Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Kategorio/Religio kaj mitologio
El Vikipedio
|
||||||||
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
La Bahaa Kredo (ankaŭ Bahaismo) estas kreskanta sendependa mondreligio naskiĝinta en Irano en 1844, kies anoj sekvas la instruojn de ĝia Profet-Fondinto, Bahá'u'lláh. Laŭ bahaanoj, la ĉefcelo de sia religio estas fondi spiritan fundamenton por nova tutmonda civilizacio de paco kaj harmonio, kies eventualan elvenon ili antaŭvidas. Bahaanoj kredas, ke sia religio malsamas de aliaj grandaj religiaj tradicioj nur pro ĝia noveco; ke vere ĝi estas parto de unusola kontinue evoluanta religio sendita de Dio al la homaro. Ili opinias, ke sia religio elvenis el Islamo same kiel Kristanismo elvenis el Judismo, aŭ Budhismo el Hinduismo, kaj ke Bahá'u'lláh plenumis la mesiajn promesojn kaj aliajn spiritajn sopirojn de ĉiuj tiuj ĉi variaj antaŭintaj religioj. Legu la artikolon... |
Gnostikismo estas formo de religio kiu floris dum la 2-a kaj 3-a jarcento. Ĝi eble devenis de grekaj interpretoj de orienta religio. Estis multaj specoj kaj subspecoj de gnostikismo -- juda, kristana, zoroastria, idolkulta, ktp -- sed el la multaj specoj, la plej forta kaj furora klare estis la kristana gnostikismo de Valentino (2-a jarcento), aleksandriano kiu preskaŭ fariĝis la papo ĉirkaŭ 140. Ĉi tie temas ĉefe pri ĉi tiu speco. (Alia ĉefa formo de kristana gnostikismo estis la de Marciono). Legu la artikolon... |
Sankta Tomaso de Akvino (1225-7-a de marto, 1274) aŭ Tomaso la Akvinano (latine: Aquinas), la "Anĝela Doktoro", estas unu el la ĉefaj filozofoj kaj teologoj de la Okcidento, la fondinto de tomasismo aŭ okcidenta skolastikismo. Li penis unuigi fidon kaj racion, sciencon kaj religion. En lia epoko kaj lando, scienco estis la filozofio de Aristotelo kaj religio estis kristanismo, precipe katolikismo. Li priskribis sian unuigitan sistemon en sia majstra verko, Summa Theologica, en kiu li klarigas kristanismon laŭ la filozofiaj ideoj de Aristotelo. Kiel Aŭgusteno kombinis Platonon kun la Biblio, tiel same Tomaso kombinis Aristotelon kun ĝi. La uzo de antikvaj libroj (anstataŭ iaspeca scienco) kiel fonto de vero estis tre tipa por lia epoko. Sankta Tomaso ankaŭ estas unu el la ĉefaj sanktuloj de la Katolika Eklezio. La Eklezio sanktuligis lin je 1323 kaj nomis lin Doktoro de la Eklezio je 1567. Lia festotago estas la 28-a de januaro. Legu la artikolon... |
Reĝo Arturo estas grava figuro de la mitologio de Britio, en kiu li prezentas la idealon de reĝado kaj en milito kaj en paco. Li estas la centra persono en la serio de legendoj konataj kiel la Artura legendo. Oni disputas pri tio, ĉu Arturo aŭ ajna modelo por li entute iam ajn ekzistis. En la plej fruaj mencioj kaj en la kimraj tekstoj oni neniam donas al li la titolon "Reĝo". Fruaj tekstoj mencias lin kiel dux bellorum ("gvidanto de militoj", "militestro") kaj la mezepokaj kimraj tekstoj ofte nomas lin ameraudur ("imperiestro"; tiu vorto estas pruntita de la latina imperator, kio povus signifi ankaŭ "militestro"). La nomo devenas de la kelta radiko "Arz" kiu signifas "urso", simbolo de forto, stabileco kaj protekto, karakteroj ekzistantaj en lia legendo: li estis homo forta, trankvila kaj kiel reĝo garantianto de la sekureco de siaj regatoj. En la kelta civilizacio la urso estis ĉefe besto emblema de la reĝeco. Legu la artikolon... |
Rastafaria movado estas religia movado kiu komenciĝis en Jamajko en la fruaj 1930-aj jaroj el Bibliaj profetaj diraĵoj, nigrulaj sociaj kaj politikaj streboj kaj la instruoj de la jamajka publikigisto kaj organizanto Marcus Garvey, ĝenerale pensita la iniciinto. Estis ĉ. 1 000 000 Rastafarianoj tutmonde en 2000. Oni taksas ke sesdek elcento da Jamajkanoj pensas sin rastafarianoj. Rastafarianismo komencis ĉe laborklasaj nigruloj en Jamajko, sed jam disvastiĝis tra multe da la mondo per enmigrado. Do Rastafarianismon oni povas klasi kun religioj de Amerikaj negroj. Mezklasanoj, blankuloj, azianoj, kaj araboj estas nun minoritatoj en la religio. Legu la artikolon... |
La romkatolika paroĥa preĝejo de la Plej Sankta Triunuo en Fulnek, estanta post la kastelo ĉefdominanto de la urbo, apartenas al la plej artvaloraj barokaj konstruaĵoj en Nordorienta Moravio. La preĝejo estas ununava, okcidentflanke kunigita kun gotika klostro, kiu iĝis parto de malsupra etaĝo de la paroĥestra domo. La profundeca norda-suda nav-akso direktiĝas orte al la Kastela Altaĵo, la larĝeca akso paralelas kun teoria suda flanko de la placo. La ĉefaltaro direktas norden kun eta dekliniĝo okcidenten. Orientflanke estis konstruita ovala kapelo de Sankta Jozefo. En la norda navflanko dominas masiva masonita ĥorejo. La origina paroĥa preĝejo de Fulnek, konsekrita al Sanktaj Filipo kaj Jakobo, staris surloke de la hodiaŭa Kapelo de Sankta Jozefo maldekstraflanke de la navo. Oni ne plu scias, kiam la preĝejo konstruiĝis, la plej malnova pruvo pri ĝi devenas de dokumento de la 26-a de februaro 1293 per kiu sinjoro Oldřich de Lichtenburk, ido de la potenca klano de Ronovec kaj posedanto de la regiono de Fulnek vendis al la vilaĝestro Štědron el Jílovec tiean vilaĝestrejon por dek markoj. Legu la artikolon... |