Carlos Gardel
El Vikipedio
Carlos Gardel estas la plej konata kantisto de tangoj.
Li naskiĝis je la 11-a de decembro de 1890 en Toulouse, Francio. Tre baldaŭ lia familio translokiĝis al Argentino, kies naciecon li havis. Li forpasis la 24-an de junio de 1935 en fluga akcidento en Medellín, Kolombio, en la pinto de sia kariero.
Gardel popularigis tutmonde la tangon, kaj estis unu el la plejaj kontribuantoj al ties konverto el popola apenaŭ socie tolerebla danco, al universala konata kaj ŝatata muzikstilo. Li ne nur kantis, sed ankaŭ komponis parton de sia repertuaro, inter kiuj "Mi Buenos Aires querido" (Mia kara Bonaero), "El día que me quieras" kaj "Volver" (Reveni). Dum sia kariero li vendis milojn da diskoj kaj aperis en pluraj filmoj.
Liaj restaĵoj troviĝas en la tombejo de La Chacarita en Bonaero, kaj ankoraŭ estas tre populara en Argentino, kie famas la diro ke li ankoraŭ pli kaj pli bone kantas.
[redaktu] Filmoj
- Flor de durazno (1917)
- Encuadre de canciones (1930)
- Luces de Buenos Aires (1931)
- Espérame (1933)
- La Casa es seria (1933)
- Melodía de Arrabal (1933)
- Cuesta abajo (1934)
- El Tango en Broadway (1934)
- El día que me quieras (1935)
- Cazadores de estrellas (1935)
- Tango bar (1935)