Tataroj
El Vikipedio
Tataroj (memnomo estas "tatar" aŭ "bulgar") estas unu el grandaj popoloj de la tjurklingva mondo. Tataroj loĝas en centraj regionoj de la eŭropa parto de Rusio ĉefe en Meza Volgio, Tatarstano, sed ankaŭ en Uralo, Siberio, Kazaĥstano, Meza Azio kaj en Fora Oriento. Grupoj de tataroj loĝas ankaŭ en Litovio, Latvio, Estonio, Finnlando, Turkio, Usono, Ĉinio, Germanio. Estas ĉirkaŭ 6,6 mln tataroj en la mondo.
Oni definas tri (foje kvar) etno-teritoriajn grupojn de tataroj, kiu forte diferenciĝas unu de la alia, kaj foje oni konsideras ilin kiel apartaj etnoj.
Volgi-uralaj tataroj estas la plej multnombra grupo, kiu siavice dividiĝas je 4 subgrupoj:
- kazanaj tataroj,
- kasimaj tataroj,
- miŝaroj,
- kreŝenoj. Al la volgi-urala grupo oni apartenigas ankaŭ astraĥanajn tatarojn.
La aliaj du grupoj estas siberiaj tataroj kaj krimeaj tataroj.
Tataroj parolas la tataran lingvon. La plej frua literatura monumento datiĝas de la 13-a jarcento.
La plimulto de la tataroj estas muzulmanoj, krom la subetno de kreŝenoj, kiuj estas ortodoksaj kristanoj.
La etnonomo "tataroj" aperis inter la hordoj de mongolaj kaj tjurkaj triboj en Centra Azio ekde la 6-a jarcento, supozeble surbaze de la mongola tribo de kie devenis Ĝingis-Ĥano. En la 13-a jarcento dum la invadaj milirioj de Ĝingis-Ĥano kaj poste tiuj de ĥano Batu tataroj konsistigas la plimulton de la Ora Hordo. Rezulte de komplikaj etnogenezaj procezoj, la tjurkaj kaj mogolaj triboj de la Ora Hordo konsolidiĝas, inkludas plifrue venintajn tjurkajn tribojn kaj indiĝanan finno-ugran loĝantaron.
Ĉe la fino de la 19-a jarcento - komenco de la 20-a jarcento kazanaj tataroj havis mastrumsistemon similan al la aliaj popoloj de la regiono: terkulturo, bestobredado, fiŝkaptado, abelbredado, komerco, metioj.
Kategorioj: Etnoj | Rusio