Venezuelo
El Vikipedio
La Bolivara Respubliko Venezuelo (elparolata kaj ankaŭ skribata Venezŭelo, Hispane: República Bolivariana de Venezuela) estas tropika lando situanta en la norda marbordo de Sudameriko. Ĝiaj landlimoj estas: norde la Kariba Maro kaj la Atlantika Oceano, Gujano oriente, Brazilo sude, kaj Kolombio okcidente. Norde, ne malproksime de la Venezuela marbordo troviĝas ankaŭ la karibaj insuloj de Arubo (Nederlando) kaj Trinidado kaj Tobago.
|
|||||
Oficiala lingvo | Hispana lingvo | ||||
Ĉefurbo | Karakaso 10° 30' N, 66° 58' W |
||||
Plej Granda Urbo | Karakaso | ||||
Prezidento | Hugo Chávez | ||||
Areo |
916 445 km² 26 000 km² |
||||
Loĝantaro - Totalo (2004) |
26.127.351 Konsistigo: mestizoj 67%, blankuloj 21%, nigruloj 10%, indianoj 2% |
||||
Sendependiĝo - deklarita - agnoskita |
de Hispanio 5-a de julio 1811 24-a de junio 1821 |
||||
Disiĝo | de Gran Colombia 6-a de majo 1830 |
||||
Valuto | Bolivaro | ||||
Nacia Himno | Gloria al Bravo Pueblo | ||||
Telefona landkodo | +58 |
La nomo de la lando estis inspirata de Amerigo Vespucci en 1499, dum lia esplorado de la nordokcidenta marbordo (konata hodiaŭ kiel la Golfo de Venezuelo), kune kun Alonso de Ojeda. La skipo observis vilaĝojn de la indiĝenoj, kiuj havis la domojn super la akvo, apogitaj sur stangoj. Por Vespucci, ĉi tio estis klara rememoro al la urbo Venecio. La eltrovita regiono estis baptita kiel Venezuela, kio signifis Eta Venecio
[redaktu] Historio
La lando estis loĝata antaŭ 1492 de diversaj disaj triboj de indianoj, ne unuigitaj kiel en aliaj regionoj de Sudameriko.
La konkero fare de la Hispana Imperio estis sufiĉe rapida, kvankam komence nur la marbordo estis koloniigata.
La sendependeco de la lando estis atingita kaj agnoskita en 1821, kvankam en la unuaj jaroj la nuna lando formis parton de la Konfederacio de la Granda Kolombio. En la luktoj de sendependiĝo ludis grandan rolon la nacia heroo Simón Bolívar.
La historio de la sendependa lando dividiĝas en kvin periodojn, la kvin respublikojn. La Kvina Respubliko naskiĝis post la nova konstitucio de 1999 favorita de la nuna prezidento Hugo Chávez.
En aprilo 2002 okazis manifestacio, instigita de la opozicio, apogata de la riĉularo kaj de la mastraro, kaj la 11-an de aprilo provo de ŝtatrenverso, dum kiu la prezidanto Chávez estis kaptita kaj forkondukita, sed poste, sekve al popolaj protestoj kaj al interveno de tiu parto de la armeo kiu subtenis la bolivaran revolucion, liberigita kaj reenpostenigita kiel prezidanto de la respubliko.
En 2004 okazis kontraŭregistaraj protestoj, instigitaj de la mastraro, kaj lokaŭto, apogitaj de Usono.
La 4-an de decembro 2005 okazis parlamentaj balotoj, kiujn bojkotis la opoziciaj partioj. La partoprenanto estis 25%, komparante al la pli fruaj 50-60% (2000 kaj 2002). Partio de Chávez (Movado por la Kvina Respubliko) akiris 114 (68%) el la 167 sidejoj de la Nacia Asembleo. La balotojn diris korekta ĉiu lando de la Tero, escepte de Usono.
[redaktu] Teritoria organizado
Venezuelo estas respublika lando, dividita en 23 ŝtatoj, la Federa Distrikto (la urbo de Karakaso), 72 federaj dependaĵoj (insuloj kaj insuletoj) kaj la teritorio de la Esekiba Gujano (Guayana Esequiba) (areo reklamata de Venezuelo).
Ŝtatoj:
- Amazonio
- Anzoátegui
- Apure
- Aragua
- Barinas
- Bolivaro
- Carabobo
- Cojedes
- Delta Amacuro
- Falcón
- Guárico
- Lara
- Mérida
- Miranda
- Monagas
- Nueva Esparta
- Portuguesa
- Sucre
- Táchira
- Trujillo
- Vargas
- Yaracuy
- Zulia
Vidu apartan artikolon Teritoria organizado de Venezuelo
Vidu ankaŭ Listo de urboj de Venezuelo
Ŝtatoj en Sudameriko |
---|
Argentino | Bolivio | Brazilo | Ĉilio | Ekvadoro | Gujano | Kolombio | Paragvajo | Peruo | Surinamo | Trinidado kaj Tobago | Urugvajo | Venezuelo |
Dependaj teritorioj: Falklandoj (brita) | Franca Gviano (franca) | Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj (brita) |