Rusoj
El Vikipedio
Rusoj estas etno de slava lingva familio, ĉefloĝantoj de Rusio (120 mln, ĉ. 80%). Loĝas ankaŭ en la teritorio de la eksa Rusia Imperio: Ukrainio (11,35 mln), Kazaĥio (6,23 mln), Uzbekio (1,65 mln), Belorusio (1,34 mln), Kirgizio (0,91 mln), Latvio (0,90 mln), Moldavio (0,56 mln), Estonio (0,47 mln), Azerbajĝano (0,39 mln), Taĝikio (0,38 mln), Uzbekio; krom tio ankaŭ en Usono (1,2 mln), Kanado, Mongolio, Turkmenio, Ĉinio kaj aliloke.
- Memnomo: русские [ruskije];
- Totala kvanto: 146,5 mln (1992).
- Lingvo: rusa.
- Kredantoj: plejparte estas ortodoksaj kristanoj kaj ateistoj.
Laŭ specialecoj de la lingvaĵo kaj ĉiutaga vivo oni distingas du aŭ tri grandajn etnografiajn subgrupojn de rusoj:
- la norda odira (vidu odiro);
- la suda adira (vidu adiro);
- kaj la meza, kiu kunigas trajtojn de la du listigitaj.
La limo inter la norda kaj la suda subgrupoj trairas proksimume laŭ la linio Pskov — Tver — Moskvo — Niĵnij Novgorod.
Kelkaj esplorantoj (D. N. Uŝakov, D. K. Zelenin ka.) nomis tiujn subgrupojn apartaj etnoj kun koincidanta memidentigo rusoj, inter kiuj aperis la tria, surbaze de kiu procezas la unuiĝo de la lingvo kaj de la tuta rusa kulturo.
Dum la lastaj jardekoj pro la disvastiĝo de radio, televido kaj mezlerneja edukado la diferencoj inter la etnaj subgrupoj kaj iliaj dialektoj preskaŭ malaperis, temas pri malgravaj prononcaj diferencoj ks.
Pri specialaj etnaj subgrupoj de rusoj vidu ankaŭ: kozakoj, molokanoj ka.