Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Kategorio/Sporto kaj ludoj
El Vikipedio
|
||||||||
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
Aikido estas moderna japana luktosporto disvolvita de Ueshiba Morihei dum la periodo inter la 1930-aj jaroj ĝis 1960-aj jaroj. Ĝi estas senperforta kaj multaj el ĝiaj teĥnikoj evoluis el Daito-Rjuo (speco de ĵuĵicuo) kaj el glava batalado. Oni konsideras, ke aikidisto havu iom da spiriteco, interalie pri la uzo de la Ĉi, ĝi postulas nenuran teknikan trejnon. La nepo de la disvolvanto, Ueshiba Moriteru, nune estas la ĉefmastro de aikido. |
Arta sketado estas speco de vintra sporto, en kiu oni emfazas artan kreigon de piruetoj, saltoj kaj paŝoj. Artaj sketistoj renkontiĝas en konkursoj je nacia kaj internacia nivelo, kiel estas ekz. Ĉampioneco de Eŭropo kaj mondo, Naciaj ĉampionecoj, Ĉampioneco de kvar kontinentoj, Grand-Prix en arta sketado k.a. La arta sketado estas ankaŭ unu el oficialaj disciplinoj de Vintraj olimpiaj ludoj. Pluraj artaj sketistoj, fininte amatoran karieron, agadas kiel trejnistoj, aŭ en diversaj glaciaj revuoj. |
|
Basbalo (el la angla “baseball” = base (bazo) + ball (pilko) tiel rekta traduko estas bazpilko (aŭ bazpilka ludo, bazpilkado)) estas teama pilka ludo simila al kriketo kaj softbalo. Ĉi tiu sporto estas tre populara en Usono, sed ankaŭ ludatas en pli ol 100 landoj (ĉefe Kanado, Meksiko, hispanlingvaj Karibaj insuloj, Venezuelo, Sud-Koreio, Tajvano kaj Japanio). La baza principo aŭ celo de basbalo estas akiri pli da poentojn (kurojn) ol la kontraŭa teamo. Ambaŭ teamoj havas naŭ anojn. Legu la artikolon... |
Ĉina ŝako (aŭ ĉine 象棋 (pinjine xiàngqí; prononco: ŝjangĉi) estas ĉina tabulludo por du ludantoj, kaj apartenas al la sama familio de ludoj kiel la okcidenta ŝako kaj la japana ŝogio. Oni jam dum 700 jaroj ludas ĝin laŭ la samaj reguloj (do iomete pli longe ol la okcidenta ŝako). Ĝia ĉina nomo signifas "elefanta tabulludo". La ĉina ŝako konjekteble devenas de la Hinda ŝako (Ĉaturango), kiu per la persa versio Ŝatranĝo estas la fonto ankaŭ de okcidenta ŝako; cetere la ĉina ŝako transiris al Japanio kie ĝi fariĝis la japana ŝako aŭ Ŝogio. El inter la kvar, la plej kompleksa estas la japana ŝogio (ĝi entenas teorie 10223 eblecojn), dum la ĉina ŝako havas kompleksecon de 10150 (t.e. 10 sekvita per 150 nuloj!) kaj la okcidenta ŝako 10123. Populareco: Ĝi estas multe ŝatata de la ĉina popolo; preskaŭ ĉiujare oni okazigas naciskalan konkurson de ĉina ŝako. Multaj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj fondis ŝakludan asocion. Iuj grandaj urboj funkciigas ŝakludajn klubon, societon, domon kaj lernejon. Ĉina ŝako, same kiel eŭropa, estas lernejo por la intelekto, kaj ankaŭ la karaktero, ĉar la ludo kun siaj senfinaj eblaj situacioj povas kaj lertigi homan penson kaj hardi psikon. Ĉie en Ĉinio videblas ŝakludo kun multaj rigardantoj. |
|
Vajango estas praa pupa ludo en Indonezio. Antaŭ ol la hinduismo atingis Indonezion, la praloĝantoj de Indonezio jam konis la ludon. En la java lingvo vajang signifas “ombro", sed estas uzata en la senco de spirito. La ombroludo iĝis tradicio de la indonezianoj kaj ties figuroj (Vajang Golek) (la kapo de la pupo sidas sur bastono, kovras la korpon teksaĵo kaj oni movas la pupon per bastonetoj) estis skulptitaj, pentritaj kaj vestitaj lignofiguroj, kiujn oni movis per fadenoj; pentraĵoj sur montrotabuloj aŭ privestitaj homoj. Per penetro de la hinduismo kaj islamo, tiuj religioj eluzis la vajangon por diskonigi sian kredon kaj forgesigis la praajn ludojn. Tiam ekz-e la hinduoj prezentis per vajango historion pri Mahabharato kaj Ramajano. |
Kio? Kie? Kiam? (ruse Что? Где? Когда? [ŝto gdje kagDA]) estas intelekta kvizludo, tre konata en ruslingva medio. Ĝi estis inventita en 1975 de televida reĝisoro Vladimir Voroŝilov. La ludo rapide fariĝis tiom populara, ke krom la origina televida versio aperis sporta varianto de la ludo. Dum la ludo teamo el 6 (ĝis 8 en sporta versio) personoj devas respondi demandojn, havante por pripenso kaj pridiskuto nur unu minuton. La demandoj estas ĉiam tiaj, ke oni povas respondi ilin surbaze de ĝeneralaj "lernejaj" scioj kaj iom da logiko. Por ĉiu korekta respondo la teamo ricevas unu poenton. Legu la artikolon... |