Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Carlos Fuentes - Vikipedio

Carlos Fuentes

El Vikipedio

Carlos Fuentes en novembro 2002
Pligrandigu
Carlos Fuentes en novembro 2002

Carlos Fuentes Macías (naskiĝis la 11-an de novembro 1928 en Panamo) estas unu el la meksikaj verkistoj de fino de 20a jarcento plej konataj, aŭtoro de romanoj kaj eseoj, el kiuj elstaras La muerte de Artemio Cruz (La morto de A.C.) kaj Terra Nostra (Nia tero, en la latina). Li ricevis la premion Cervantes en 1987.

Enhavo

[redaktu] Biografio

Fuentes naskiĝis en Panamo ĉar lia patro estis meksika diplomato tie. Jam dum la 30aj jaroj lia patro estis ambasadoro en Washington D.C. En urbo Panamo, la juna Fuentes studis meksikajn historion kaj geografion. Li ne konos tiun realon ĝis jarojn poste, ĉar antaŭe li loĝis en Santiago de Ĉilio kaj Bonaero, kie ricevis influon de amerikaj kulturaj gravuloj, kiel Pablo Neruda kaj David Alfaro Siqueiros, inter aliaj.

Finfine li alvenis al Meksikio je siaj 16 jaroj, kaj faris mezlernejon. Li ekis kel ĵurnalisto kunlaborante en revuo "Hoy" (Hodiaŭ) kaj atingis unuan premion en literatura konkurado de la Franca Lernejo Morelos. Poste li studis Juron en la meksika universitato UNAM. En 1950 li veturis al Eŭropo kaj studis Internacian Juron en Universitato de Ĝenevo.

En 1954 li publikigis siajn unuajn rakontojn titolitajn "Los días enmascarados" (La maskitaj tagoj), en Kolekto Los Presentes (Ĉeestantuloj). Apud Emmanuel Carballo li redaktoris la "Revista Mexicana de Literatura" (Meksika Revuo de Literaturo), kaj "El Espectador" (La spektanto) kun Víctor González Olea kaj Enrique González Pedrero.

Carlos Fuentes priskribis en sia romano "La región más transparente" (La plej travidebla regiono) la Meksikon de la kvardekaj kaj kvindekaj jaroj, imaga lando, priskribo pri la lando farota en la okdekaj kaj naŭdekaj jaroj en "Cristóbal Nonato".

Dum la 60aj jaroj li loĝis en Parizo, Venecio, Londono kaj urbo Meksiko. En 1962 li verkis "Aura", novelo kiu baziĝas sur enigmo kaj publikigis La muerte de Artemio Cruz, eble sia plej konata verko, kie utiligas modernajn rakontajn teknikojn por eniri en historio, socio kaj identeco meksika.

En la 70aj jaroj li laboris en la Instituto Woodrow Willson de Washington kaj estis profesoro en usonaj universitatoj kiel Princeton, Brown, Harvard kaj la brita Cambridge. Li estis nomumita ambasadoro en Francio (1972-1978), sed li rezignis kiam la eksprezidento Gustavo Díaz Ordaz estis nomumita ambasadoro en Hispanio. En 1984 li ricevis la Nacian Premion pri Sciencoj kaj en 1987, la premion Cervantes. En 1985 publikigis Gringo Viejo, kio poste estos filmigita kiel Old Gringo en 1989 kun aktoroj kiel Gregory Peck kaj Jane Fonda. En tiuj jaroj li ofte publikigas artikolojn en plej konata hispana ĵurnalo El País. En tiuj artikoloj kaj per aliaj rimedoj ofte aperas kiel akra kritikanto de la usonaj kultura kaj ekonomia imperiismoj uzataj ĉefe kontraŭ Latinameriko.

[redaktu] Verkoj

[redaktu] Romanoj

  • La región más transparente, (1958)
  • Las buenas conciencias (1959)
  • Aura (1962)
  • La muerte de Artemio Cruz (1962)
  • Zona Sagrada (1967)
  • Cambio de piel (1967)
  • Cumpleaños (1969)
  • Terra Nostra (1975)
  • La cabeza de la hidra (1978)
  • Una familia lejana (1980)
  • Gringo Viejo (1985)
  • Cristóbal Nonato (1987)
  • Constancia y otras novelas para vírgenes (1990)
  • La campaña (1990)
  • El naranjo o los círculos del tiempo (1993)
  • Diana o la cazadora solitaria (1996)
  • Los años con Laura Díaz (1999)
  • Instinto de Inez (2001)
  • La Silla del Águila (2003)

[redaktu] Rakontoj

  • Liceo Nobel Gabriela Mistral (2004)
  • Los días enmascarados (1954)
  • Cantar de ciegos (1964)
  • Agua quemada (1981)
  • La frontera de cristal (1995)
  • Inquieta compañía (2004)

[redaktu] Eseo

  • La nueva novela hispanoamericana (1969)
  • El mundo de José Luis Cuevas (1969)
  • Casa con dos puertas (1970)
  • Tiempo mexicano (1971)
  • Cervantes o la crítica de la lectura (1976)
  • Valiente mundo nuevo (1990)
  • El espejo enterrado (1992)
  • Geografía de la novela (1993)
  • Nuevo tiempo mexicano (1995)
  • Retratos en el tiempo, kun Carlos Fuentes Lemus (2000)
  • Los cinco soles de México (2000)
  • En esto creo (2002)
  • Contra Bush (2004)
  • Los 68 (2005)

[redaktu] Teatro

  • Todos los gatos son pardos (1970)
  • El tuerto es rey (1970)
  • Los reinos originarios (1971)
  • Orquídeas a la luz de la luna (1982)
  • Ceremonias del alba (1990)

[redaktu] Eksteraj ligoj

• persona tttejo
• http://carlos-fuentes.tripod.com/
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com