Fonologio
El Vikipedio
Fonologio studas sonojn, kiuj konsistigas la sonan sistemon de lingvo. Kontraste al Fonetiko, ĝi studas kiel la sonoj funkcias en specifa lingvo - ekzemple, kiel diversaj sonoj kune klasiĝas kiel unu fonemo aŭ distingiĝas kiel malsamaj fonemoj.
Fonologio studas ankaŭ kiel la sono de fonemoj varias laŭ kunteksto, aŭ unu fonemo iĝas alia fonemo pro kunteksto. Tiu lasta fenomeno ne okazas en Esperanto (almenaŭ teorie), sed multe en aliaj lingvoj. La unuan fenomenon ni povas ekzempli jene. En Esperanto /n/ estas fonemo, kiu povas havi malsaman sonon en vortoj kiel "sono" kaj "lingvo". La du sonoj neniam distingas vortojn en Esperanto, kaj se oni elparolas la fonemon /n/ precize same en ambaŭ kazoj, tio estas akcenta diferenco, ne malĝustaĵo. En la angla, male, tiuj du sonoj estas malsamaj fonemoj kaj distingas vortojn, ekzemple "thin" kaj "thing" (kiuj ja havas ioman vokalan diferencon ankaŭ).
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.logopedie.dap.ro/distinctia_fonem_sunet.htm
- http://www.sil.org/linguistics/GlossaryOfLinguisticTerms/WhatIsPhonology.htm
- http://www.sil.org/linguistics/GlossaryOfLinguisticTerms/WhatIsAutosegmentalPhonology.htm
- http://www.sil.org/linguistics/GlossaryOfLinguisticTerms/WhatIsGenerativePhonology.htm