj. Usono provas instigi irakanojn revolucii kontraŭ Saddam Hussein, sed ne subtenas la malsukcesontajn revoluciantojn.
....
1998: La inspektistoj estas forprenitaj el Irako. Ekonomiaj punoj kaj flugmalpermesoj restas.
....
2002: La usona prezidanto George W. Bush proklamas, ke Irako estas parto de la "akso de malbono", ke ĝi posedas armilojn amase detrupovajn, kaj ke ĝi estas danĝera al la mondo. Bush igas "ŝanĝon de reĝimo" en Irako la ĉefa prioritato de la usona eksterlanda politiko en la sekvaj monatoj. Rezolucio 1441 de la Konsilio de Sekureco reportigas UN-inspektistojn al Irako por eltrovi, ĉu la lando laŭleĝe senarmiliĝis.
2003: Usono kaj Britio sendas kvaronon de miliono da soldatoj al Kuvajto kaj aliloken en la regiono por premi al Irako. Raportoj de ĉefinspektoro Hans Blix estas miksitaj. Laŭ Blix, oni iom-post-iom progresis, kaj pli da tempo estas laŭ li bezonata.
Marto, 2003: Usono, Britio, kaj Hispanio proponas duan rezolucion al la Konsilio de Sekureco. Tiu rezolucio donus la aŭtoritaton kontraŭmiliti al Irako post mallonga periodo manke de konvinka pruvo de tuta plenumo de la antaŭaj rezolucioj. Francio, Rusio, Ĉinio, kaj aliaj nacioj kontraŭas la rezolucion, preferante doni pli da tempo al la inspektistoj. Post kelkaj tagoj de debato, la rezolucio estas forprenita sen voĉdonado.
18-a de Marto, 2003: Bush deklaras ultimaton: Hussein eksiĝu kaj eliru el Irako en la sekvaj 48 horoj, alie Usonaj, Britaj, kaj aliancitaj fortoj invados por perforte eksigi lin kaj senarmiligi Irakon.
20-a de Marto, 2003: Dua Golfmilito komenciĝas.
28-a de junio 2004: Suverenecon donas la okupanta aŭtoritato al nova iraka registaro, du tagojn antaŭ la planita tago, por eviti ke ceremionio fariĝu celo de terorisma agado. Nova iraka ĉefministro estas Ijad al-Alaŭi, iama kunlaboranto de CIA. Tiu usonamika prezidento provas per diktatorecaj agoj firmigi sian postenon (malpermeso por unu monato de Al-Ĝazira televidstacio, restarigo de mortpuno). Li permesas al Usono plu agadi en Irako.
En aŭgusto 2004 elektis la milana nacia konferenco la transiran nacian asembleon. Ili donis siajn voĉoj ne al personoj, sed al listoj enhavintaj ĉefe nur partiojn de la iamaj emigrintoj. La novaj partioj en Irako apenaŭ reprezantiĝis en la listoj. Pro tio la UN silente malagnoskis la rezultojn de la voĉdonado.
La du militoj kaj la malpermeso de importo de medikamentoj, mizeraj cirkonstancoj pro la blokado kaŭzis laŭ unuj morton de miliono da beboj. La ekonomia detruo estis laŭ kelkaj kalkuloj eĉ 400 miliardoj da dolaroj, dum la privatigo kaj aĉetigo kunportis por usonaj entreprenoj belan profiton (la ĉasflugilojn de Mirage oni sendis dismunti anstataŭ forvendi ilin).
En 2005 (la 30-an de januaro) okazis balotoj en Irako, en kiuj venkis per 48 % la koalicio de la ŝijaismaj partioj, la kurdaj partioj atingis 25 % kaj la usonamika Ijad Allaŭi ricevis nur 13,6 %. Balotis 8,55 milionoj (58%) da balotjuraj homoj, la baloton bojkotis la sunaitoj, tiel ili ne havos reprezentanton en la parlamento. Proponita ĉefministro iĝis Ibrahim al-Ĝaafari.
[redaktu] vidu
|
|
---|---|
Alĝerio | Barejno | Egiptio | Ĝibutio | Irako | Jemeno | Jordanio | Kataro | Komoroj | Kuvajto | Libano | Libio | Maroko | Maŭritanio | Omano | Palestino | Saŭda Arabio | Sirio | Somalio | Sudano | Tunizio | UAE |
Ŝtatoj en Azio | |
---|---|
Afganio | Armenio | Azerbajĝano | Barejno | Bangladeŝo | Barato | Birmo | Brunejo | Butano | Ĉinio | Filipinoj | Indonezio | Irako | Irano | Israelo | Japanio | Jemeno | Jordanio | Kamboĝo | Kartvelio | Kataro | Kazaĥio | Kipro | Kirgizio | Kuvajto | Laoso | Libano | Malajzio | Maldivoj | Mongolio | Nepalo | Nord-Koreio | Omano | Orienta Timoro | Pakistano | Palestino | Rusio | Saŭda Arabio | Singapuro | Sirio | Sri-Lanko | Sud-Koreio | Taĝikio | Tajlando | Tajvano | Turkio | Turkmenio | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | Uzbekio | Vjetnamio | |
Dependaj teritorioj: Brita Hindoceana Teritorio | Kokosinsuloj | Kristnaskinsulo |
Kategorioj: Azio | Irako