Jorge Luis Borges
El Vikipedio
Jorge Francisco Isidoro Luis BORGES Acevedo [ĥorĥe fransisko isidoro lŭis borĥes asebedo] (naskiĝis la 24-an de aŭgusto, 1899, mortis la 14-an de junio 1986) estis argentina verkisto.
Borges naskiĝis en Bonaero, Argentino. Li verkis rakontojn, poemojn, romanojn kaj eseojn, sed ĉefe famas pro siaj fantastaj rakontoj. Oftaj temoj estas labirintoj, senfino kaj simetrio. Li estis la direktoro de la Argentina Nacia Biblioteko kaj blindiĝis je la aĝo de 50 jaroj. Kune kun Adolfo Bioy Casares li ankaŭ publikigis sub la komunaj pseŭdonimoj H. Bustos Domecq kaj B. Suárez Lynch.
Borges asertis ke li akiris sian erudicion legante ĉiutage paĝon el la Encyclopaedia Britannica.
Notinde ankaŭ estas, ke Borges inspiris Gene Wolfe krei la rolanton Majstro Ultan, blinda bibliotekisto, en lia verko The Book of the New Sun. Kelkajn jarojn poste Umberto Eco inspirite de Borges kreis la figuron de la blinda bibliotekisto Jorge el Burgoso en la romano "Il nome della rosa".
Borges mortis en Ĝenevo, Svisio.
[redaktu] Listo de verkoj
- Fervor de Buenos Aires 1923
- Luna de enfrente 1925
- Cuaderno San Martín 1929
- Evaristo Carriego 1930
- Discusión 1932
- Historia universal de la infamia 1935
- Historia de la eternidad 1936
- Ficciones 1944)
- El aleph (1949)
- Otras inquisiciones 1952
- El hacedor 1960
- El otro, el mismo 1964
- Para las seis cuerdas 1965
- Elogio de la sombra 1969
- El informe de Brodie 1970
- El oro de los tigres 1972
- El libro de arena 1975)
- La rosa profunda 1975
- La moneda de hierro 1976
- Historia de la noche 1977
- Siete noches 1980
- La cifra 1981
- Nueve ensayos dantescos 1982
- La memoria de Shakespeare 1983
- Atlas 1984
- Los conjurados 1985
Verkoj ekskluditaj de Borges mem el lia Plena verkaro:
[redaktu] En Esperanto aperis:
- La biblioteko de Babelo. [Tradukis Giulio CAPPA]. - En: Sferoj, sciencfikcio kaj fantasto. Volumo 2, paĝoj 15 - 24.
- Priskribo pri senfina biblioteko konsistanta el libroj enhavantaj ĉiujn eblajn literkombinojn.
- La libro el sablo (El libro de arena). [Tradukis Liven Dek]. - En: Sferoj, sciencfikcio kaj fantasto. Volumo 4, paĝoj 15 - 20.
- Tri versioj de Judaso. Tradukis Fernando de Diego. - En: La Ondo de Esperanto, 1997, numero 7.
- La sekreta miraklo [antologio, redaktis István Ertl, tradukis pluraj].- Sezonoj, 2006 (en preparo).