Skandinavio
El Vikipedio
Skandinavio (norvege Skandinavia, dane kaj svede Skandinavien - la nomo onidire devenas de monaĥo iam misskribinta latinan nomon "Scania", pri la dan-svedia regiono Skanio).
Kelkfoje uzata nur pri la Norveg-sveda duoninsulo, sed plejofte kiel kuniga nomo por Danio, Norvegio, kaj Svedio; landoj kies loĝantoj sentas sin gefrataj pro komuna historio, apudeco kaj eblo preskaŭ senprobleme kompreni la parencajn lingvojn, en kiuj ili parolas.