Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Brno - Vikipedio

Brno

El Vikipedio

Koordinatoj: 49° 12' N, 16° 37' E Mapo

Brno (Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "elparolu" elparolu Dosiero [BR-no] - ĉeĥe; germane Brünn, latine Brunna, Esperanto hezitas pri Brno, Bruno kaj Brunno) estas la dua plej granda urbo de Ĉeĥio, historia ĉefurbo kaj plej granda urbo de Moravio kaj administra centro de la Sudmoravia regiono. Ĝi situiĝas ĉe la kunfluejo de riveroj Svratka kaj Svitava, en la sudoriento de Ĉeĥio. Kiel distrikto Brno-urbo apartenas Brno, flanke de Plzeň kaj Ostrava, al la tri urbaj distriktoj de Ĉeĥio. La areo estas 230 km² kaj la popolnombro 367 729 enloĝantoj (2005).

Enhavo


Situo de Brno (ruĝa) en Ĉeĥio
Pligrandigu
Situo de Brno (ruĝa) en Ĉeĥio
Blazono
Pligrandigu
Blazono


[redaktu] Etimologio

La nomo Brno devenas de la kelta lingvo parolata en la regiono antaŭ la alveno de slavaj kaj ĝermanaj popoloj. Ĝi estas parenca al la keltaj vortoj por monto, ekzemple al la kimra vorto bryn. Alia teorio diras, ke brn estas malnova ĉeĥa vorto por koto.

[redaktu] Historio

Brno fondiĝis en 1243. La regiono estis enloĝata jam ekde ŝtonepoko. Inter la jaroj 1021 kaj 1034 estis fondita burgo Brno. Inter 1231 kaj 1237 kvar komunumoj kuniĝis en unu urbon, kiu retenis tiun nomon. Ekde 1349 la urbo estis daŭra rezidejo de markgrafoj de Moravio, dum episkopejo restis en la urbo Olomouc - la plej granda moravia rivalo de Brno. En 1399 estis en Brno 999 domoj, en kiuj loĝis 8 400 enloĝantoj.

En 1641 Brno fariĝis ĉefurbo de Moravio, en 1645 ĝi sukcese rezistis al sveda sieĝado (travivis ĝin tamen nur 4 500 enloĝantoj), savis tiel de sveda atako la aŭstri-hungarian ĉefurbon Vienon kaj tiel konfirmis sian pozicion de moravia ĉefurbo.

En 1805 apud proksima urbo Slavkov (germane Austerlitz) okazis granda batalo de tri imperiestroj (Napoleono kontraŭ la aŭstra imperiestro kaj la rusa caro). En 1865 aŭgustena monaĥo Johann Gregor Mendel formulis sian teorion pri heredeco. Ekde 1881 laboris en Brno mondfama komponisto Leoš Janáček. Viktor Kaplan fabrikis sian unuan turbinon en 1914. En 1919 fondiĝis la Masaryk-Universitato.

Pri la historio de Brno konserviĝis ankaŭ multaj legendoj. Al la plej konataj apartenas la legendoj pri La rado de Brno, La drako de Brno kaj Kiel Brno saviĝis de svedoj.

[redaktu] Naturo kaj turismaj allogaĵoj

Sude de la urbo eniras la rivero Svitava en la riveron Svratka. Artefarita digolago ĉe Svratka nordoriente de la urbo servas kiel rezervujo de akvo kaj ŝatata ripozejo de la loĝantaro. En proksimeco troviĝas same ŝatata zoologia ĝardeno kaj burgo Veveří.

En la urbo realiĝas ĉiujare internaciaj foiroj, en ĉirkaŭaĵo ankaŭ motorciklaj konkuroj kiel parto de mondĉampionado (Masaryk-aŭtodromo). Apud la proksima urbo Blansko troviĝas fama Moravia karsto kun belaj grotoj kaj stalagmitoj.

[redaktu] Memorindaĵoj

  • Vilao Tugendhat de Ludwig Mies van der Rohe
  • Burgo Špilberk (1234), kiu estis uzata kiel ŝtata karcero (1621-1858, poste ankaŭ de la nazioj)
  • Katedralo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
  • Gotika preĝejo de sankta Jakobo
  • Lasta restanta urba pordego en la direkto de Měnín
  • Legoma placo kun fontano Parnaso de Fischer von Erlach
  • Malnova urbodomo kun portalo de Antonín Pilgram
  • Dominikana monaĥejo kun preĝejo de sankta Mikaelo
  • Cisterciana monaĥejo en la malnova urboparto kun preĝejo fama pro la Nigra Madono.

[redaktu] Industrio kaj institucioj

Brno estas konata per sia industrio, kiu foje abundis tiom, ke oni kromnomis la urbon per epiteto la aŭstria/ĉeĥa/moravia Manĉestro. En la urbo estas produktataj ĉasfusiloj, skribmaŝinoj, tekstiliaj maŝinoj, lagroj, traktoroj k.a.

En Brno troviĝas ses ŝtataj universitatoj: Masaryk-Universitato (dua ĉeĥa universitato, fondiĝis 1919), Janáček-Akademio de muzaj artoj, Teĥnika altlernejo, Agrikultura kaj arbarista universitato de Mendel, Bestokuracista kaj farmacia universitato, Universitato de defendo. Krome ekzistas ankoraŭ kvar privataj universitatoj.

De konataj teatroj menciindas ekzemple Mahen-teatro, Janáček-teatro, Teatro de fratoj MRŠTÍK aŭ Teatro Ansero sur ŝnuro.

Inter muzeoj elstaras la Moravia landa muzeo, Mendel-muzeo, Teĥnika muzeo kaj Anthropos.

Krome troviĝas en Brno ankaŭ la Moravia galerio kaj la Moravia landa biblioteko.

La urbo estas sidejo de la ĉeĥiaj Konstitucia kortumo, la Supera kortumo kaj la Supera administra kortumo, plue ankoraŭ de la Supera ŝtata reprezentejo, la Ofico por protekto de konkurenco kaj la Ofico de la publika protektanto de rajtoj (ombudsmano).

[redaktu] Loka lingvo

La enloĝantoj de Brno ofte uzas en parolado elementojn de speciala slango, kiu nomiĝas hanteco kaj estas rezulto de intermiksado de la ĉeĥa lingvo kun lingvoj de la minoritatoj, kiuj antaŭe loĝis en la urbo, ĉefe influita de la germana.

[redaktu] Ĝemelurboj

La jaroj en krampoj donas la jaron, kiam la ĝemeleco komenciĝis (ne devas egali al la jaro kiam kontrakto estis subskribita). Steleto (*) montras, ke ekzistas ankaŭ kontaktoj inter la urbaj kluboj de esperantistoj.

Krome ekzistas kelkaj ĝemelecoj ne aktivaj:

[redaktu] Esperanto

[redaktu] Nomo de la urbo

En Esperanto diversaj homoj uzas por la urbo diversajn nomojn - ĉu oni konservas la originalan ĉeĥan formon Brno, ĉu oni enkondukas esperantigojn kiel BrunoBrunno laŭ la latina nomo Brunna. Ĉiu el tiuj proponoj havas tamen siajn malavantaĝojn:

  • Brno [br-no] bezonas klarigon pri sia dusilabeco pro ĉeesto de la silabokreiva sono "r", kio ne estas propra al la morfologio de Esperanto kaj povas esti malfacile prononcebla por parolantoj de certaj lingvoj.
  • Bruno koincidas kun la vira persona nomo Bruno kaj krome ankaŭ kun nomo de la bruna koloro kio povas ĝeni ĉefe en parolo kiam ne videblas la majusklo.
  • Brunno, krom konfuzebleco kun la vortoj menciitaj ĉe Bruno kaze de malzorga elparolo, suferas pro la sama problemo kiel aliaj nomoj en kiuj ĉeestas la malrekomendebla duobligo de unu konsonanto (ekz. Finnlando, por kiu oni tiukiale proponas alian nomon Suomio)

Nuntempe laŭ gugla serĉo en la TTT superas en esperantlingvaj tekstoj la originala formo Brno. La formo Bruno estas nur rare uzata kuntekste kun la urbo, kaj la formo Brunno en la reto apenaŭ troveblas.

[redaktu] Esperanto-movado

La klubo de esperantistoj en Brno estas la plej malnova en Ĉeĥio kaj eĉ en la tuta teritorio de la iama Aŭstrio-Hungario. Jam en 1901 ekestis en Brno organizita grupo de esperantistoj, kiu estis la unua en la tiama Aŭstrio-Hungario kaj tial nomis sin Unua societo de aŭstriaj esperantistoj.

En la 1930-aj jaroj la Brna filio de la Ĉeĥa radio elsendis esperanto-programojn sub nomo Verda stacio. La 29-an kaj 30-an de marto 1969 okazis en Brno konstitucia kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiun ĉeestis kvarcent esperantistoj. En novembro de 2006 okazis tie internacia trejnseminario kun temo "Lingvoj en interreto", organizita de Ĉeĥa Esperanto-Junularo kune kun E@I.

En Brno aktivis famaj esperantistoj, kiel ekzemple:

En la lastaj jaroj aktivas tie ekzemple:

La loka esperantista klubo hodiaŭ daŭre ekzistas sub la nomo Esperantista klubo en Brno. Krome ekzistas hodiaŭ ankoraŭ Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno. Kunvenoj okazas ĉiusemajne. Lokaj reprezentantoj de Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ) en la urbo konsistigas ekde 2006 neformalan grupon kun nomo Brna klubo de ĈEJ. En la Masaryk-Universitato ĉiujare komenciĝas dusemestra kurso de Esperanto por komencantoj. Ekde la eldono 2006 de Pasporta Servo troviĝas en Brno ankaŭ esperante parolanta gastiganto (Vikipediisto:Blahma), kiu volontas gastigi esperantistajn gastojn.

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligiloj


Sudmoravia regiono
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Brno-urbo
Bohunice ~ Bosonohy ~ Brno-Centro ~ Brno-Nordo ~ Brno-Sudo ~ Brno ~ Bystrc ~ Černovice ~ Chrlice ~ Ivanovice ~ Jehnice ~ Jundrov ~ Kníničky ~ Kohoutovice ~ Komín ~ Královo-Pole ~ Líšeň ~ Maloměřice-Obřany ~ Medlánky ~ Nový Lískovec ~ Ořešín ~ Řečkovice ~ Slatina/Slatina (Brno-urbo) ~ Starý Lískovec ~ Tuřany ~ Útěchov ~ Vinohrady (BU) ~ Brno-Žabovřesky ~ Žebětín ~ Židenice
Distriktoj de Ĉeĥio
Regionoj de Ĉeĥio
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Brno sub la gloso Category:Brno


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com