Ekvadoro
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Sudameriko > Ekvadoro
|
|||||
Nacia Moto: Dios, Patria y Libertad | |||||
Nacia Himno: Salve, Oh Patria | |||||
Ĉefurbo • Loĝantaro • Koordinatoj |
Kito 1.093.000 15' S, 78° 35' O |
||||
Oficialaj lingvoj | hispana¹ | ||||
Politika sistemo | Respubliko Alfredo Palacio |
||||
Sendependiĝo • Defakta • Deklariĝo |
El Hispanio la 24-an de majo de 1822² |
||||
Surfaco • Entute • % akvo Landlimoj Marbordo |
281.335³ kv km 8,8% |
||||
Loĝantaro • Entute • Denseco |
13 363 593 (2005 est.) 47 homoj po kv km |
||||
MEP (PPA) • Entute • pokapa MEP |
Loko 23º n/d |
||||
Valuto | US $ | ||||
Tempozono | |||||
Interreta Kodo | .ec |
||||
Telefona Kodo | +593 |
||||
Radiofona Prefikso | n/d | ||||
ISO Kodo | |||||
Membro de: UN | |||||
Ekvadoro - Ecuador
Lando en Sudameriko.
Enhavo |
[redaktu] Ĝeneralaj informoj
- Etimologio: landan teritorion trapasas Ekvatoro, de kie devenas landnomo.
- Adm. divido: 20 provincoj.
- Loĝantaro: 13,2 milionoj (2002), inter ili 25% indianoj, 55% mestizoj (miksrasaj), 10% kreoloj t.e. blankuloj, 8% nigruloj.
- Kredantoj: katolikoj.
- Eksporto: banano, nafto, kafo, kakao, sukero.
- Kapa MEP: 1.390 $.
[redaktu] Geografio
Ekvadoro situas en la okcidenta parto de Sudameriko, ĉe la Pacifika Oceano. La plej granda tera landlimo tuŝas Peruon, dum 1.420 kilometroj. La landlimo ne estas internacie fiksita, kaj kondukis plurfoje al militaj eventoj inter ambaŭ landoj dum la lastaj jaroj. La norda landlimo longas 490 km, kun Kolombio.
En la oceano, apartenas al la lando la insuloj Galapagoj, kies granda riĉeco je bestaj specioj estis studiita de Charles Darwin kiam li ellaboris la teorion de natura selektado.
Grandan parton de la lando okupas la montaro de la Andoj. La du plej grandaj montoj estas la Cotopaxi, la plej alta aktiva vulkano en la mondo, kaj la Chimborazo, alta 6.267 metrojn, kaj kies pinto estas la loko plej malproksima de la centro de la tero, pro la elipsa formo de la planedo.
[redaktu] Administra organizado
Ekvadoro estas administracie dividita en 22 provincojn:
[redaktu] Ekonomio
La lando estas ĉefe agrara kaj fiŝista. Tamen, dum la lastaj jardekoj la nafto iĝis la ĉefa fonto de enspezoj de la ŝtato.
Dum la lastaj jaroj ekonomia krizo tre frapis la landon, kio kondukis al forta elmigrado, ĉefe al Usono kaj Hispanio kaj aliaj eŭropaj landoj.
En 2000 la dolaro fariĝis la oficiala monunuo de la lando, anstataŭante la sukron.
[redaktu] Historio
Antaŭ la 15-a jarcento diversaj indianaj kulturoj floris en la zono kie nun situas la lando. Poste ili estis regataj de la inkaaj dinastioj. En 1534, alvenis la hispanaj konkerantoj kaj fariĝis la nova elito. En 1563 Quito fariĝis la sidejo de "audiencia" (administra distrikto) de la hispana monarĥio.
Post la napoleonaj militoj en Eŭropo, la norda parto de Sudameriko fariĝis sendependa, kaj per la gvidado de Simón Bolívar kaj Antonio José de Sucre kreiĝis en 1822 la Respubliko de Granda Kolombio, el kiu Ekvadoro komence estis parto. Ĝi fariĝis sendependa respubliko en 1830.
Dum la 19-a jarcento la lando estis regata de konservemaj oligarkoj, kun politika malstabileco.
Dum la 20-a jarcento estis diversaj prezidentoj, el kiuj plej longe José María Velasco Ibarra. En 1972 okazis militista naciista puĉo.
De post 1979 ekzistas denove parlamentaj elektoj. Tamen, daŭras la politika malstabileco, kun diversaj prezidentoj akuzitaj je korupteco.
En 2003 estis elektita prezidento kolonelo Lucio Gutiérrez. Ĝi devis rezigni en aprilo 2005 post popola ribelo, kaj anstataŭita de tiama vicprezidento Alfredo Palacios.
[redaktu] Internaj ligoj
[redaktu] Eksteraj ligoj
Ŝtatoj en Sudameriko |
---|
Argentino | Bolivio | Brazilo | Ĉilio | Ekvadoro | Gujano | Kolombio | Paragvajo | Peruo | Surinamo | Trinidado kaj Tobago | Urugvajo | Venezuelo |
Dependaj teritorioj: Falklandoj (brita) | Franca Gviano (franca) | Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj (brita) |