Drac
El Vikipedio
Drac [drak] estas rivero en franca regiono Rodano-Alpoj (fr: Rhône-Alpes).
Ĝia fonto estas en la Alpoj pli precize Dauphiné) ĉ. 30 km nordoriente de Gap. Distancon de 90 km ĝi fluas paralele al la ŝoseo Route Napoléon. Inter la urbeto Corps kaj la urbo Vif, ĝi fluas en produnda kanjono, disigante du malasamajn montarajn regionojn : Matheysine (oriente) kaj Trièves (okcidente). Apud la nordokcidenta rando de la urbo Grenoble, Drac enfluas la riveron Isère.