Ternopila provinco
El Vikipedio
La Ternopila provinco (ukraine Тернопільська область) estas unu el la 24 administraj unuoj de Ukrainio, kiuj ukraine nomiĝas oblastoj.
Ĝiaj plej grandaj urboj estas krom la administra centro Ternopilo (Тернопіль), Bereĵani (Бережани), Borŝĉivo (Борщів), Buĉaĉo (Бучач), Ĉortkivo (Чортків), Kremenec (Кременець), Terebovlja (Теребовля), Zaliŝĉiko (Заліщики) kaj Zbaraĵo (Збараж).
Sur areo de 13.800 kvadrataj kilometroj vivas proksimume 1,11 milionoj da homoj (stato de decembro 2005), tio estas 2,3 procentoj de ĉiuj enloĝantoj de Ukrainio. La regiono do estas maldense loĝata. Pli ol 60 % de la ekonomiaj enspezoj fontas el agrikulturo, nur iom malpli ol 30 % el industrio (stato de 1997). Historie la provinco estis parto de la regiono Galicio.
[redaktu] Vidu ankaŭ:
[redaktu] Ligoj
- priskribo de Ternopilo
- fotoj de la plej malnova konstruaĵo de Ternopilo, nuntempe restoracio, proksime de la Centra Stacidomo
- iuj fotoj pri Ternopilo
- paĝoj pri Galicio
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.