Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Nikaragvo - Vikipedio

Nikaragvo

El Vikipedio

Nikaragvo (hispane Nicaragua) estas lando en Centra Ameriko.

República de Nicaragua
Flago de Nikaragvo Blazonŝildo de Nikaragvo
(Pli detale) (Pli detale)
Nacia Moto: Pro Mundi Beneficio
Nacia Himno: Salve a ti
 Nikaragvo
Ĉefurbo
 • Loĝantaro
 • Koordinatoj
Managvo
1 723 100 (2004)
86°16′W
Oficialaj lingvoj hispana¹
Politika sistemo Respubliko
Daniel Ortega

&
El Hispanio
la 3-an de novembro de 1821²
Surfaco
 • Entute
 • % akvo
Landlimoj
Marbordo

129 494³ kv km
2,9%
1.231 km
910 km
Loĝantaro
 • Entute
 • Denseco

5 128 517 (2005 est.)
n/d
MEP (PPA)
 • Entute
 • pokapa MEP

n/d
Valuto Cordoba
Tempozono
 • somere
UTC-5
UTC-5
Interreta Kodo .ni
Telefona Kodo +505
Radiofona Prefikso n/d
ISO Kodo
Membro de: UN


Enhavo

[redaktu] Ĝeneralaj informoj

[redaktu] Geografio

Nikaragvo situas en Centra Ameriko, kun bordoj en la Pacifika Oceano kaj la Kariba Maro.

La plej multo de la loĝantaro troviĝas en la okcidenta regiono, kie situas la ĉefurbo Managvo, kaj la du ĉefaj urboj Leono kaj Granado. En tiu parto troviĝas ankaŭ du grandaj lagoj: Lago de Managvo kaj Lago de Nikaragvo.

Nikaragvo organiziĝas en 15 Departementoj, kies nomoj kaj ĉefurboj (krom se la nomoj estas la samaj) estas:

  • Nova Segovio (Nueva Segovia), ĉefurbo Okotalo (Ocotal)
  • Madrizo (Madriz), ĉefurbo Somoto
  • Estelio (Estelí)
  • Ĉinandego (Chinandega)
  • Leono (León)
  • Managvo (Managua)
  • Masajo (Masaya)
  • Karazo (Carazo), ĉefurbo Ĥinotepeo (Jinotepe)
  • Granado (Granada)
  • Rivaso (Rivas)
  • Ĉontaleso (Chontales), ĉefurbo Ĥuigalpo (Juigalpa)
  • Boako (Boaco)
  • Matagalpo (Matagalpa)
  • Ĥinotegao (Jinotega)
  • Río San Juan, ĉefurbo San Carlos

Ekzistas ankaŭ du Aŭtonomaj Regionoj:

  • Norda Atlantiko, ĉefurbo Bilwi aŭ Puerto Cabezas
  • Suda Atlantiko, ĉefurbo Bluefields.

La departementoj kaj aŭtonomaj regionoj dividiĝas en municipoj, da kiuj estas nun 153.

Vidu ankaŭ:

[redaktu] Historio

Nikaragvo estis koloniigita de Hispanio en 1524. Ĝi sendependiĝis en 1821 kaj fariĝis parto de la Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko. Ĝi apartiĝis poste, kaj fariĝis tute sendependa en 1854.

Ĝi tamen estis tre influita de Usono, kiu intervenis en la politika vivo. Dum iom da tempo eĉ prezidento estis usona aventuristo William Walker en 1856.

Poste estis tridek jaroj de konservativa regado, ĝis kiam liberala José Santos Zelaya prenis povon en 1893. Usono denove gvidis ribelon en 1909, inter alie por favori la konstruadon de centramerika kanalo, kaj okupis la landon de 1912 ĝis 1933.

Dume, Augusto César Sandino gvidis gerilan lukton kontraŭ la usona okupado de la lando. Li estis murdita de Alejandro Somoza García, kiu prenis la povon en 1936.

Dum la meza 20-a jarcento la lando estis gvidata de familio Somoza (patro kaj filoj), kontraŭ kiu luktis la Frente Sandinista de Liberación Nacional (FSLN, Sandinista Fronto de Nacia Liberiĝo), politika organizaĵo de maldekstra tendenco kreita en 1962.

Tiu lukto estis nomita nikaragva revolucio kaj finiĝis per la eniro de la ribeluloj en Managvon en 1979 kaj la ekziligo de la diktatoro Anastasio Somoza Debayle. La sandinistoj prenis la povon, en koalicio kun aliaj opoziciaj fortoj, kaj post demokrataj voĉdonoj en 1984 la gvidanto de la organizo Daniel Ortega fariĝis la prezidento, kun la verkistoj Sergio Ramírez kiel vicprezidento kaj Ernesto Cardenal kiel Ministro de Kulturo.

La nova registaro suferis la kontraŭstaron de la Usona registaro, gvidata de konservativa Ronald Reagan, kiu timis eblan influon de la kuba revolucio. Ĝi organizis kontraŭrevoluciulan militistaron, nomatan contra (de kontraŭrevoluciularo).

La malbonega heredata ekonomia situacio, la usona blokado kaj la propraj eraroj kondukis al forta ekonomia krizo. Post nova balotado en 1990, venkis la opozicia kandidato Violeta Barrios, vidvino de ĵurnalisto Pedro Chamorro, murdita de la reĝimo de Somoza.

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


De tiam la balotoj plu okazas regule, kvankam la grado de korupteco estas alta kaj la malriĉeco estas unu el la plej grandaj de la tuta Ameriko.


[redaktu] Arte

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com