Kartvelio
El Vikipedio
Geografio > Azio > Kaŭkazio > Kartvelio
Kartvelio |
|
Nacia himno: Tavisupleba (თავისუფლება) |
|
Nacia devizo: {{{nacia devizo}}} |
|
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefa(j) lingvo(j) | kartvela, loke ankau la abĥaza |
Ĉefurbo | Tbilisi (1.3 mil) |
Religio(j) | ortodoksaj kristanoj - 75%, muzulmanoj 11%, armenaj gregorianoj 8% |
Areo % akvo |
69.700 km² ?% |
Loĝantaro Loĝdenso |
4,9 miliono 70/km² |
Valuto | Kartvela Lari (=100 tetroj) (GEL) |
Horzono | UTC +4 |
TTT | Landkodo | Tel. | .ge | GEO | 995 |
Politiko | |
Politika sistemo | prezidenta respubliko |
Ŝtatestro | prezidento Miĥail Saakaŝvili (2004) |
Ĉefministro | Zurab Noghaideli |
Nacia tago | 26-a de majo (tago de restaŭro de ŝtateco) |
Sendependeco | 9 aprilo 1991 de Rusio |
Esperanto-movado | |
Esperanto-asocio | {{{esperanto-asocio}}} |
Kartvelio (kartvele საქართველო /Sakartvelo/) estas lando en centra kaj okcidenta partoj de Kaŭkazio, historia heredanto de antikvaj ŝtatoj Iberia kaj Kolĥeti, kaj hejmo de kartveloj (aŭ gruzoj). Ĝi estas membro de UNO, Eŭropa Konsilio, Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj.
La lando havas 1.461 km surterajn ŝtatlimojn - inter ili - kun Armenio 164, Azerbajĝano 322, Rusio 723, Turkio 252. Cetere estas 310 km da ŝtatlimoj ĉe la Nigra Maro.
Enhavo |
[redaktu] Naturo
Precipe montaro, naturo estas diversa - de subtropikoj ĝis kaŭkazaj glacimontoj; altega pinto - monto Ŝĥara (5.068 m), malaltega punkto - Nigra Maro (0 m); semotaŭga tero - 16%, paŝteja tero - 25%, arbaroj - 34%. Ĉefaj riveroj Mtkvari (Kura) kaj Rioni.
[redaktu] Urboj
[redaktu] Administra divido
Du aŭtonomaj respublikoj, ankaŭ 53 distriktoj, 8 urbaj teritorioj kaj ĉefurbo Tbilisi, kiuj estas arigitaj en regionoj. Laŭ konstitucio administra-teritoria aranĝo de la lando estos determinita post la restaŭro de Tbilisa jurisdikcio sur la tuta teritorio de Kartvelio.
[redaktu] Historio
Vidu specialan artikolon Historio de Kartvelio.
[redaktu] Post disfalo de Sovetunio
La 9-an de aprilo 1991 surbaze de tutlanda referendumo Supera Soveto de Kartvelio akceptis "Akton pri Restaŭro de Ŝtata Sendependeco". En majaj prezidentaj elektoj 1991 venkis Zviad Gamsaĥurdia, sed pro la interna politika kaj milita kontraŭstaro li estis renversita (januaro 1992). Ŝtatregadon prenis Milita Konsilio, kiu baldaŭ transdonis ŝtatpotencon al novfondita Ŝtata Konsilio (prezidanto Eduard Ŝevardnadze). Deklaro de sendependeco de Kartvelio kaŭzis pliakriĝon de politika situacio en aŭtonomaj subjektoj (kiuj laŭ la intenco de novaj kartveliaj regantoj devis perdi sian aŭtonomion), kion sekvis civilaj militoj kaj formiĝo de separatismaj reĝimoj en Abĥazio kaj Sud-Osetio, neagnoskitaj sed fakte sendependaj ŝtatoj ĝis nun.
Post sendependiĝo de Montenegro per referendumo, reaktiviĝis la aspiroj de Abĥazio kaj Sud-Osetio ricevi agnoskon de internacia komunumo. Novembre 2006 okazos sud-osetia referendumo pri la demando. Kartvelio kaj pluraj aliaj landoj anticipe anoncis, ke la referendumo ne havos juran efikon.
Kartvelio deklaras pri sia volo pace solvi la konfliktojn, samtempe preparante fortan modernan armeon, kio maltrankviligas loĝantojn de la memregataj regionoj.
[redaktu] Elstaraj politikistoj
[redaktu] Kultura heredaĵo
Urbo-muzeo Mcĥeta, Gelati monaĥeja komplekso, historia centro de Tbilisi, kavernaj kompleksoj de Uplisciĥe kaj Vardzia, Zemo Svaneti; kartvela eposo - Kavaliro en Tigra Felo (13-a jc.), polifonia kanto, origina skribosistemo.
[redaktu] Ceteraj informoj
- Loĝantaro: 5.100 mil (1999), inter ili - kartveloj 70%, armenoj 8%, rusoj 6%, azeroj 6%, abĥazoj. Rapideco de la kreskado - 0,74%.
- Ŝtatlingvo: kartvela, en Abĥaza AR formale ankaŭ abĥaza (Abĥazio fakte estas sendependa, kaj la kartvela fakte tie ne estas oficiala).
- Ekonomiko: daŭriĝas realigado de merkataj reformoj; ĉefaj branĉoj de ekonomiko: agrikulturo (teo, citrusoj, frukto, tabako, vino), maŝinkonstruado, metalurgio, hidrorisurcoj. Grandvalora estas restaŭro de kurort-turista komplekso, kiu en pasintaj jaroj servis al pli ol 2 milionoj da homoj.
- Ĉefaj komercpartneroj: Rusio (18%), Turkio (14%), Azerbajĝano (12%) kaj Usono (6%).
- Pokapa GNP: 840 $.
- Leĝdona organo: parlamento (235 membroj).
- Politikaj partioj: Unio de Civitanoj, Unio de Renesanco, Socialista Partio, Nacia-Demokratia Partio, Laborista Partio, Nacia Movado.
|
|
---|---|
Armenio | Azerbajĝano | Belarusio | Kartvelio | Kazaĥstano | Kirgizio | Moldavio | Rusio | Taĝikio | Turkmenio | Ukrainio | Uzbekio |
Ŝtatoj en Azio | |
---|---|
Afganio | Armenio | Azerbajĝano | Barejno | Bangladeŝo | Barato | Birmo | Brunejo | Butano | Ĉinio | Filipinoj | Indonezio | Irako | Irano | Israelo | Japanio | Jemeno | Jordanio | Kamboĝo | Kartvelio | Kataro | Kazaĥio | Kipro | Kirgizio | Kuvajto | Laoso | Libano | Malajzio | Maldivoj | Mongolio | Nepalo | Nord-Koreio | Omano | Orienta Timoro | Pakistano | Palestino | Rusio | Saŭda Arabio | Singapuro | Sirio | Sri-Lanko | Sud-Koreio | Taĝikio | Tajlando | Tajvano | Turkio | Turkmenio | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | Uzbekio | Vjetnamio | |
Dependaj teritorioj: Brita Hindoceana Teritorio | Kokosinsuloj | Kristnaskinsulo |