Latin-Ameriko
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Latin-Ameriko
Latin-Ameriko estas populara termino por tiuj partoj de Ameriko, kie la ŝtatlingvoj latinidas, do esence, estas aŭ la Hispana, la Portugala, aŭ la Franca. Latin-Ameriko ampleksas Meksikon, ĉiujn landojn de Mezameriko krom Belizo (anglalingva), multajn landojn de Antiloj, kaj ĉiujn areojn de Sudameriko krom Gvajano (anglalingva), Falklandoj (anglalingvaj) kaj Surinamo (nederlandlingva).
Strange, oni neniam kunkalkulas franclingvajn ejojn de Usono kaj Kanado, ekzemple Kebekio. Tio eble montras, ke la prefikso Latin- ne nur indikas lingvon, sed ankaŭ kulturon kaj vivmanieron.
La koncepton "Latin-Ameriko" introdukis francoj (Amérique Latine) por pravigi la intervenon de franca imperiestro Napoleono la 3-a en Meksiko. Komparu Iberameriko.
Portugala Latin-Ameriko (aŭ "Luzitan-Ameriko"):
Franca Latin-Ameriko:
Hispana Latin-Ameriko (aŭ "Hispanameriko"):
- Meksiko
- Kubo
- Puerto-Riko
- Domingo
- Gvatemalo
- Honduro
- Salvadoro
- Nikaragvo
- Kosta-Riko
- Panamo
- Kolombio
- Venezuelo
- Ekvadoro
- Peruo
- Bolivio
- Ĉilio
- Paragvajo
- Argentino
- Urugvajo
vidu ankaŭ: Merkosudo
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.comunidadandina.org/endex.htm
- http://news.bbc.co.uk/2/hi/business/4079505.stm
- http://www.coha.org
- http://www.ericdigests.org/pre-923/latin.htm
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |