Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Kategorio/Geografio - Vikipedio

Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Kategorio/Geografio

El Vikipedio


Ĉeĥio

Situo de Ĉeĥio en Eŭropo
Pligrandigu
Situo de Ĉeĥio en Eŭropo

Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "aŭskultu" aŭskultu Dosiero ), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km).

La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo.

Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlantika alianco (NATO) kaj de Eŭropa Unio (EU).

Legu la artikolon...

Ĉeĥoslovakio

Ĉeĥoslovakio en la jaroj 1945 - 1992
Pligrandigu
Ĉeĥoslovakio en la jaroj 1945 - 1992

Ĉeĥoslovakio, ankaŭ Ĉeĥo-Slovakio (mallonge, sed ripetite, ekde oktobro de 1918 ĝis novembro de 1989, sed ankaŭ post ĝi). Pli formale Ĉeĥoslovaka Respubliko (ĈSR), Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR), Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko (ĈSFR). Ŝtato en meza Eŭropo, kiu ekzistis ekde la 28-a de oktobro de 1918 ĝis la 31-a de decembro de 1992. Ĝi estiĝis post la unua mondmilito kiel sekvanta ŝtato de disfalinta Aŭstrio-Hungario. Ĝi ensumigis teritoriojn de Bohemio, Moravio, Ĉeĥa Silezio (suda parto de Silezio), Slovakio kaj Subkarpatio. („Supra Hungarujo“).

Legu la artikolon...

Eritreo

Emblemo de Eritreo

Eritreo estas ŝtato etendiĝanta en nordorienta Afriko sur marbordo de Ruĝa Maro. Ĝiaj kontinentaj limoj havas longecon 1630 km. Eritreo najbaras okcidente kun Sudano (605 km), Etiopio sude (912 km) kaj Ĝibutio sudoriente (113 km). Al Eritreo apartenas ankaŭ Dahlaka Insularo en Ruĝa Maro. Eritreo sendependiĝis de Etiopio en 1993 kaj tiel estas unu el la plej junaj sendependaj ŝtatoj en la mondo.

Legu la artikolon...

Kanado

Flago de Canada
Blazonŝildo de Kanado

Kanado estas la plej norda lando en Nordameriko. La lando etendiĝas inter la Atlantika Oceano en la oriento kaj la Pacifika Oceano en la okcidento, kaj havas landlimon kun Usono sude kaj nordokcidente (Alasko). Kanado ankaŭ atingas la Arktan Oceanon en la nordo kie la teritoriaj pretedentoj etendas ĝis la Norda Poluso.

Post Rusio, Kanado estas la dua plej granda lando laŭ tuta areo. Tamen ĝia popoldenseco estas tre malforta (po 3 homoj en kvadrata kilometro), tiel ke entute estas nur 32 milionoj da loĝantoj. Kvankam Kanado havas pli grandan geografian areon ol la najbara Usono, ĝi nur havas unu naŭonon de la popolkvanto.

Kanado estas necentra federacio de 10 provincoj kaj 3 teritorioj kuniĝintaj laŭ proceso nomata konfederaciiĝo.

Legu la artikolon...

Sud-Afriko

Flago de Sud-Afriko

La Respubliko de Sud-Afriko (angle: South Africa, afrikanse: Suid-Afrika) estas la plej suda nacio en Afriko. Ĝiaj najbaraj landoj estas Namibio, Bocvano, Zimbabvo, Mozambiko, Svazilando kaj Lesoto.

Sud-Afriko evoluis iel malsame ol la aliaj Afrikaj landoj pro du kialoj: la granda nombro de enmigrintoj el Eŭropo kaj la minerala riĉeco kiu gravigis la nacion por okcidentaj landoj, speciale dum la Malvarma Milito. Pro la unua, Sud-Afriko estas rase tre diversa ŝtato. Ĝi enhavas la plej grandajn nombrojn da "Koloruloj" (t.e., rase miksitaj homoj), da eŭropidoj kaj da hindoj en Afriko. Proksimume 75% el la loĝantaro konsistas el nigruloj.

Rasa konflikto inter la Eŭropa minoritato kaj la nigrula majoritato estas gravega temo en la historio kaj politiko de la lando, rezultiginte la apartismon kiun efektivigis la Nacia Partio en 1948. La apartismaj leĝoj ekaboliĝis en 1990 post longa kaj perforta batalo de la nigra majoritato, kaj de iuj eŭropidoj, mestizoj kaj hindoj.

En 1994 Nelson MANDELA estis elektita kiel la unua nigra prezidento. La nuna prezidento, Thabo MBEKI, estis elektita en la dua demokrata baloto (1999) kaj denove en 2004.

Legu la artikolon...

Bohemio

historia emblemo de Bohemio
Pligrandigu
historia emblemo de Bohemio

Bohemio (ĉeĥe: Čechy) estas unu el tri historiaj landoj en hodiaŭa Ĉeĥio. Nordokcidente ĝi najbaras kun iama Supra Luzacio, kiu pli malfrue fariĝis parto de Saksio kaj de kiu ĝi estas ĝis nun; norde ĝi najbaras kun Silezio (respektive kun tiu ĝia parto, kiu hodiaŭ apartenas al Pollando, ĝis la jaro 1945 al Prusio, do al Germanio kaj ĝis regado de Maria Teresia al Aŭstrio, respektive al Ĉeĥio), oriente kun Moravio, sude kun Aŭstrio kaj sudokcidente kun Bavario.

Bohemio estis de komence politika centro de heredaj landoj de krono ĉeĥa, al kiuj en diversaj tempoj plu apartenis Moravio, Silezio kaj Luzacio.

La nomo devenas de okcidentslava tribo de ĉeĥoj. Latina nomo Bohemia, devene Boiohaemum, kiu post iom da tempo influis ankaŭ nomojn en aliaj lingvoj, estas derivita de kelta tribo de bojoj, kiuj en la teritorio de Bohemio vivis ekde la 4-a ĝis la 1-a jarcentoj a.K.

Ĝis la jaro 1918 kaj ĝis la estiĝo de Ĉeĥoslovakio la nomo Bohemio kutime rilatis apud la propra reĝlando al la tuta Ĉeĥio, do al ĉiuj landoj de la Lando de Krono, kaj ĝi havis tiel en la fakto duspecan signifon. Tiu ĉi tradicia diĥotomio parte pludaŭras ĝis hodiaŭ, eĉ kiam estis oficiale forigita pro enpraktikigo de milde ŝanĝita nomo Ĉeĥio.

Legu la artikolon...

Ĉeĥa Silezio

Ĉeĥa Silezio en la mapo de Ĉeĥio

Ĉeĥa Silezio – iam ankaŭ Moravia Silezio, ĝis 1918 Aŭstria Silezio, 19181945 ankaŭ Sudeta Silezio – estas historia teritorio situanta oriente en Ĉeĥio kun areo 4 452 km2 kaj proksimume 1 miliono da loĝantoj. Historia ĉefurbo estas Opava. Escepte de la moderna distrikto Jeseník (kiu estas parto de Regiono Olomouc), la teritorio apartenas al Moravia-Silezia Regiono. Sude ĝi najbaras kun Moravio; sudoriente kun Slovakio; oriente, norde kaj sudokcidente kun Pola Silezio (konkrete kun Silezia vojevodio, Opola vojevodio kaj Malsupra Silezio (vojevodio)).

Ĉeĥa Silezio situas en regiono de Sudetoj, kiuj oriente ŝanĝiĝas en Karpatoj. Ĉeĥa Silezio estadas ofte erare konsiderata kiel parto de Moravio. La plej gravaj riveroj estas Odro, Opava kaj Olše, kiuj parte fermas limon kun Pollando. La riveroj Odro kaj Ostravice poste kreas ankaŭ parton de la historia landa limo kun Moravio. Krom urbo Ostrava situanta en la historia landa limo kun Moravio (Moravia kaj Silezia Ostrava) apartenas inter signifaj sileziaj urboj la historiaj metropoloj de la ĉeĥa Silezio urboj Opava, Krnov, Český Těšín, Karviná, Třinec kaj pluaj.

Legu la artikolon...

Goao (ŝtato)

Situo de ŝtato Goao
Pligrandigu
Situo de ŝtato Goao

Goao (गोआ) estas la plej malgranda federacia ŝtato de Barato. Ĝi apartenas al la plej multe prosperantaj federaciaj ŝtatoj de Barato. Ĝia ĉefurbo estas Panajo (ankaŭ Panjim, konkane poste Ponnje, antaŭe Nova Goa); pluaj pli grandaj urboj estas Margao, Mapuso kaj Vasco da Gama. Ĝis 1961 ĝi estis portugala kolonio de Portugala Hindio, kune kun ŝtatoj Damano kaj Diuo.

Legu la artikolon...

Kantabrio

Kantabrio sur la mapo de Hispanio

Kantabrio (hispane Cantabria [kantabrja]) estas aŭtonoma komunumo, kiu situas en la nordo de Hispanio, ĉe la Kantabra Maro. La regiono havas nur unu provincon, Kantabrion. La ĉefurbo estas Santandero. Ties najbaraj regionoj estas Asturio okcidente, Kastilio kaj Leono sude kaj la Eŭska Aŭtonoma Komunumo oriente.

La plej gravaj urboj estas Santandero, Torrelavega, Astillero, Santoña, Laredo, Castro-Urdiales, Colindres, San Vicente de la Barquera kaj Reinosa. En la vilaĝo Santillana del Mar estas la mondfama groto Altamira, kun prahistoria arto, kiu estas parto de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Legu la artikolon...

Guangxi

Guangxi [guangŝi] estas aŭtonoma regiono en Ĉinio, kiu situas en la sudo de la ĉina ĉeftero kaj sudokcidento de ĝia ĉemara regiono. Ĝi areas entute 236700 kvadratajn kilometrojn, kiuj konsistigas 2.5% de la ĉina teritorio. Ĝia areo estas la 9-a inter la ĉinaj provinc-nivelaj regionoj.

Guangxi estas grava loko de turismo. Tie estas majestaj arbaroj de montopintoj, ĉarmaj karstaj kavernoj, klaraj riveroj kaj lagoj, animskuaj akvofaloj, sanigaj fontoj malvarmaj, varmaj kaj mezvarmaj, belaj ĉemaraj pejzaĝoj, senlimaj ĉemaraj arbaraj parkoj, multaj specoj de animaloj kaj vegetaloj, historiaj objektoj, diversnaciaj moroj, religiaj temploj kaj belaj pejzaĝoj en la hejmo de ĉinaj elmigrintoj.


Legu la artikolon...

Luzacio

Situo de Luzacio en Eŭropo
Pligrandigu
Situo de Luzacio en Eŭropo

Luzacio estas historia teritorio dividita hodiaŭ inter landoj de Germanio (pli granda parto) kaj de Pollando. Enkadre de Germanio ĝi estas dividita inter federaciaj landoj Saksio kaj Brandenburgio. La pola parto estas dividita inter vojevodioj Malsupra Silezio (vojevodio) kaj Lubuŝia vojevodio. Historie Luzacio dividiĝas en Supran Luzacion (oriente regionoj de Görlitzĉeĥe: Zhořelec kaj okcidente de Bautzen – ĉeĥe: Budyšín), kiu estas pli proksime al Ĉeĥio kaj Malsupran Luzacion (kun centro de Cottbus (ĉeĥe: Chotěbuz), kiu estas pli norde. En Luzacio antaŭe loĝis slavoj, kiuj (kiel minoritato) ĉi tie vivas ĝis hodiaŭ – la soraboj.

Legu la artikolon...

Moravio

Moravio en mapo de Ĉeĥio

Moravio (ĉeĥe: Morava) estas unu el historiaj ĉeĥaj landoj (hodiaŭ kun areo 26 095 km2). Ĝi etendiĝas en orienta parto de Ĉeĥio. Kun Moravio najbaras okcidente Bohemio (344km), sude aŭstria federacia lando Aŭstrio Malsupra, sudoriente, oriente poste Slovakio kaj nordoriente Slovakio kun Ĉeĥa Silezio, norde poste Pola Silezio – konkrete regiono Klodsko, kiu estas hodiaŭ parto de pola Malsupra Silezio (vojevodio) (20 km). Se ni kalkulas al Moravio ankaŭ eksajn moraviajn enklavojn en Silezio, do Moravio najbaras ankaŭ kun pola Opola vojevodio, kiu situas en historia teritorio de Pola Silezio. Kiel metropolo de Moravio estas konsiderata Brno, nome ekde la jaro 1641. Antaŭe ĉefurbo estis Olomouc, kiu eĉ plu apartenas al signifaj historiaj urboj de Moravio. Je iom pli malfrue kun progreso de minejoj kaj industrio signifiĝis urbo Ostrava. Inter pli konataj regionoj de Moravio apartenas Valaĥio, Moravia Slovakio, Haná.

Legu la artikolon...

Silezio

Silezio (ĉeĥe Slezsko, germane Schlesien, pole Śląsk) estas historia teritorio, etendiĝanta nuntempe parte en Pollando (plimulto de la teritorio), parte en Ĉeĥio kaj vilaĝo Pechern kaj du eksklavoj nordokcidente de urbo Bad Muskau situas ankaŭ en Germanio. Ĝis la jaro 1742 la tuta Silezio apartenis al landoj de Krono Ĉeĥa. Tiutempe metropolo de Silezio estis urbo Vroclavo. Post la jaro 1742 poste ties teritorio dividiĝis en kelke da partoj kun ŝanĝiĝema amplekso. (vidu Ĉeĥa Silezio, Prusia Silezio, Pola Silezio).

Legu la artikolon...

Antverpeno

Antverpeno (nederlande: Antwerpen, france: Anvers) estas urbo kun granda haveno en Belgio. Antverpeno estas la dua plej granda urbo de Belgio kaj la plej granda de la Flandra regiono. La urbo havas 455.148 (2004) enloĝantojn kaj la tuta kunurbaĵo enhavas ĉirkaŭ 800.000 enloĝantojn. Ĝi estas la ĉefurbo de Antverpenio. La urbo troviĝas je la dekstra bordo de la rivero Skeldo kaj estas konata pro sia vasta havenoregiono kun internacia kargotransporto.

Antverpeno estas konata kiel 'la Jerusalemo de la okcidento' pro la granda juda komunumo, de kiu multaj estas ege ortodoksaj. Antverpeno estas la koro de la diamantindustrio, kaj se temas pri komerco, kaj se temas pri tajli. Ekde la jaroj 1990 la urbo estas ankaŭ konata pro modoprojekto, danke al kelkaj sukcesplenaj studentoj de la Reĝa Akademio por Belaj Artoj.

Antverpeno ankaŭ estas konata pro sia zoologia ĝardeno, kiu estas unu el la plej malnovaj de la mondo. La Antverpena zoo troviĝas en la mezo de urbo kaj loĝigas pli ol 4000 bestojn. La Reĝa Kompanio por Zoologio kontrolas la bonfarton de la bestoj kaj jam dum pli ol 100 jaroj helpas protekti endanĝerigitajn bestajn speciojn.

Legu la artikolon...

Budapeŝto

Jena ĉenponto ...
Pligrandigu
Jena ĉenponto ...

Budapeŝto (hungare Budapest [BUdapeŝt]) estas la ĉefurbo de Hungario. Ĝi situas sur ambaŭ bordoj de la rivero Danubo kaj estas la industria, komerca kaj trafika centro de la lando. Budapeŝto estiĝis la 1-an de januaro en 1873 el la apartaj urboj Peŝto (situanta sur la orienta bordo de Danubo), Buda kaj Óbuda (okcidente).

En 1937 la agosfero de la Ĉefurba Publiklabora Konsilio plivastiĝis al ĉirkaŭo de Budapeŝto. Tiu iĝis bazo de estigo de granda Budapeŝto (1950) surbaze de leĝo 1949 XXVI.tv. Tiel ĝi pligrandiĝis ekde la 1-a de januaro 1950, kiam oni aligis pli grandajn komunumojn de la ĉirkaŭaĵo nomata Granda Budapeŝto, kies loĝantaro atingis 2 milionojn.

Legu la artikolon...

Gento (urbo)

Gento (nederlande:Gent[Ĥent]) estas la ĉefurbo de la flandra provinco Orienta Flandrio en Belgio. La urbo havas preskaŭ 230.000 enloĝantojn. Ĝi situas ĉe la kunfluiĝo de la riveroj Skeldo kaj Liso. Oni ankaŭ foje ĝin nomas "De fiere stede" - la fiera urbo. En 2005 la urbo estis nomita "La plej agrabletosa urbo de Flandrio" de 'Toerisme Vlaanderen & Brussel'. La sankta patrono de Gento estas Sankta Bavo kaj ĝiaj enloĝantoj ricevis la kromnomon "stroppendragers" - portantoj de pendŝnuro.

Legu la artikolon...

Šilheřovice

Preĝejo de Ascendotago de Virgulino Mario
Pligrandigu
Preĝejo de Ascendotago de Virgulino Mario

Šilheřovice (legu: Ŝilherĵovice) (pollingve Szilerzowice, germane Schillersdorf) estas vilaĝo de Regiono Hlučín. En la tempo de sia estiĝo, ĉirkaŭ duono de la 13-a jarcento, ĝi estis ĉirkaŭgita de densaj arbaroj, kovrantaj tiam plimulton de la tuta regiono. La vilaĝon, tra kiu verŝajne kondukis unu el nordosudaj komercaj vojoj, ni vicigas tiutempe al la tn. arbaraj landvojaj tipoj de vilaĝoj. Ties fondo estas alskribata same kiel fondo de najbara vilaĝo Markvartovice al sinjoroj el Barut kaj en Landek, burgo en proksima monteto super rivero Odro.

Legu la artikolon...

Vercors (montomasivo)

Vercors fotita de satelito
Pligrandigu
Vercors fotita de satelito

Vercors (prononce [ver-KOR]) estas montomasivo en Drôme kaj Isère, la plej okcidenta montargrupo de la francaj Alpoj. Je ĉiu flanko ĝiaj deklivoj tre krute leviĝas, pro kio nur en la 20-a jarcento eblis fari ĝin atingebla por la strata trafiko. Por tio oni plurloke trarompis la rokojn per galerioj, formitaj de eksplodigoj. La masivo estas pro sia limigita utiligeblo por mastrumado, la plej granda franca naturrezervejo kun 17.000 ha.

Vercors situas en la sudoriento de Francio, en la departementoj Isère kaj Drôme (apartenantaj al la regiono Rodano-Alpoj, france: Rhône-Alpes ) inter la urboj Grenoble kaj Die. La montomasivon limigas la riveroj Isère, Drac kaj Drôme. Oriente de ĝi situas la valo Trièves

Vercors estas memstara montomasivo kun longa alte situanta valo, en la direkto de nordo al sudo.
La monto Grand Veymont havas la plej altan pinton (2.341 m) de la masivo. Range sekvas La Grande Moucherolle (2.284 m).

Legu la artikolon...

Nov-Orleano

Nov-Orleano (france La Nouvelle-Orléans, angle New Orleans) estas la plej granda urbo de la Usona ŝtato Luiziano.

La urbo estas industria, distribua centro kaj grava havenurbo. Ĝi estas konata pro sia kultura heredaĵo (speciale franca, hispana, afrika kaj usona influoj), precipe rilate al muziko kaj kuirarto. Ĝi estas mondfama turisma celo danke al siaj multaj festivaloj kaj festadoj, el kiuj la plej notindaj estas Mardi Gras (aŭ la karnavalo de Antaŭfasta Mardo), Jazz Fest (aŭ Ĵazfesto), Southern Decadence (aŭ Suda Dekadenco), kaj pro Usona futbalo ĉe la stadiono Superdome. La urbo situas ĉe la bordo de la rivero Misisipo, kiu ligas ĝin al la Golfo de Meksiko, kaj sude de la Lago Pontchartrain [PONĉartrejn] (aŭ esperante: Ponĉartrano).

La urbo fondiĝis en 1718 kaj ludis gravan rolon en la historio de Usono. La urbo nomiĝis honore al Filipo, Duko de Orleano kiu estis regento kaj reganto de Francio, kiam la urbo estis fondita; la nomo de la urbo aludas ekzistantan urbon Orleano en centra Francio.

Nov-Orleano estas grava havena urbo pro sia loko ĉe la Golfo de Meksiko kaj laŭ la rivero Misisipio, kiu igas ĝin nabo por aĵoj vojaĝantaj de Latin-Ameriko. La petrola industrio ankaŭ estas tre grava al la ekonomio de Nov-Orleano; multaj borstacioj lokiĝas en la Golfo. La haveno de Suda Luiziano (kiu inkludas la havenon de Nov-Orleano) baziĝas en la metropolregiono de Nov-Orleano kaj estas la kvara plej granda haveno, laŭ toneloj, en la mondo.

Legu la artikolon...

Kolombio

Kolombio (hispanlingve Colombia [koLOMbja]) estas ŝtato lokita en la nordokcidento de Sudameriko. Laŭ loĝantaro, Kolombio estas la tria plej granda lando en Latinameriko - nur Brazilo kaj Meksiko estas pli grandaj. En la okcidento estas Pacifiko, en la nordo la Kariba Maro, en la oriento Venezuelo kaj en sudo la ĝangalo de Amazono. La lando estis nomita laŭ Kristoforo Kolumbo.

La ĉefaj eksportaĵoj de Kolombio estas kafo, perloj, nafto, karbo, floroj, smeraldoj kaj kokaino. 80 % de la kokaino en la mondo estas produktitaj en Kolombio. La Malneta Enlanda Produkto de Kolombio estas 87 miliardoj da usonaj dolaroj, do po 1.910 $ porkape.

Legu la artikolon...

Francio

Francio estas ŝtato, kies teritorio ĉefe situas en okcidenta Eŭropo sed ankaŭ inkludas kelkajn transmarajn dependaĵojn en aliaj kontinentoj. Parizo, la franca ĉefurbo, viciĝas inter la unuarangaj internaciaj metropoloj. Francio etendiĝas ekde Mediteraneo ĝis la Manika Markolo, kaj ekde la riverego Rejno ĝis la Atlantika Oceano. Francoj ofte uzas la kromnomon l'Hexagone (la "sesangulo") por difini la eŭropan teritorion de Francio pro ĝia geografia ŝajno.

Francio estas demokratio, organizita kiel relative centralizita respubliko kun dukapa ekzekutivo. Ekonomie estis tiu lando la kvina plej riĉa ŝtato de la tuta mondo en 2004. Ĝiaj ĉefaj idealoj estas resumitaj en la fama Deklaracio de Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789. Krome estas Francio unu el la fondintaj membroj de Eŭropa Unio en 1957, sed ankaŭ de la Unuiĝintaj Nacioj en 1945. Kiel unu el la venkintoj de la Dua Mondmilito, Francio estas unu el la kvin konstantaj membroj de la Konsilio de Sekureco. La franca armeo disponas pri la atombombo.

La nomo France devenas de la Frankoj, ĝermana tribo kiu okupaciis la landon post la disfalo de la romia imperio.

Legu la artikolon...

Kalgario

Kalgario (angle: Calgary) estas urbo en la provinco Alberto, en okcidenta Kanado. Ĝi lokiĝas en la sudo de la provinco en regiono de montetoj kaj altaj ebenoj 80 km-ojn oriente de la Rok-Montaro. Ĝi estas la plej granda urbo de Alberto kaj la tria plej granda en Kanado; ĝi estas la plej granda metropola regiono en Kanado inter Toronto kaj Vankuvero.

Kalgario estas bone konata kiel cel-loko por vintraj sportoj kaj ekoturismo, proksima al pluraj montaj ripoz-lokoj. La ekonomio de Kalgario fokusiĝas unuavice je la nafto-industrio, sed agrikulturo, turismo, kaj teknologiaj industrioj ankaŭ grave kontribuas al la rapida ekonomia kreskado de la urbo. Kalgario nun havas la due plej altan koncentriĝon de ĉef-oficejoj en Kanado. La urbo ankaŭ gastigas plurajn grandajn festivalojn ĉiujare, inkluzive la Kalgaria Stampedo, la Festivalo de Popol-Muziko, la Lilaka Festivalo, kaj la due plej granda kariba festivalo en Kanado (Carifest). Kalgario estis la unua kanada urbo, kiu gastigis la Vintrajn Olimipikojn, en 1988.

Legu la artikolon...

Fortalezo

Fortalezo (portugale Fortaleza (fortikaĵo)), ĉe la Atlantiko, estas la ĉefurbo de Cearao, nordorienta subŝtato de Brazilo. Je du gradoj sude de la ekvatoro, je altitudo ĉirkaŭ 21m, ĝi estas municipa centro de 313,8 km² de areo kaj 2 097 757 da enloĝantoj (urba denseco: 6 685,01 po km²). En ĝia metropola areo vivas ĉirkaŭ 3,1 milionon da enloĝantoj je 2001. Fortalezo allogas ĉiujare milionojn da turistoj el tuta Brazilo kaj de cetera mondo. Ĝi situas ĉe koordinatoj 3° 43' S, 38° 33' U Mapo.

Ĝi estas grava haveno, kiu eksportas kotonon, kafon, felojn kaj aliajn produktojn de la landinterno.

Legu la artikolon...

Monto Sankta Mikaelo

La Monto Sankta Mikaelo vidita el sudo
Pligrandigu
La Monto Sankta Mikaelo vidita el sudo

Monto Sankta Mikaelo (en la franca: Mont Saint Michel [mon sen miŜEL]) estas roka insulo en la vadomaro de la marenfluejo de la Couesnon (prononcu kuenong), ĉirkaŭ 1 kilometro antaŭ la normanda marbordo. La insulo famiĝis pro la tie konstruita benediktana monaĥejo (11-a ĝis 16-a jarcento), kiu superrigardas la nur ĉirkaŭ 55.000 kvadratmetrojn grandan insuleton (ĉirkaŭo de proksimume 830 metroj). La statuo de Sankta Mikaelo sur la pinto de la abateja preĝejo kulminas je 170 metroj super la maro. Ĝi estas unu el la plej belaj ekzemploj pri franca mezepoka arkitekturo kaj pri abatejo fortikigita.

Monto Sankta Mikaelo nomiĝas ankaŭ la urbo (departemento Manche, regiono Malsupra Normandio), kiu estis fondita en 708, kaj vivis dum la mezepoko danke al pilgrimuloj kaj hodiaŭ danke al turismo. Atentu en la franca pri la streketo: Mont Saint-Michel estas la monto, Mont-Saint-Michel la urbeto.

Ankoraŭ hodiaŭ loĝas kaj laboras benediktanoj en la monaĥejo, kvankam la Monto Sankta Mikaelo iĝis granda turistocelo, kiun vizitas ĉirkaŭ 3,5 milionoj da homoj ĉiujare. La monto kaj la golfeto estas parto de la Monda Heredaĵo de Unesko, ekde 1979.

Legu la artikolon...
17
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com