Moldava lingvo
El Vikipedio
La moldava lingvo estas speco de la rumana lingvo, parolata en Moldavio. Ĉirkaŭ du trionoj de moldavianoj dum censo respondis, ke ili parolas la rumanan lingvon, dum la cetera triono nomas fakte la saman lingvon la moldava*.
[redaktu] Statuso de la moldava lingvo
Inter la moldava kaj rumana lingvoj apenaŭ ekzistas diferencoj; la Moldava Akademio de Sciencoj oficiale informas (i. a. en sia paĝaro), ke la moldava fakte egalas al la rumana. Tamen la politika registaro de Moldavio insistas pri aparteco de la moldava lingvo.
[redaktu] Skribsistemo
Historie la rumana lingvo uzis cirilan skribsistemon, sed poste la parolata en Rumanio parto transiris al la latina alfabeto. La cirila skribsistemo konserviĝis en sovetia Moldavio, sed post la sendpendiĝo, pro la ondo de rumanema eŭforio, la alfabeto estis ŝanĝita fakte al la rumana (kun kelkaj pli regulaj uzoj, ol en la rumana). Tamen la cirila skribsistemo plu estas konservata i. a. inter la ŝatantoj de la moldava/rumana kulturo kaj lingvo. La moldava versio de Vikipedio nuntempe estas verkata cirile.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Lingvo |
---|
Lingvistiko | Interlingvistiko | Planlingvo | Lingvaj Familioj (Malnova Tabelo) | Lingva filono | Izolita lingvo |
Listoj : alfabetorde | laŭ ISO 639 | laŭ familio | laŭ parolantaro | laŭ skribsistemo |
Diverslingve : Nombroj | Saluti | Danki | Idiotismo kaj idiotismaj esprimoj |
Landoj kaj lingvoj de Bertilo Wennergren kaj Martin Weichert |
Kategorioj: Ĝermo | Moldavio | Rumanio | Lingvo