Kotono
El Vikipedio
Plej malnova skribita mencio pri kotono estas en Hindio. Kotono kultivatis en Hindio ekde pli da 3.000 jaroj kaj priparolitas en la Rigvedo skribita pr. en jaro -1500. De antikveco, kaj dum jarcentoj, ĝis la angla kolonigado, Hindio estis ĉefa produktanto kaj eĉ eksportisto de kotonaĵoj. En antikvaj tempoj Romianoj importis per alta kosto la hindiajn muslinojn, kiuj ili nomis ventis textiles t. e. teksitaj ventoj. Modernhistorie kotonaj ŝtofoj ornamitaj per koloraj pentraĵoj presitaj el Hindio ekkonatis en Eŭropo nur en la 17-a jarcento kaj tiam nomitis "hindiaĵoj".
Kotono estas tiu silkeca lanugo, kiu kovras la semon de kotonujo kaj el kiu oni teksas diversajn ŝtofojn (kardita, kombita kotono).
Ekologie la intensa agrikulturo de kotono estas la plej problema, ĉar ĝi uzas multe da agrotoksaĵoj. De kelkaj jaroj kelkaj provoj pri komercigo de kotonajoj ekologie kultivitaj estas faritaj.
Oni nomas brilkotono, al kiu oni donas per kemia traktado silkecan aspekton. Fulmokotono estas celuloza nitrato, preparata per nitrado de kotona celulozo kaj flagrante kiel pulvo. Puriga kotono estas fasko el kotonaj fadenoj por purigi kaj poluri malpurajn objektojn.