Urugvajo
El Vikipedio
Urugvajo (hispane: Uruguay) estas lando en Sudameriko, inter Brazilo, Atlantiko kaj Argentino.
Enhavo |
[redaktu] Ĝeneralaj informoj
- Landkodo: UY.
- E-nomo: Orienta Respubliko de Urugvajo.
- Nacia nomo: República Oriental del Uruguay.
- Areo: 176.216 kv.km.
- Politika sistemo: parlamenta respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Tabaré Vázquez (2005).
- Ĉefurbo: Montevideo (1.314 mil).
- Adm. divido: 19 departementoj: Artigas, Canelones, Cerro Largo, Colonia, Durazno, Flores, Florida, Lavalleja, Maldonado, Montevideo, Paysandú, Rio Negro, Rivera, Rocha, Salto, San José, Soriano, Tacuarembó, Treinta y Tres
- Loĝantaro: 3,4 milionoj (en 2002).
- Ŝtatlingvo: hispana lingvo.
- Kredantoj: plejmulto de katolikoj kaj afroamerikaj religioj. La ŝtato estas laika.
- Eksporto: viandaĵo, ledaĵo, lanŝtofo, tekstilaĵo, fiŝoj.
- Pokapa GNP: 5.170 $.
- Organizoj: UNO (1945), Mercosur.
- Esperanto: Movado
[redaktu] Geografio
Kun surfaco de 176.220 km2, Urugvajo estas la dua plej malgranda lando de Suda Ameriko.
Ĝi situas inter la rivero Urugvajo kaj Plata-rivero aŭ rivero de la Arĝento (Río de la Plata).
La maksimuma alteco estas 514 metroj super marnivelo.
[redaktu] Historio
Antaŭ la alveno de la eŭropanoj, la lando estis popolita de diversaj indianaj triboj, inter kiuj menciindas la ĉaruoj.
Dum la hispana dominado, la lando, ne multe loĝata, havis historion komunan al Argentino kaj kun granda influo de Brazilo. Ĝi tamen sendependiĝis de Brazila Imperio en 1828 sub la gvidado de José Gervasio Artigas kun apogo de Britio, kiu deziris malgrandan ŝtaton apud Rivero Plato.
Ĝi estis dum multaj jaroj unu el la plej stabilaj landoj de la kontinento. Komence de la 20-a jarcento, sub la gvidado de prezidento José Batlle ĝi firmiĝis kiel laikisma kaj bonstata ŝtato.
En la 60-aj jaroj komencis krizo socia kaj politika, kun komenco de perforta politika agado, inter alie de la fama armita grupo Tupamaroj. La armeo prenis la potencon kaj regis diktatore inter 1973 kaj 1984.
La povo estis tradicie dividita inter la partioj Nacia kaj Colorado (Ruĝa). En la balotoj de 2004 venkis unuafoje kandidato maldekstrema, Tabaré Vázquez, de la Frente Amplio (Larĝa Fronto).
[redaktu] Kulturo
La loĝantaro de Urugvajo troviĝas inter la plej kleraj en la mondo, kun preskaŭ neekzistanta analfabeteco.
Inter la verkistoj naskitaj en Urugvajo oni povas mencii: Juan Carlos Onetti, Eduardo Galeano, Juana de Ibarbourou kaj Mario Benedetti.
[redaktu] Eksteraj ligoj
|
|
---|---|
Membraj ŝtatoj: | |
Argentino | Brazilo | Paragvajo | Urugvajo | |
Asociiĝintaj ŝtatoj: | |
Bolivio | Ĉilio | Peruo |
Ŝtatoj en Sudameriko |
---|
Argentino | Bolivio | Brazilo | Ĉilio | Ekvadoro | Gujano | Kolombio | Paragvajo | Peruo | Surinamo | Trinidado kaj Tobago | Urugvajo | Venezuelo |
Dependaj teritorioj: Falklandoj (brita) | Franca Gviano (franca) | Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj (brita) |