Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Kategorio/Tekniko
El Vikipedio
|
||||||||
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
La aŭtomobilo (el la greka autos [mem] kaj latina mobilis [mobila]), mallonge aŭto, estas krom biciklo unu de la plej ofte uzataj veturiloj de la persona kaj ŝarĝotransporto. Aŭtomobilo estas difinebla kiel memmova veturilo, kiu memstare movas sin per helpo de propra movilo - sen helpo de tirbestoj - sur stratoj, vojoj (sendepende de reloj). |
Globkrajono aŭ globskribilo estas inka skribilo, kiu almetas inkon al papero per turniĝanta globeto en sia pinto. La inko preskaŭ tuj sekiĝas post kontakto kun la papero. Pro iliaj malalta kosto kaj facila uzeblo, globkrajonoj preskaŭ tute anstataŭis skribplumojn. Legu la artikolon... |
Saŭno estas dometo aŭ loko, kiun oni hejtas kaj kie la homoj ŝvitbanas. En ĝi troviĝas forno (aŭ alia varmigilo) por varmegigi ŝtonojn, sur kiujn oni verŝas akvon vaporigante ĝin. La saŭno tre similas al la vaporbanejo. La historio de saŭno estas jam pli ol miljara ĉe la nordaj popoloj. Ĉe la diversaj etnoj evoluis diversaj tipoj de la saŭno. La plej konata formo estas la finna saŭno. |