Afrika Unio
El Vikipedio
La Afrika Unio estiĝis la 9an de julio 2002, kaj anstataŭas la Organizaĵon por Afrika Unueco kiel la plej alta tutkontinenta politika estaĵo de Afriko.
Ĝi celas disvastigi demokratiecon, homajn rajtojn, kaj ekonomian pliboniĝon tra la kontinento. Malsimile al la OAU, la AU havas pli fortajn povojn interveni en la aferojn de membraj ŝtatoj. Ĝi estos pactena forteco, internacia kortumo, kaj centra banko kun fina celo krei komunan valuton.
La unua prezidanto de la Unio estas Thabo Mbeki de Sud-Afriko.
[redaktu] Membraj ŝtatoj
Estas 53 ŝtatoj membraj en la Unio hereditaj el la OAU, t. e. ĉiuj ŝtatoj de la kontinento escepte de Maroko, kiu eliĝis el la OAU kiam aliĝis Okcidenta Saharo, kiun Maroko pretendas kiel parton de la propra teritorio.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Retejo de Afrika Unio (angle kaj france)
[redaktu] Vidu ankaŭ
|
|
---|---|
Alĝerio | Angolo | Benino | Bocvano | Burkino | Burundo | Centr-Afrika Respubliko | Ĉado | Ĝibutio | Ebur-Bordo | Egiptio | Ekvatora Gvineo | Eritreo | Etiopio | Gabono | Gambio | Ganao | Gvineo | Gvineo Bisaŭa | Kabo-Verdo | Kameruno | Kenjo | Komoroj | Kongo Brazavila | Kongo Kinŝasa | Lesoto | Liberio | Libio | Madagaskaro | Malavio | Malio | Maŭricio | Maŭritanio | Mozambiko | Namibio | Niĝerio | Niĝero | Okcidenta Saharo | Sao-Tomeo kaj Principeo | Ruando | Sejŝeloj | Senegalo | Siera-Leono | Somalio | Sudano | Sud-Afriko | Svazilando | Tanzanio | Togolando | Tunizio | Ugando | Zambio | Zimbabvo |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |