Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Bohemio - Vikipedio

Bohemio

El Vikipedio

Bohemio


flago de Bohemio
(ĝis la jaro 1920 ankaŭ flago de ĈSR)

la moderna versio de historia emblemo de Bohemio
(samtempe la malgranda emblemo de Ĉeĥa Respubliko)

historia emblemo de Bohemio

blazono de ĉeĥaj reĝoj

princa blazono de Přemyslidoj
Bazaj indikoj
Ĉefurbo: Prago
Areo: 52 065 km2;
Nombro da loĝantoj: pli ol 6 000 000 (2000)
Denseco de loĝigo: 121 loĝantoj/km2
La plej alta loko: Sněžka (1602 m)
Mapo


Bohemio en habsburga monarĥio


Bohemio en mapo de Ĉeĥio

Bohemio (ĉeĥe: Čechy) estas unu el tri historiaj landoj en hodiaŭa Ĉeĥio. Nordokcidente ĝi najbaras kun iama Supra Luzacio, kiu pli malfrue fariĝis parto de Saksio kaj de kiu ĝi estas ĝis nun; norde ĝi najbaras kun Silezio (respektive kun tiu ĝia parto, kiu hodiaŭ apartenas al Pollando, ĝis la jaro 1945 al Prusio, do al Germanio kaj ĝis regado de Maria Teresia al Aŭstrio, respektive al Ĉeĥio), oriente kun Moravio, sude kun Aŭstrio kaj sudokcidente kun Bavario.

Bohemio estis de komence politika centro de heredaj landoj de krono ĉeĥa, al kiuj en diversaj tempoj plu apartenis Moravio, Silezio kaj Luzacio.

La nomo devenas de okcidentslava tribo de ĉeĥoj. Latina nomo Bohemia, devene Boiohaemum, kiu post iom da tempo influis ankaŭ nomojn en aliaj lingvoj, estas derivita de kelta tribo de bojoj, kiuj en la teritorio de Bohemio vivis ekde la 4-a ĝis la 1-a jarcentoj a.K.

Ĝis la jaro 1918 kaj ĝis la estiĝo de Ĉeĥoslovakio la nomo Bohemio kutime rilatis apud la propra reĝlando al la tuta Ĉeĥio, do al ĉiuj landoj de la Lando de Krono, kaj ĝi havis tiel en la fakto duspecan signifon. Tiu ĉi tradicia diĥotomio parte pludaŭras ĝis hodiaŭ, eĉ kiam estis oficiale forigita pro enpraktikigo de milde ŝanĝita nomo Ĉeĥio.

Enhavo

[redaktu] Historio

Vidu ankaŭ artikolon Historio de Ĉeĥio.

Ekde la 3-a jarcento a.K. en Bohemio vivis keltoj (tribo de bojoj), ekde la 1-a jarcento ĝermanoj (tribo de markomanoj). Slavoj sporade estis venantaj de nordoriento ekde la 5-a jarcento. Laŭ tradicia historiografio en la teritorio de Bohemio ekloĝis triboj de ĉeĥoj (maldekstra bordo de rivero Vultavo en meza Bohemio), doŭdleboj (suda Bohemio), ĥebanoj (ĉirkaŭaĵo de urbo Cheb – legu Ĥeb), luĉanoj (ĉirkaŭaĵo de Žatec), norde de Bohemio deĉanoj (Děčín), milĉanoj, litomericanoj, pŝovanoj kaj lemuzoj, nordoriente kroatoj, oriente zliĉanoj – pruvoj konvinke atestas, ke tiel malgrandaj triboj estus absoluta historia escepto; en la teritorio de Bohemio do loĝis sole unu tribo.

Princoj el dinastio de Přemyslidoj, kiuj en la 9-a jarcento subjugis plimulton de ceteraj princlandoj sub sian suverenan potencon, regis al la tribo de ĉeĥoj. Tiu ĉi procezo estis finigita en la jaro 995, kiam estis formurdita dinastio de slavnikovcoj.

Moravio estis unuafoje aligita al Bohemio de Boleslav la 1-a ĉirkaŭ la jaro 965, ĝis tiu tempo ĝi estis en sfero de influoj de hungaroj.

Dum dinastio de habsburgoj Bohemio fariĝis unu el landoj de ampleksa monarĥio. Moravio kaj Silezio estis inter habsburgaj landoj ja nomataj memstare, sed ili estis nuraj apudaj landoj de Ĉeĥa Krono. La reganto estis margrafo moravia kaj duko silezia el titolo de ĉeĥa reĝo. (Plimuto da habsburgoj en la tempo de supreregado super Bohemio uzis samtempe titolon imperiestro, sed per tio oni pensis imperiestron de Sankta Romia Imperio, kun kiu ties propraj landoj estis identaj nur parte kaj la imperiestraj landoj, kiuj havis sian propran reganton, estis subigitaj al la habsburgaj imperiestroj nur formale.)

Post la estiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1920 estis al Bohemio aligita eĉ tiutempe subaŭstria České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo – la t.n. Vitorazsko. Lastfoje Bohemio estis politika etno ĝis la jaro 1949. Dum la unua respubliko estis en la jaro 1927 forlasita ideo anstataŭi la historiajn landojn per regionoj. Bohemio estis unu el kvar landoj, en kiujn la teritorio de la respubliko dividiĝis (lando Bohemia, lando Moraviasilezia, pejzaĝo Slovaka kaj lando Subkarpata.)

En la jaro 1949 la teritorio de Ĉeĥoslovakio estis dividita en regionojn, kiuj ne respektis la antaŭajn landajn limojn (precipe regiono Jihlava, hodiaŭ Regiono Vysočina). Tiu ĉi stato estis konservita eĉ en administra formo en la jaro 1960 kaj en la jaro 2000.

[redaktu] Teritoria administrado

Dum gotiko estisĝis en Ĉeĥa reĝlando 12 regionoj. Frunte staris regionestroj (iudices provinciales) kaj 2 regionaj hetmanoj. En la dua duono de la 15-a jarcento ekzistis tiuj ĉi regionoj:

  1. praga – kouřima
  2. slana, ĝi ne havis regionestron
  3. žateca
  4. beĥina
  5. praĥena (piseka)
  6. plzena
  7. rakovnika, ĝi ne havis regnestron
  8. litomerica
  9. boleslava
  10. hradeca
  11. ĥrudima
  12. ĉaslava

Ankoraŭ 4 eksteraj regionoj ekzistis krom ili:

  1. Loket
  2. Trutnov
  3. Ĵitavio
  4. Klodsko

En la jaro 1714 estis farita teritoria reformo:

  1. regiono Slaný pereis pro aliĝo al rakovnika regiono kaj ĝis Slaný estis transmetita sideja urbo.
  2. al regiono Žatec estis aligita regionoj Loket kaj Cheb
  3. regiono Beroun estiĝis pro divido de regionoj Vultavo kaj Podbrdy el regiono Písek
  4. el regiono Litoměřice estis apartigita sinjorujo Mělník
  5. al regiono Mladá Boleslav estis aligita parto de sinjorujo Brandýs kaj la tuta sinjorujo Mělník

En la jaro 1751 beĥina regiono estis dividita en regionon taboran kaj regionon budejovican, regiono plzena en regionon plzenan kaj regionon klatovan, regiono ĵateca en regionon ĵatecan kaj regionon loketan kaj regiono hradeca en regionon hradecan kaj regionon bidĵovan.

En la jaro 1849 estis farita radikala reformo, kiam restis sole 7 regionoj (regionaj registaroj) kaj 13 landaj (t.e. regionaj) juĝejoj. En 1854 estis farita nova reformo: estis establita 13 regionoj kaj 15 regionaj juĝejoj. En 1862 la regiona establo estis nuligita.

La regionoj estis renovigitaj en la jaro 1949 kaj radikale reformitaj en la jaro 1960. En 1990 estis nuligitaj regionaj oficejoj, kiuj estis anstataŭigitaj per komunaj administraciaj oficejoj. En nova aspekto la regionoj estis renovigitaj en la jaro 1997. La teritorioj el la jaro 1960 ĝis hodiaŭ supervivas en juĝejaj distriktoj kaj administraciaj distriktoj por aparta ŝtata administrado (ekz. impostoj).

[redaktu] Naturkondiĉoj

Plimulton de la teritorio kreas montetarregionoj, en norda duono poste fekunda ebenaĵo ĉirkaŭ Elbo, super kiu elstaras por Bohemio signifa, kvankam neniel aparte alta monto nomata Říp (456 m). La naturlimojn poste el ĉiuj flankoj signas montarkrono: (ekde sudoriento laŭdirekte de horloĝmontriletoj) Novohradské hory, Šumava, Bohema arbaro, Krušné hory, Luzacia Montaro, Jizerské hory, Krkonoše kun la plej alta monto Sněžka (1062 m), Orlické hory kaj oriente ampleksa regiono de Bohemiamoravia montetaro. Geomorfologie la tuta teritorio apartenas al Ĉeĥa masivo en sistemo de Hercinaj montaroj.

La tuta teritorio de Bohemio apartenas al riverregiono de Elbo kaj marregiono de Norda maro. La plej longa bohemia rivero tamen ne estas Elbo, sed Vultavo (430 km; Elbo havas en la bohemia teritorio 364 km, el tio de la fonto al kunfluejo kun Vultavo 255 km). Al pluaj signifaj riveroj apartenas Berounka, Otava, Malše, Lužnice, Sázava, Úpa, Orlice, Jizera kaj Ohře.

La plej granda lago estas Nigra lago en Šumava.

[redaktu] Loĝantaro

Simile kiel en la areo, ankaŭ same en nombro de loĝantoj Bohemio prezentas proksimume 2/3 de la hodiaŭa Ĉeĥio. Etnografie Bohemio estas proporcie homogena, sed ĝis la jaro 1945 tio estis alie. Jam de komence la 1-a miljaro la neloĝigitaj limregionaj veproj estis laŭ invitoj de la ĉeĥaj regintoj kolonigitaj de germana loĝantro. Antaŭ la dua mondmilito ili kreis tre signifan minoritaton, sed post la milito ili estis vulgare elpelitaj. La limregionoj orfiĝis, la lokojn post la germanoj tie parte okupis ekz. slovakoj kaj slovakaj ciganoj. Kelkaj vilaĝoj estis tute detruitaj kaj ĉe limoj al okcidenta Germanio kaj al Aŭstrio estis kreita nealirebla limregiona zono.

[redaktu] La plej grandaj urboj

[redaktu] Trafiko

La landvoja kaj fervoja trafikreto estas grandparte reguligita stelforme kun ĉefaj linioj elirantaj el Prago.

[redaktu] Scienco kaj klereco

En Prago havas sidejon Universitato de Karolo, fondita en mezepoko, Ĉeĥa teknika altlernejo, fondita en la 19-a jarcento, kelkaj pluaj altlernejoj kaj ankaŭ Akademio de sciencoj. Pluaj signifaj universitatoj estas Sudbohemia universitato en České Budějovice kaj en Jindřichův Hradec, Okcidentbohemia en Plzeň, teknika altlernejo en Liberec kaj fakultatoj de Universitato de Karolo en Hradec Králové.

[redaktu] Vidu ankaŭ





Elstara artikolo

Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de elstaraj artikoloj.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com