Albana lingvo
El Vikipedio
La albana lingvo estas hindeŭropa lingvo parolata de ĉ. ses milionoj de loĝantoj de la okcidenta balkana duoninsulo de sud-orienta Eŭropo. Estas du ĉefaj dialektoj, kiuj estas limigite interkompreneblaj: Tosk, parolate en suda kaj centra Albanio, kaj inter la albana malplimulto de nord-okcidenta Grekio; kaj Gheg (aŭ Geg), parolate en norda Albanio kaj inter la albanoj de Kosovo, Makedonio kaj Montenegro. Oni kredas ke la albana lingvo venas ĉefe de la iliriaj lingvoj, kiuj estis parolataj en tiu regiono antaŭ du jarmiloj, kaj kiuj estas parto de neniu konata pli vasta subgrupo en la hindeŭropa familio.
La Albana estas skribata per la Latina alfabeto, kun iuj nekutimaj elparoloj:
- ë estas neŭtrala vokalo
- ç estas ĉ
- x estas dz
- xh estas ĝ (Hoxha estas elparolita "hoĝa")
- zh estas ĵ
- q estas tj.
Albanoj transliteras fremdajn vortojn en sian propran manieron, eĉ de la latina alfabeto; tial la anglalingva nomo Josh McDowell estas transliterata kiel Xhosh Mekdauëll en la albana.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.argjiro.net/fjalor
- http://www.sprachprofi.de.vu/english/al.htm
- http://www.geocities.com/cezarkurti
- http://www.albanianoverview.com