Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Kategorio/Historio - Vikipedio

Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Kategorio/Historio

El Vikipedio


Centjara milito

La Centjara milito inter la Francoj kaj la Angloj daŭris de 1337 ĝis 1453. En 1337, reĝo Eduardo la 3-a de Anglio (Edward III, 1327-1377), ne plu volis ĵuri fidelecon al la franca reĝo Filipo la 6-a de Francio (Philippe VI), pri la teritorio Gujeno (Guyenne, en sudokcidenta Francio) . Je 1453, la 17-a de julio, la reĝo, Karolo la 7-a de Francio (Charles VII) reprenis Gujenon de Henriko la 6-a (Henri VI). Tio finis la Centjaran Militon. Sed eblas ankaŭ pensi ke ĝi finiĝis en 1475, per la traktato de Pecquigny. La Centjara Milito estas tre grava periodo en la franca-angla historio ĉar ĝi ludigis reĝan heredon, teritoriojn, kaj gravan mezepokan valoron : honoron. Ĝia nomo Centjara Milito aperis dum la 19-a jarcento, en lernejaj libroj. Tamen ĉiam mirigis ĝia daŭro.

Legu la artikolon...

Inkaa imperio

La inkaa imperio estis inter la 13-a kaj 16-a jarcentoj grandega, bone organizita imperio, kie regis la inkaoj, sudamerika indiĝena etno (indiĝenaj popoloj de Sud-Ameriko), dum la de ili regata plimulto de la loĝantaro estis keĉuoj. La plej grandan etendiĝon, influon atingis la imperio siatempe de la hodiaŭa Ekvadoro ĝis Ĉilio kaj Argentino. La rita, ekonomia kaj kultura centro estis la ĉefurbo Kuzko en la hodiaŭa Peruo.

Pri la estiĝo de la Inkaa imperio ekzistas diversaj legendoj. La plej konata venas de la kronikisto Garcilaso de la Vega. Laŭ lia skribo, la unua inkaa reganto Manco Cápac, filo de la Suno kaj lia frato Oqllo estis senditaj de la Sun-Dio Inti al la Tero por plibonigi ĝin. Ili atingis la Teron sur la suninsulo en la Lago Titikako. La Sun-Dio donacis al ili oran bastonon; kie ili sukcesos enterigi la bastonon per unu bato, tie ili fondu setlejon. Post longaj vagadoj ili trovis en la jaro 1200 la urbon Kuzko, kiu laŭ ilia kompreno estis la umbiliko de la mondo.

Legu la artikolon...

Marko Polo

Marko POLO (originale Marco Polo [marko polo]) (15-a de septembro, 12548-a de januaro, 1324) estis komercisto kaj esploristo el Venecio. Li estis unu el la unuaj okcidentuloj kiuj vojaĝis laŭ la Silka Vojo al Ĉinio (kiun li nomis Catai [kataj]) kaj vizitis la Grandan Ĥanon de la Mongola Imperio, Kublaj Ĥano (nepo de Ĝenĝis Ĥano). Liaj vojaĝoj priskribiĝis en la libron Il Milione (de la kromnomo de sia familio, Emilione). Kelkaj opinias ke Marco Polo estis unu el la plej bonaj esploristoj en la homa historio, dum aliaj ne kredas tion, kaj opinias ke li estis fanfaronulo.

Legu la artikolon...

Batalo de Waterloo

La batalo de Waterloo estas batalo inter la franca armeo, estrata de Napoléon Bonaparte, kaj alianco de Eŭropaj reĝlandoj. Ĝi okazis je la 15-a de junio de 1815 en Waterloo, loko de Belgio, tiam enkampara vilaĝo, nun ĉirkaŭurbo de Bruselo. Ekzilita ekde aprilo de 1814 sur la insulo Elbo, Napoleon Bonaparte forkuris de ĝi je la fino de februaro de 1815 kaj li revenis al Parizo, kie li reprenis la potencon la 21-an de marto, sen iu ajn pafo. La 13-an de marto la aliancitaj ŝtatoj kunvenis okaze de la Kongreso de Vieno kaj deklaris lin eksterleĝulo. Restis do nura solvo al la imperiestro: la milito.

Legu la artikolon...

Kemal Atatürk

Mustafa Kemal ATATÜRK (naskiĝis en 1881, mortis la 10-an de novembro, 1938) fondis la Respublikon de Turkio en ĝia nuna laika formo kaj estis ĝia unua prezidento. Atatürk (prononcu /ataTJURK/) signifas pli malpli "patro / gvidanto de turkoj". Kemal Atatürk iniciatis interalie la ekuzon de la latina alfabeto anstataŭ la araba alfabeto por skribi en la turka, samtempe draste estis purigita la lingvo mem: oni forprenis multajn (sed certe ne ĉiujn) arabismojn, estis ekuzitaj multaj dialektaĵoj (antaŭe uzataj nur inter kamparanoj) kaj estis pruntitaj multaj eŭropaj vortoj (ĉefe pere de la franca). Oni apenaŭ povas trovi en Turkio urbon, kiu ne povas fanfaroni pri siaj avenuo de Atatürk, placo de Atatürk aŭ statuo de Atatürk.

Legu la artikolon...

Edvard Beneš

Edvard BENEŠ (28-a de majo 18843-a de septembro 1948) estis ĉeĥoslovaka prezidento en la jaroj 19351938 kaj 19451948. Unu el la plej tragikaj kaj samtempe la plej rimarkindaj personecoj de la ĉeĥoslovaka historio. Dufoje li troviĝis en krizaj momentoj, kiuj signifis sortan rompon por la ĉeĥoslovaka nacio. Dufoje li rolis kiel ludanto kun granda potenco, sed en ambaŭ kazoj li malvenkis. Eble perfidis lin la propra fiero, eble tro granda emfazo por malvarma prudento, eble malbona veto je amikoj. Certe estas, ke neniu alia el la ĉeĥaj regintoj troviĝis en tiel gravaj situacioj kiel la sekvanto de Masaryk. Tial historiistoj ĝis hodiaŭ ne ĉesis disputi, ĉu temis pri grave ekzamenata politikisto de supermezaj kapabloj aŭ prefere pri la politikisto ambicia kaj potencavida, kiu ne sukcesis.

Legu la artikolon...

Dua mondmilito

La Dua Mondmilito estas konflikto dum 1939 - 1945 inter la Akso (la potencoj de centra Eŭropo kaj Japanio), kaj la Alianco (potencoj de okcidenta Eŭropo, Sovetunio kaj Usono). La 23-an de aŭgusto, 1939, Germanio kaj Sovetunio subskribis la pakton Ribbentrop-Molotov. Publike, ĝi estis pakto de neagreso, sed ĝi inkluzivis sekretan parton, en kiu Germanio kaj Sovetunio konsentis disdividi Pollandon inter si. La 1-an de septembro 1939, Germanio sen ajna provoko invadis kaj okupis sian duonon de Pollando laŭ la pakto. Francio kaj Britio antaŭe promesis garantiojn al Pollando, kaj do la 3-an de septembro, ili deklaris militon kontraŭ Germanio.

Legu la artikolon...

Klement Gottwald

Klement GOTTWALD (18961953) estis ĉeĥoslovaka prezidento en la jaroj 19481953. El neglektita infano li fariĝis per persista peno komunisma gvidanto. Eĉ sen ne sufiĉe bona klereco li brile priregis praktikojn de politika batalo kaj li venkis demokratiajn partiojn per iliaj propraj armiloj. Post la venko li enpraktikigis teroron en la lando, sed same kiel timis civitanoj, timis pri sia vivo ankaŭ ilia prezidento. Fina stadio de nekuracata venera malsano kaj supermezura konsumado de alkoholaĵoj kaŭzis gravajn ŝanĝojn en lia psiko. En lastaj jaroj de sia vivo li ŝanĝiĝis en ruinon persekutata de paranojaj statoj.

Legu la artikolon...

Emil Hácha

Emil HÁCHA (18721945), protektorata prezidento en la jaroj 19381945. Li estis prezidento en la plej malfacila periodo de lando. La alia flanko de monero de la prezidentado falis ĝuste al li, dorsflanko de la gloro kaj populareco. Post brila jurista kariero kaj eksterordinare sukcesa vivo li ne rifuzis devon. Li kutimis servi kaj pro insistado de politikistoj li prenis sur siajn ŝultrojn destinon, pri kiu neniu havis intereson. Li gvidis la landon seksatencita de hokokruco. Malgraŭe ke li tamen sukcesis en sia rolo, li pagis la plej altan prezon: per la vivo kaj ankaŭ per sia reputacio. Li fariĝis malamata simbolo de kunlaborado. Emil Hácha devenis el kamparana familio, kies antaŭuloj estadis vilaĝestroj en regiono de Sedlčany.

Legu la artikolon...

Václav Havel

Václav HAVEL (1936), ĉeĥoslovaka kaj ĉeĥa prezidento en la jaroj 19891992 kaj en 19922003. Li estis knabo el riĉa familio, poeto kaj dramverkisto, kiu dum longaj dek du jaroj tenis en siaj manoj standardon de rezisto kontraŭ komunisma reĝimo. Preskaŭ rekte el malliberejo li transloĝiĝis en Pragan burgon, kie li alternis sian malliberiganton Husákon. Malgraŭ tio ke li de komence asertis, ke li volas esti prezidento nur provizore, li eltenis en Praga burgo longajn dek tri jarojn. Kaj dum la mondo senlime la tutan tempon ŝatis lin, hejme li fariĝis celtabulo de kritiko kaj anekdotoj.

Legu la artikolon...

Hispana Enlanda Milito

La Hispana Enlanda Milito estis enlanda milito en Hispanio inter ribelantoj (konataj kiel nacionales, naciistoj aŭ finome facciosos, frakcianoj) kaj la respublikaj registaro kaj subtenantoj (finome rojos, ruĝaj). Ĝi okazis inter julio 1936 kaj aprilo 1939, kaj finiĝis kun la malvenko de la respublikisma movado, kaj poste la diktatoreco de Francisco Franco. La 17-an de julio, 1936, generalo Franco ribeligas la armeon de Hispana Maroko. Je la 18-a de julio la ribelo komenciĝas en iberia Hispanio. La ribelo ne estis nur armea puĉo, sed ĝi ankaŭ havis gravan civilan parton. La ribelantoj esperis gajni tujan regadon de la ĉefurbo, Madrido, kaj ĉiuj aliaj gravaj urboj de Hispanio.

Legu la artikolon...

Gustáv Husák

Gustáv HUSÁK (19131991), ĉeĥoslovaka prezidento en la jaroj 19751989. Husák en sia vivo multfoje turniĝis. El modela studento li fariĝis maldesktrana intelektulo, kiu malamis Masarykon kaj Benešon. Post la Dua Mondmilito li kiel stalinisto likvidis demokratian opozicion kaj li mem finis en malliberejo. Post dura dekjara karcero li kunlaboris en renoviga fluo starante malantaŭ Dubček. Kaj kiam venis aŭgusto de 1968, li turniĝis denove. En servoj de soveta gvidanto Breĵnev li kreis reĝimon plena de mensogoj kaj hipokriteco, kiun oni nomis Silento de Husák. Same kiel vico de antaŭaj prezidentoj ankaŭ Husák devenis el malplena familio. Li naskiĝis en Bratislavo, sed ankoraŭ li ne estis la unujara, kiam mortis lia patrino.

Legu la artikolon...

Karpata Rutenio

Karpata Rutenio (hodiaŭa Transkarpata provinco de Ukrainio) estis en la jaroj 19191938 unu el kvar aŭtonomiaj landoj de Ĉeĥoslovakio. Ties ĉefurbo estis Uĵgorod, post la unua viena arbitracio en novembro de 1938, kiu aligis sudajn regionojn, en kiuj loĝis precipe hungaroj, al Hungario ties centro fariĝis urbo Ĥust. Dum la unua mondmilito reprezentantoj de rutena elmigrantaro subgvide de juristo Grigorij Ĵatkoviĉ fermis kun Tomáš Garrigue Masaryk interkonsenton, laŭ kies bazo estis la ĉi tiea, ĝis tiu tempo de hungaroj naciece subpremata regiono de ĝisnuna Hungarujo, envicigota en la estontan Ĉeĥoslovakion kiel ties aŭtonomia parto. La 12-an de novembro de 1918 Usona nacia konsilantaro de hungaraj rutenoj en Serantono konsentis kun tiu ĉi plano kaj en novembro kaj en decembro de la sama jaro la usonaj rutenoj aranĝis plebisciton.

Legu la artikolon...

Tomáš Garrigue Masaryk

Tomáš Garrigue MASARYK (18501937), ĉeĥoslovaka prezidento en la jaroj 19181935, konata ankaŭ sub siglo T.G.M. Lia tuta vivo estis plenigita per ambicia laboro. La eminenta profesoro kaj filozofo enpaŝis en politikon en matura aĝo kaj preskaŭ kiel maljunulo li foriris en ekzilon, por ke li batalakiru liberecon por la ĉeĥa kaj la slovaka nacioj. En la aĝo de sesdek ok jaroj li poste surtroniĝis sur la prezidentan tronon, kiu en Praga burgo alternigis la tronon reĝan kaj la imperiestran. Kaj li eltenis sur ĝi estimindajn dek sep jarojn. Li fariĝis unu el la plej grandaj eŭropanoj kaj li havis leonan kvoton en tio, ke la antaŭmilita Ĉeĥoslovakio apartenis al la plej demokratiaj kaj al la plej respektindaj landoj de la mondo.

Legu la artikolon...

Ludvík Svoboda

Ludvík SVOBODA (18951979), ĉeĥoslovaka prezidento en la jaroj 19681975. La unusola prezidento, kiu travivis sian vivon en uniformo. La generalo kun brila fido, sed sen politikaj kapabloj estis prefere eluzata de ceteraj gvidantoj. Dum komunisma renverso li helpis al potenco al Gottwald kaj je dudek jaroj pli malfrue li ŝirmis per sia nomo la duran normaligan reĝimon de Husák. Ambaŭkaze li estis fine senkompate senfunkciigita kiel emerito sen plua estonteco. Svoboda naskiĝis en la jaro 1895 en vilaĝo Hroznatín proksime de urbo Velké Meziříčí. Li estis sole la unujara, kiam li perdis la patron, kiun morte vundis ĉevalo.

Legu la artikolon...

Unua mondmilito

La Unua Mondmilito (1914-1918), estis la unua milito, en kiu implikiĝis nacioj, kiuj transetendiĝis trans pli ol duono de la terglobo, tial mondmilito. La milito estis inter la Alianco (Britio, Francio, Italio, Rusio kaj Usono) kaj la Centraj Povoj (Germanio, Aŭstrio-Hungario, la Otomana Imperio kaj Bulgario). Oni kutime nomis ĝin La Granda Milito aŭ iafoje La milito por fini ĉiujn militojn ĝis la komenco de la Dua mondmilito, kvankam la nomo Unua mondmilito estis lanĉita jam en 1920. Iuj kleruloj rigardas la unuan mondmiliton kiel nur la unuan fazon de 30-jara milito, kiu daŭris de 1914 ĝis 1945. Inter la plej potencaj landoj de Eŭropo jam tra longa periodo antaŭ la milito pliakriĝadis la intereskonfliktoj. Ilia ĉefa ekonomia kaŭzo estis la neegala evoluo de la kapitalismo en tiuj landoj.

Legu la artikolon...

Historio de Brazilo

Kutime, oni dividas la historion de Brazilo je tri grandegaj periodoj: pra-historio (antaŭ 1500), dependa periodo (1500-1822) kaj sendependa periodo (1822 ĝis nun). Antaŭ la alveno de portugaloj, multaj homoj loĝis tie kie hodiaŭ estas Brazilo. La origino de tiuj homoj estas la sama kiel tiu de aliaj pra-amerikanoj. Eble ili alvenis de Azio per tiama tera vojo en la nuna markolo de Bering. La dependa periodo de la brazila historio komenciĝas en 22-a de aprilo 1500, kiam Pedro ÁLVARES CABRAL alvenis al la nuna Bahio kaj deklaris la posedon de parto de Ameriko flanke de Portugalio. Tiu "rajtigis" sian regadon per Traktato de Tordesiljas kaj ĝin daŭrigis ĝis la 7-a de septembro 1822 kiam la portugala princo oficiale deklaris la sendependecon de Brazilo. Sed pli ol en aliaj landoj tiuj datoj estas nur formalaĵoj.

Legu la artikolon...

Ludoviko la 14-a (Francio)

Ludoviko la 14-a (franclingve Louis XIV, prononcu [lui katorz]) (naskiĝis la 5-an de septembro 1638 en Saint-Germain-en-Laye - mortis la 11-an de septembro 1715 en Versailles) reĝis kiel burbona monarko de Francio kaj de Navaro ekde la 14-a de majo 1643 ĝis sia morto, kiam li estis 77 jarojn aĝa. Li heredis la tronon nur kelkaj monatoj antaŭ sia kvina datreveno, sed ne posedis efektivan potencon antaŭ la morto de sia ĉefministro, la kardinalo Jules Mazarin, en 1661. Ludoviko la 14-a, ankaŭ konata kiel la Reĝo-Suno (Le Roi Soleil) aŭ kiel Ludoviko la Granda (Louis le Grand), regis Francion dum sepdek du jaroj, tio estas la plej longa reĝado en tiu lando kaj eĉ en iu ajn alia grava reĝlando. Ludoviko la 14-a grandege plifortigis la potencon kaj la influon de Francio en Eŭropo, ĉefe per tri gravaj militoj - la Franca-Nederlanda milito, la Milito de la ligo de Augsburg kaj la Sukceda Milito de Hispanio - sed ankaŭ per aktiva subteno de arto, scienco kaj ekonomio. Post multaj jarcentoj, la reĝo plie finpretigis la submeton de la plej tumultemaj feŭdaj sinjoroj per la kunvenigo de ili ĉe la kastelo de Versailles, kaj tiel asertis la ĉiopovan aŭtoritaton de la franca monarkio.

Legu la artikolon...

Historio de kristanismo

Adriaen van de Venne, Fiŝkaptado de animoj, 1614

Historion de kristanismo eblas kompreni principe per du manieroj: tamen kiel fako de historio, kiu dediĉas sin al historio de kristanaj eklezioj; sed kelkaj teologoj komprenas la t.n. eklezian historion kiel memstaran teologian disciplinon. La diferenco inter ambaŭ konceptoj konsistas en tio, ke dum historiisto konceptas la historion enkadre de metodologio al lia fako propra, teologo uzas metodikon propra al teologio - kaj ĉikaze li komprenos la eklezian historion kiel parto de la t.n historio de savo.

Legu la artikolon...

Historio de Slovakio

17
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com