Edinburgo
El Vikipedio
Dunedin estas ankaŭ novzelanda urbo., Edinburgh estas la nura urbo en Tristan da Cunha.
http://www.wikipedia.org/upload/a/a3/Edinpain.JPG |
|
Edinburgo (angle Edinburgh [edenbara], skotgaele Dùn Éideann [dun ejĝan]; ambaŭ signifas "monto de Edin") estas la ĉefurbo de Skotlando. Ĝi situas ĉe la suda flanko de la rivero Forth.
Loĝantaro – 445 000 (j. 2000)
Ĝi estas la historia, kultura kaj politika centro de Skotlando. Ĝi ankaŭ estas la financocentro, turisma centro kaj hejmo de la skota parlamento.
La nova kaj malnova partoj de la urbo estas loko de Monda kulturheredaĵo.
La Kastelo de Edinburgo enhavas la Kapelon de Sankta Margarita (St. Margaret) el la 12-a jarcento.
La Palaco Holyrood (15-a – 16-a jarcento) estas la oficiala skota loĝejo de la monarko.
Troviĝas tri universitatoj – Universitato de Edinburgo (ekde 1583), Universitato Heriot-Watt kaj la Universitato Napier.
[redaktu] Aliaj vizitindaĵoj
- La strato Royal Mile [rojal majl] ("Reĝa mejlo")
- Reĝa Skota Akademio
- Nacia Galerio de Skotlando
- Reĝa Skota Muzeo
- Muzeo de Skotlando (konstruita en 1998)
[redaktu] Esperanto en Edinburgo
La 11-a Universala Kongreso estis okazonta en Edinburgo sed pro la milito estis movita al San Francisco
La 18-a Universala Kongreso okazis en Edinburgo inter la 1-a kaj la 7-a de aŭgusto de 1926